Andrzej Mostowski: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Migris al Vikidatumoj ĉe d:Q515319.
Linio 42: Linio 42:


[[Kategorio:naskiĝintoj en 1913]] [[Kategorio:Polaj matematikistoj]] [[Kategorio:Polaj logikistoj]] [[Kategorio:Mortintoj en 1977]]
[[Kategorio:naskiĝintoj en 1913]] [[Kategorio:Polaj matematikistoj]] [[Kategorio:Polaj logikistoj]] [[Kategorio:Mortintoj en 1977]]

[[pl:Andrzej Mostowski]]

Kiel registrite je 03:32, 26 okt. 2015

Andrzej Stanisław Mostowski (naskiĝis la 1-an de novembro 1913 en Lvovo, mortis la 22-an de aŭgusto 1975 en Vancouver, (Kanado) – pola matematikisto kaj logikisto okupiĝanta ĉefe pri fundamentoj de matematiko, reprezentanto de Varsovia Skolo Matematika.

Biografio

Filo de Stanisław. En 1931 finis Gimnazion je la nomo al Stefan Batory en Varsovio kaj eniris Varsovian Universitaton, kie studis sub gvido de Alfred Tarski, Kazimierz Kuratowski kaj Adolf Lindenbaum. Li doktoriĝis en 1938 surbaze de disertaĵo O niezależności definicji skończoności w systemie logiki verkita ĉe Kuratowski kaj Tarski.

Post germana invado en Pollandon en 1939 laboris kiel librotenisto. En la jaroj 1942-1944 instruis en Sekreta Varsovia Universitato. Septembre 1944 edziĝis al Maria Matuszewska. Post la ribelo de Varsovio germanoj volis sendi lin al koncentrejo, sed danke al helpo de flegistinoj li kaŝiĝis en malsanulejo.

Li habilitiĝis en 1945 ĉe la Jagelona Universitato. De 1946 ĝis la morto laboris en Varsovia Universitato; de 1947 kiel eksterordinara profesoro ĉe la altlernejo, kaj de 1951 kiel ordinara profesoro.

En la akademia jaro 1948-1949 laboris en Institute for Advanced Study en Princeton, en 1958-1959 lekciis en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, kaj en la jaro 1969-1970 en All Souls College en Oksfordo (Britio)

Li estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1954).

En 1956 iĝis membro-korespondanto, kaj en 1963 plena membro de Pola Scienca Akademio; en 1973 iĝis membro de Finna Akademio de Sciencoj.

En la jaroj 1945-1975 Mostowski estis sciencisto ĉirkaŭ kiu fokusiĝis esploroj pri la fundamentoj de matematiko en Pollando. Krom siaj disĉiploj, antaŭ ĉio en Varsovia Universitato kaj en Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio, Mostowski kunlaboris kun ĉiuj polaj grupoj de esploristoj de la fundamentoj kaj de matematiko kaj aliaj de informadikofilozofio ktp.

Didaktikaj atingaĵoj

Ĉe Mostowski doktoriĝis multe da polaj logikistoj kiel Janusz OnyszkiewiczHelena Rasiowa.

Mostowski estis aŭtoro de pli ol 100 sciencaj publikaĵoj, el kiuj la plej gravaj estis en 1979 publikigitaj en duvoluma eldono de Elektitaj verkoj:

  • Andrzej Mostowski, Foundational studies. Selected works. Unua kaj dua volumoj, Eldonistoj: Kazimierz Kuratowski, Wiktor Marek, Leszek Pacholski, Helena Rasiowa, Czesław Ryll-Nardzewski kaj Paweł Zbierski. "Studies in Logic and the Foundations of Mathematics", 93. North-Holland Publishing Co., Amsterdam-New York; PWN – Polish Scientific Publishers, Warsaw, 1979. ISBN 0-444-85102-X, ISBN 0-444-85103-8

Mostowski estis ankaŭ aŭtoro de kelkaj monografioj kaj akademiaj lernolibroj, en tio

  • Sentences undecidable in formalized arithmetic. An exposition of the theory of Kurt Gödel. Reprint of the 1952 original. Greenwood Press, Westport, CT, 1982. viii+117 pp. ISBN 0-313-23151-6
  • Constructible sets with applications. "Studies in Logic and the Foundations of Mathematics". North-Holland Publishing Co., Amsterdam; PWN-Polish Scientific Publishers, Warszawa 1969.
  • Thirty years of foundational studies. Lectures on the development of mathematical logic and the study of the foundations of mathematics in 1930-1964. "Acta Philosophica Fennica", Fasc. XVII. Barnes & Noble, Inc., New York 1966.
  • A. Mostowski, A class of models of second-order arithmetic. Bulletin de l'Academie Polonaise des Sciences, Ser. Sci. Math. Astron. Phys. 7:401-404, 1959.
  • A. Mostowski, Remarks on models of Morse's set theory. Lecture Notes in Mathematics 537. pages 13-21, Springer-Verlag, 1976.

Sciencaj atingaĵoj

Al sciencaj atingoj de la profesoro apartenas kontribuoj pri aroteorio, modela teorio kaj en pluraj aliaj fakoj.

Bibliografio

  • John J. O'Connor; Edmund F. Robertson: Andrzej Mostowski en MacTutor History of Mathematics archive (angle)
  • Andrzej Grzegorczyk, Wiktor Marek, Szkic osiągnięć naukowych Andrzeja Mostowskiego (Skizo de sciencaj atingaĵoj de Andrzej Mostowski), "Wiadomości Matematyczne" (Matematikaj Sciigoj) 22 (1979), p. 47-52.
  • Stanisław Krajewski, Marian Srebrny, Życie i twórczość Andrzeja Mostowskiego (Vivo kaj verkado de Andrzej Mostowski). "Wiadomości Matematyczne" 22 (1979), p. 53-64

Eksteraj ligiloj