Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la ĝermon pri W.D.B.Hackett, jam reprezentita per sendependa, multe pli ampleksa artikolo
Apartigis la artikolon de Vincent Beaupre, ĉar ĝi kreskis trans la limon de ĝermeco
Linio 12: Linio 12:
'''A. P. BEAUCHEMIN''' [boŝMEN], franca kanadano, pioniro de [[Esperanto]] en [[Kanado]]. Li fondis la grupon "[[La Lumo]]" en [[1901]], kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Membro de la [[Lingva Komitato]] en 1907.
'''A. P. BEAUCHEMIN''' [boŝMEN], franca kanadano, pioniro de [[Esperanto]] en [[Kanado]]. Li fondis la grupon "[[La Lumo]]" en [[1901]], kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Membro de la [[Lingva Komitato]] en 1907.
[[Kategorio:Akademio de Esperanto|Beauchemin, A.P.]]
[[Kategorio:Akademio de Esperanto|Beauchemin, A.P.]]

=== Vincent Beaupré ===

S-ro Vincent Beaupré [boPRE] (1914–1984) aktivadis dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la 20a jarcento. Li esperantistiĝis en 1960 kaj partoprenis la [[Universala Kongreso|Universalan Kongreson de Esperanto]] en [[Budapeŝto]] en 1967. Kun granda entuziasmo li revenis al sia urbo, Kebeko, kaj fondis la [[Kebeka Esperanto-Klubo|Kebekan Esperanto-Klubon]]. Li estis ties prezidanto en 1965, kiam, laŭ lia mesaĝo en la kluba gazeto ''L’ Alvoko'', ĝi atingis “102 aktivajn membrojn”.

De la jaro 1968 kaj dum la 70aj jaroj, li estis estrarano de [[Kanada Esperanto-Asocio]] (KEA) kaj ofte, spite al la distancoj, vojaĝis al la estraraj kunsidoj. Li kompreneble partoprenis en kelkaj kongresoj de KEA. Malgraŭ malbona sanstato li ĉeestis la fondiĝon de [[Esperanto-Societo Kebekia]] en septembro 1982.

En 1972 li publikigis Esperantan tradukon de ses el la ''Kristnaskaj Rakontoj'' de la franc-kanada verkisto [http://fr.wikipedia.org/wiki/Louis-Honoré_Fréchette Louis Fréchette] (1839–1908). Lia traduko ne estis presita, sed parte tajpmaŝine-karbpapere, parte multobligmaŝine multobligita de la kebekia Esperantisto [http://durette.chez.com/5_1_7.html frato Paul Durette] (1900–1972). [[Esperanto-Societo Kebekia]] planas publikigi novan, reviziitan eldonon de tiu traduko en 2013.

Vincent Beaupré forpasis la 16-an de septembro 1984. Nekrologo estis publikigita, laŭ informoj de Paul Ronald kaj Viktoro Jaar, sur la dorsa kovrilo de la tiama KEA-informilo ''Alumeto'', numero 11, novembro 1984, de kie devenas granda parto de la ĉi-supraj informoj.


== C ==
== C ==

Kiel registrite je 02:53, 30 okt. 2015

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de kanadaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de kanadaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de kanadaj esperantistoj

A

B

Henrik Bauermeister

Henrik BAUERMEISTER (1912 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.


A. P. Beauchemin

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN], franca kanadano, pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Membro de la Lingva Komitato en 1907.

C

Mary CLARK

Mary estis pioniro de la Esperanto movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

Ĉ

D

E

F

G

Ĝ

H

Dorothy HENDERSON

Dorothy Henderson (1900-1986) estis kanada esperantistino kaj mecenato de Esperanto.

I

J

David W. M. Jenkins

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

Ĵ

K

L

M

Guy Matte

Guy MATTE naskiĝis en Saint-Ubalde (Kebekio) en la jaro 1947 kaj esperantistiĝis en 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-71) kaj sekretario (1972-73). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-74).

N

O

Ron Ogram

Ron OGRAM (naskiĝis 1944 - mortis pro koratako en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUiginn

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-71) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

P

Ken Price

Ken PRICE naskiĝis en Liverpool, Anglujo, la 19an de julio 1936. Eklernis Esperanton en 1954, kaj poste fariĝis 'help-sekretario' de la Bristola Esperanto-Societo. Pli lernis per ofta aŭskulto al radio-programoj en Esperanto de Zagreb (Jugoslavio), Bern (Svislando) kaj Hilversum (Nederlando), ĝis translokiĝo al Toronto, Kanado en julio 1957, per ŝipo (Canadian Pacific "Empress of Britain").

Membro de UEA depost 1956, de KEA ekde ĝia (re)fondiĝo en 1958. Transprenis librostokon de eldonisto Ruediger Eicholz, kiu estis ricevinta multajn Esp.-librojn interŝanĝe de eldonistoj en nepagipovaj landoj kaj ekfunkciigis 'Libroservon de KEA', de 1962 ĝis 1967. Redaktoro de LUMO 1963-64. Kasisto de KEA 1961-62. Membro de la Ekzamena Komitato en la mezaj '60aj jaroj, kiam tiu komitato estrita de Ed Brent aktivis. Estrarano KEA '68-69. Sekretario 1963-64, 1966-67, 2004-2011. Redaktoro de kluba novaĵletero "La Torontano" depost 2000.

Dumviva membro de UEA, KEA, kaj Esperanto-USA.

Maurice Provost

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924; mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Q

R

S

Robert Sangster

Laŭ la jarlibro de UEA 1912, Robert Sangster estis tiam pezidanto de la Esperanto-Klubo de Toronto, kaj estis la UEA-konsulo (nun nomata delegito) por Toronto. Krome, li estis Ĝenerala Sekretario de la Kanada Esperantista Asocio. S-ro Sangster estis financa kontrolisto por la asekura firmao 'Northern Life Assurance Company' en Londono, Ontario, dum siaj lastaj jaroj. Li mortis en februaro 1955.

Ŝ

T

U

Ŭ

V

W

X

Y

Z