Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la ĝermon pri Dorothy Henderson, jam reprezentita per sendependa, multe pli ampleksa artikolo
Forigis la ĝermon pri Betty Salt, jam reprezentita per sendependa, multe pli ampleksa artikolo; aldonis parton de la ĝermo al tiu sendependa artikolo
Linio 45: Linio 45:


== P ==
== P ==
==Ken Price==
'''Ken PRICE''' naskiĝis en Liverpool, Anglujo, la 19an de julio 1936. Eklernis Esperanton en 1954, kaj poste fariĝis 'help-sekretario' de la Bristola Esperanto-Societo. Pli lernis per ofta aŭskulto al radio-programoj en Esperanto de Zagreb (Jugoslavio), Bern (Svislando) kaj Hilversum (Nederlando), ĝis translokiĝo al [[Toronto]], Kanado en julio 1957, per ŝipo (Canadian Pacific "Empress of Britain").

Membro de UEA depost 1956, de KEA ekde ĝia (re)fondiĝo en 1958. Transprenis librostokon de eldonisto Ruediger Eicholz, kiu estis ricevinta multajn Esp.-librojn interŝanĝe de eldonistoj en nepagipovaj landoj kaj ekfunkciigis 'Libroservon de KEA', de 1962 ĝis 1967. Redaktoro de LUMO 1963-64. Kasisto de KEA 1961-62. Membro de la Ekzamena Komitato en la mezaj '60aj jaroj, kiam tiu komitato estrita de Ed Brent aktivis. Estrarano KEA '68-69. Sekretario 1963-64, 1966-67, 2004-2011. Redaktoro de kluba novaĵletero "La Torontano" depost 2000.

Dumviva membro de [[UEA]], [[KEA]], kaj [[Esperanto-USA]].
=== Maurice Provost ===
=== Maurice Provost ===
'''Maurice PROVOST''' (naskiĝis en [[1924]]; mortis la {{daton|24|aprilo|1998}} en [[Montrealo]]) estis [[kanada esperantisto]] kaj [[dumviva membro]] de [[UEA]].
'''Maurice PROVOST''' (naskiĝis en [[1924]]; mortis la {{daton|24|aprilo|1998}} en [[Montrealo]]) estis [[kanada esperantisto]] kaj [[dumviva membro]] de [[UEA]].

Kiel registrite je 03:17, 30 okt. 2015

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de kanadaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de kanadaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de kanadaj esperantistoj

A

B

Henrik Bauermeister

Henrik BAUERMEISTER (1912 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.


A. P. Beauchemin

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN], franca kanadano, pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Membro de la Lingva Komitato en 1907.

C

Mary CLARK

Mary estis pioniro de la Esperanto movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

Ĉ

D

E

F

G

Ĝ

H

I

J

David W. M. Jenkins

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

Ĵ

K

L

M

Guy Matte

Guy MATTE naskiĝis en Saint-Ubalde (Kebekio) en la jaro 1947 kaj esperantistiĝis en 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-71) kaj sekretario (1972-73). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-74).

N

O

Ron Ogram

Ron OGRAM (naskiĝis 1944 - mortis pro koratako en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUiginn

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-71) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

P

Maurice Provost

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924; mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Q

R

S

Robert Sangster

Laŭ la jarlibro de UEA 1912, Robert Sangster estis tiam pezidanto de la Esperanto-Klubo de Toronto, kaj estis la UEA-konsulo (nun nomata delegito) por Toronto. Krome, li estis Ĝenerala Sekretario de la Kanada Esperantista Asocio. S-ro Sangster estis financa kontrolisto por la asekura firmao 'Northern Life Assurance Company' en Londono, Ontario, dum siaj lastaj jaroj. Li mortis en februaro 1955.

Ŝ

T

U

Ŭ

V

W

X

Y

Z