Pariza Komunumo (1871): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 18: Linio 18:
#* Restarigo de moratorio koncerne luprezon kaj pagdatojn.
#* Restarigo de moratorio koncerne luprezon kaj pagdatojn.
#* Rekvizicio de neokupitaj loĝejoj.
#* Rekvizicio de neokupitaj loĝejoj.
#* Kreado de dungoficejoj.
#* Kreado de dungoficejoj.
# '''La virina emancipado :'''
# '''La virina emancipado :'''
#* Kreado de unua popola feminisma organizo- Unuiĝo de virinoj por defendo de Parizo, kaj kuracado favore al vunditoj.
#* Kreado de unua popola feminisma organizo- Unuiĝo de virinoj por defendo de Parizo, kaj kuracado favore al vunditoj.
#* Salajra egaleco inter instruistinoj kaj instruistoj.
#* Salajra egaleco inter instruistinoj kaj instruistoj.
Linio 26: Linio 26:
#* Starigo de profesia lernejo por junulinoj.
#* Starigo de profesia lernejo por junulinoj.
#* n kelkaj distriktoj, virinoj laboras pri municipa mastrumado.
#* n kelkaj distriktoj, virinoj laboras pri municipa mastrumado.
#* Lukto kontraŭ prostituado, rigardata kiel formo de komerca ekspluatado de « homo far homo ».
#* Lukto kontraŭ prostituado, rigardata kiel formo de komerca ekspluatado de « homo far homo ».
# '''Fremduloj, kompletaj civitanoj.'''
# '''Fremduloj, kompletaj civitanoj.'''
#* Fremduloj, multnombraj partoprenas en la Komunumo, inter ili belgaj kaj luksemburgaj laboristoj, polaj revoluciuloj, garibaldianoj. La Komunumo konfidas al ili gravajn responsojn : Leo Frankel servas kiel ministro pri laboro. Ankaŭ la polaj generaloj Wloblewski kaj Dombrowski.
#* Fremduloj, multnombraj partoprenas en la Komunumo, inter ili belgaj kaj luksemburgaj laboristoj, polaj revoluciuloj, garibaldianoj. La Komunumo konfidas al ili gravajn responsojn : Leo Frankel servas kiel ministro pri laboro. Ankaŭ la polaj generaloj Wloblewski kaj Dombrowski.
#* La komunumo estas por internaciismo, kaj elektas ruĝan flagon, flagon de universala Respubliko.
#* La komunumo estas por internaciismo, kaj elektas ruĝan flagon, flagon de universala Respubliko.
# '''Dispartigo de eklezio disde Ŝtato :'''
# '''Dispartigo de eklezio disde Ŝtato :'''
#* Dekreto de la 2a de aprilo1871 (34 jaroj antaŭ la leĝo de 1905).
#* Dekreto de la 2a de aprilo1871 (34 jaroj antaŭ la leĝo de 1905).
# Senpaga kaj laika lernejo :
# Senpaga kaj laika lernejo :
Linio 82: Linio 82:
{{projektoj|Commune de Paris|commonscat=Paris Commune}}
{{projektoj|Commune de Paris|commonscat=Paris Commune}}
=== En Esperanto ===
=== En Esperanto ===
{{el}} [http://web.archive.org/web/20060107050623/http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=416 Virinoj dum la Pariza Komunumo]
{{EL}} [http://web.archive.org/web/20060107050623/http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=416 Virinoj dum la Pariza Komunumo]
{{el}} [http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article51 ''La Pariza Komunumo de 1871''] libreto publikigita en 2008 fare de la [[Eldona Fako Kooperativa|Eldona fako kooperativa]] de [[SAT]], reeldonita en 2010.
{{EL}} [http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article51 ''La Pariza Komunumo de 1871''] libreto publikigita en 2008 fare de la [[Eldona Fako Kooperativa|Eldona fako kooperativa]] de [[SAT]], reeldonita en 2010.
{{el}} [http://www.enxarxa.com/esperanto/KROPOTKIN%20La%20Pariza%20Komunumo.pdf KROPOTKIN, Piotr: La Pariza Komunumo]
{{EL}} [http://www.enxarxa.com/esperanto/KROPOTKIN%20La%20Pariza%20Komunumo.pdf KROPOTKIN, Piotr: La Pariza Komunumo]


=== En aliaj lingvoj ===
=== En aliaj lingvoj ===
{{el}}http://perso.club-internet.fr/lacomune/pages/parent.html ''(franclingve)''
{{EL}}http://perso.club-internet.fr/lacomune/pages/parent.html ''(franclingve)''
{{el}}http://www.chez.com/durru/lmichel/lacommune.htm ''(franclingve)''
{{EL}}http://www.chez.com/durru/lmichel/lacommune.htm ''(franclingve)''
{{el}}http://www.paris.org/Kiosque/may01/commune.html ''(anglalingve)''
{{EL}}http://www.paris.org/Kiosque/may01/commune.html ''(anglalingve)''


[[Kategorio:Pariza komunumo| ]]
[[Kategorio:Pariza komunumo| ]]

Kiel registrite je 11:57, 3 nov. 2015

La Pariza Komunumo (france: la Commune de Paris) estis revolucia registaro en Parizo (Francio) de la 26-a de marto ĝis la 20-a de majo 1871. Ĝi nomis sin laŭ antaŭa revolucia registaro (Pariza Komunumo (1792)) kiu ludis gravan rolon en la Franca Revolucio en 1792.

Post la malvenko de Francio kontraŭ Prusio en la Franc-germana milito 1870-71, la parizanoj kiuj suferegis pro malsato kaj frostego dum vintra sieĝo, malvolonte akceptis planojn pri kapitulacio de la registaro. Insurekcia registaro elektiĝis la 26-an de marto kun multaj unuarangaj respublikanoj kiaj Charles Delescluzes, Jules Vallès, kaj regis la urbon ĝis la "Sanga semajno" (22-a ĝis 26-a de majo 1871).

Tiuj eventoj multe impresis la tutan socian movadon dum sekvantaj jardekoj en Francio sed ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. Lenin eltiris lecionojn el la malvenko de la Komunumo por sukcesigi la oktobran revolucion. Certe ankaŭ Karl Marx verkis pri la komunumo de Parizo kaj komentis ĝian fiaskon.

La verko de la Pariza Komunumo.

Dum 72 tagoj, la Komunumo ellaboris kaj komencis uzon de la demokratia, sociala, humana verko kies moderneco, ankoraŭ alparolas nin, 140 jarojn post printempo 1871.

  1. Aŭtentika demokratio :
    • Elektitoj obeemaj al nepra mandato, eksigeblaj kiam ili ne alkonformiĝas al siaj devoj.
  2. Sociala agado :
    • Redukto pri laborodaŭro, en metiejoj de armiloj.
    • Abolo de noktolaboro en panejoj.
    • Nuligo de monpunoj, kaj salajradeduktoj.
    • Kooperativaj mastrumadoj en laborejoj forlasitaj de posedantoj (antaŭsignoj de memadministrado).
    • Senpagaj iloj kaj kuiriloj deponitaj en pruntoficejo.
    • Restarigo de moratorio koncerne luprezon kaj pagdatojn.
    • Rekvizicio de neokupitaj loĝejoj.
    • Kreado de dungoficejoj.
  3. La virina emancipado :
    • Kreado de unua popola feminisma organizo- Unuiĝo de virinoj por defendo de Parizo, kaj kuracado favore al vunditoj.
    • Salajra egaleco inter instruistinoj kaj instruistoj.
    • Divorcorajto, kaj konkubeco.
    • Kreado de virinaj memadministrataj laborejoj.
    • Starigo de profesia lernejo por junulinoj.
    • n kelkaj distriktoj, virinoj laboras pri municipa mastrumado.
    • Lukto kontraŭ prostituado, rigardata kiel formo de komerca ekspluatado de « homo far homo ».
  4. Fremduloj, kompletaj civitanoj.
    • Fremduloj, multnombraj partoprenas en la Komunumo, inter ili belgaj kaj luksemburgaj laboristoj, polaj revoluciuloj, garibaldianoj. La Komunumo konfidas al ili gravajn responsojn : Leo Frankel servas kiel ministro pri laboro. Ankaŭ la polaj generaloj Wloblewski kaj Dombrowski.
    • La komunumo estas por internaciismo, kaj elektas ruĝan flagon, flagon de universala Respubliko.
  5. Dispartigo de eklezio disde Ŝtato :
    • Dekreto de la 2a de aprilo1871 (34 jaroj antaŭ la leĝo de 1905).
  6. Senpaga kaj laika lernejo :
    • Starigo en distriktoj far elektitoj kaj asocioj de nova edukado
  7. La kulturo :
    • La federacio de artistoj elektas arton sen registara kuratoreco.
    • Komunumo denove malfermas muzeojn, bibliotekojn, teatrojn, organizas koncertojn, en « Tuileries ».
  8. Aliaj progresodecidoj :
    • Pensioj por edzinoj, aŭ kunulinoj, kaj infanoj de komunumanoj mortigitaj dum milito.
    • Proteste kontraŭ mortpuno, la gilotino estas bruligita..

Bildoj

Unuaj eventoj
Virinoj kaj infanoj helpantaj preni du kanonojn de la Nacia Gvardio en Montmartre
Generaloj Lecomte kaj Thomas pafitaj en Montmartre post kiam iliaj trupoj aliĝis la ribelon (fotada rekonstruado, ne reala foto)
La Komunumo redonas laboristajn ilojn lombarditajn dum la sieĝo
Bataloj kaj detruoj
Barikadoj en Parizo
Detruo de la Kolumno Vendôme
Detruoj en Parizo, ĉi tie Urbodoma Korto Ludoviko XIV
Rezistado, subpremado, memoro
Afiŝo de la Komitato por Publika Bonfarto (Comité de Salut Public)
Komunumaj malliberigitoj marŝigitaj al Versajlo: ilustraĵo el moderna revuo
Memortabulo pri la subpremo de la Komunumo en tombejo Père Lachaise.
Grandaj figuroj
Auguste Blanqui, elektito, konsiderita kiel la plej elstara figuro de plejmulto de la parizanoj, malliberigita dum la eventoj.
Louise Michel, instruistino, elstara gvidantino.
Jules Vallès, ĉefredaktoro de "Le Cri du Peuple", elektito
Charles Delescluzes, elektito, maljuna respublikano, mortinta sur barikado la 25-an de majo 1871

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

En Esperanto

Ŝablono:EL Virinoj dum la Pariza Komunumo Ŝablono:EL La Pariza Komunumo de 1871 libreto publikigita en 2008 fare de la Eldona fako kooperativa de SAT, reeldonita en 2010. Ŝablono:EL KROPOTKIN, Piotr: La Pariza Komunumo

En aliaj lingvoj

Ŝablono:ELhttp://perso.club-internet.fr/lacomune/pages/parent.html (franclingve) Ŝablono:ELhttp://www.chez.com/durru/lmichel/lacommune.htm (franclingve) Ŝablono:ELhttp://www.paris.org/Kiosque/may01/commune.html (anglalingve)