Didier Burkhalter: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Didier Burkhalter, 2010.jpg|thumb|200px|right|Didier Burkhalter]]
[[Dosiero:Didier Burkhalter, 2010.jpg|thumb|200px|right|Didier Burkhalter]]
'''Didier Burkhalter''' estas svisa politikisto kaj membro de la [[Radikal-Demokrata Partio de Svislando]]. Burkhalter elektiĝis la 16-an de septembro [[2009]] kiel sekvanto de [[Pascal Couchepin]] kiel membro de la [[Federacia Konsilio (Svislando)|Federacia Konsilio]] de [[Svislando]]. Li naskiĝis la 17-an de aprilo [[1960]] en [[Neŭŝatelo]].
'''Didier Burkhalter''' estas svisa politikisto kaj membro de la [[Radikal-Demokrata Partio de Svislando]]. Burkhalter elektiĝis la 16-an de septembro [[2009]] kiel sekvanto de [[Pascal Couchepin]] kiel membro de la [[Federacia Konsilio (Svislando)|Federacia Konsilio]] de [[Svislando]]. Li naskiĝis la 17-an de aprilo [[1960]] en [[Neŭŝatelo]].


== Politika kariero ==
== Politika kariero ==
Linio 11: Linio 11:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
{{el}} [[Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando]]
{{EL}} [[Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 22:14, 3 nov. 2015

Didier Burkhalter

Didier Burkhalter estas svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Burkhalter elektiĝis la 16-an de septembro 2009 kiel sekvanto de Pascal Couchepin kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando. Li naskiĝis la 17-an de aprilo 1960 en Neŭŝatelo.

Politika kariero

Didier Burkhalter aktivis de majo 1988 ĝis septembro 1990 kiel membro de la komunuma konsilio de Hauterive. De julio 1991 ĝis junio 2005 li estis membro de la urba registaro de Neŭŝatelo, krome li membris de majo 1990 ĝis majo 2001 en la parlamento de la Kantono Neŭŝatelo. De decembro 2003 ĝis decembro 2007 li estis membro de la Nacia Konsilio kaj ek de tiam de la Ŝtata Konsilio de Svislando. Ek de 2005 li estis vicprezidanto de la liberal-demokrata frakcio de la Nacia Asembleo, kies grupo en la Ŝtata Konsilio li prezidis ek de 2007 ankoraŭ ĝis lia ekoficiĝo kiel membro de la Federacia Konsilio la 1-an de novembro 2009.

Kiel "ministro" pri eksteraj aferoj li prezidas la Svisan Konfederacion dum la jaro 2014 kaj samtempe prezidas la Organizon por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Li multe agadis por solvi la problemon pri Ukraino.

Didier Burkhalter kaj Esperanto

Kiam Didier Burkhalter malfermis la grandan librofoiron "Salon du Livre" en Ĝenevo en aprilo 2011, li deklaris, ke li tre ŝatas Jules Verne. Mireille Grosjean sendis al li tekston pri Jules Verne kaj Esperanto kaj decembre la verkon "Jules Verne espérantiste". Li respondis kun danko kaj indiko, ke li ne konis tiun aspekton de la verkisto. Renkontiĝo inter Didier Burkhalter kaj Mireille Grosjean okazis en Les Brenets la trian de julio 2014 dum somera ekskurso de la tuta Federacia Konsilio; Jules Verne kaj Esperanto estis mallonge pritraktitaj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:EL Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando

Eksteraj ligiloj