Bredado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46: Linio 46:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Bestprotektado]]
* [[Bestprotektado]]
* [[Bestobuĉado]]
* [[Abelbredado]]
* [[Abelbredado]]
* [[Genetiko]]
* [[Genetiko]]

Kiel registrite je 10:11, 10 nov. 2015

Bredado [1] estas homa aktivado, kiu konsistas el bontenado, nutrado kaj reproduktado de dombestoj, pli malofte sovaĝaj bestoj kiel vulpolutreolo. La selekta bredado celas fortigon de preferataj genetikaj trajtoj.

Celoj

la celoj de la bredado estas:

  • La bestoj mem: hejmbestoj, bestoj por spektakloj, bestoj por provizi la ĉas-teritorioj...
  • La bestaj produktoj por nutrado: karno, lakto, ovo, mielo
  • La bestaj produktoj ne nutraj: lado, haro, felo, silko, plumo, korno...
  • la bestaj kromproduktoj: sterko...
  • la bestaj fortoj: tiri, porti.

Bredbestoj

Grava lingva noto

Originale, bredado signifis ankaŭ "plibonigon de kulturformoj de plantoj, produktante novajn per krucado aŭ selekto". Tiu senco aperis en PIV, PIV kun Suplemento (1987) kaj tiel en diverslingvaj vortaroj. Tiu signifo de la vorto malaperis el la Nova PIV kaj tiel el la teksto-sekvantaj retpaĝoj kiel ekz. ReVo, kiu do redonas nur la bestorilatajn signifojn.

La pli frua, durilata signifo de bredado eble venis el la angla, germana esprimoj (Breeding, Züchtung), kiuj ambaŭ signifas plibonigon de bestoj kaj plantoj. Dume esperantistoj uzis/uzas la vorton bredado ĉefe por bestoj en senco de prizorgado, reproduktado de bestoj. La dua signifo de la vorto apenaŭ estis uzata en la PIV-donita senco (sed jen ekzemplo). Por la dua signifo oni uzis/uzas la vorton plibonigo (plibonigi) [2] [3]selektado (selekti) [4].



Interesaj bildoj pri porka bredado en Burkina Faso esperantlingve


Vidu ankaŭ