Tut-Amerika Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21: Linio 21:
* [http://ameriko.org/take7 7-a TAKE] : Oficiala retejo
* [http://ameriko.org/take7 7-a TAKE] : Oficiala retejo
* [http://www.kongreso2011.org/ 8-a TAKE] : Oficiala retejo
* [http://www.kongreso2011.org/ 8-a TAKE] : Oficiala retejo
* [[http://take.nirevo.com/Ali%C4%9Dilo/ 9-a TAKE]] : Oficiala retejo
* [http://take.nirevo.com/Ali%C4%9Dilo/ 9-a TAKE] : Oficiala retejo


{{TAKE}}
{{TAKE}}

Kiel registrite je 20:10, 30 nov. 2015

La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiun trian jaron, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato (LKK).

Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La Kongreso intencas enhavi multnombrajn programerojn por ke en ĝi kunvenu diversaj fakaj aŭ ne fakaj samideanoj, kiuj interesiĝas konigi diversajn proprajn, grupajn kaj oficialajn agadojn de la esperanto-movado en la diversaj landoj de la Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiuj iamaniere estas rilataj. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.

La kongresoj

  1. 1978, 17 - 22 jul : Marilio, Brazilo (sub la nomo: Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto); 420 partoprenantoj el 11 landoj.
  2. 1980, 12 - 15 jul : Bonaero, Argentino.
  3. 1996, 12 - 17 feb : San-Joseo, Kostariko; 50 aliĝintoj el 17 landoj; la kongresa temo estis "Tut-Amerika Agado".
  4. 1999, 27 jan - 3 feb : Bogoto, Kolombio; 76 aliĝintoj el 22 landoj (partoprenis 63 homoj el 12 landoj); la kongresa temo estis "Esperanto kaj la Tria Jarmilo".
  5. 2001, 15 - 21 apr : Meksikurbo, Meksiko; 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj; la kongresa temo estis "Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj".
  6. 2004, 21 - 27 mar : Havano, Kubo; 178 partoprenintoj el 19 landoj; la kongresa temo estis: "Kia Esperanto-movado por Ameriko?".
  7. 2008, 12 - 18 jul : Montrealo, Kanado; 222 aliĝintoj el 24 landoj (partoprenis 193); la kongresa temo estis "Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj".
  8. 2011, 9 - 14 jul : San-Paŭlo, Brazilo; ĉ. 400 partoprenintoj; la kongresa temo estis: "Procezo de regiona integriĝo en la Amerika kontinento, la rolo de Esperanto".
  9. 2016, 9 - 14 jul : Bogoto, Kolombio

Eksteraj ligiloj