Krado (enpaĝigo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Grille (mise en page)"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:13, 16 dec. 2015

Tipografia krado konsistanta el serioj da vertikalaj kaj horizontalaj aksoj sin krucantaj.
Tipografia aranĝo maldekstre ĝustigita laŭlonge de la krado.

Tipografia krado estas dudimensia strukturo el serioj da vertikalaj kaj horizontalaj aksoj sin krucantaj. Ĝi aplikiĝas por strukturi enhavon. La krado servas kiel armaturo, sur kiu la grafikisto povas organizi tekstojn kaj bildojn en maniero racie kaj facile komprenebla. Malpli komuna termino estas “referenc-krado”, kiun oni trovas jam komence de la historio pri presarto.

Historio

Precedencoj

Antaŭ la invento de la presarto per plumba tipografio oni uzis simplajn kradojn, kiuj baziĝis sur optimumaj proporcioj por la surpapera manskribo. Tiu sistemo, konata sub la nomo "Diagramo de Villiards", estis uzita ekde la mezepoko.

Evoluo ĝis la moderna krado

Post la dua mondmilito, kelkaj grafikistoj kiel  Max Bill, Emil Ruder kaj Josef Müller-Brockmann, influitaj de la ideoj el la verko Die neue Typographie (La nova tipografio) de Jan Tschichold, komencis pridubi la ekzikstorajton de la tipografia krado por la enpaĝigo en la tiama tempo. Ili komencis koncepti suplan sistemon, kiu kapablas helpi la grafikistojn por atingi koherecon en la paĝa organizado. El tio rezultis la moderna tipografia krado, kiun oni asocias al la internacia tipografia stilo. La precedenca laboro pri la temo Grid systems in graphic design (la sistemoj de tipografia krado por la enpaĝigo en grafismo) de Müller-Brockmann helpis al la disvastigo de la uzo de kradoj unue en Eŭropo kaj poste en Nord-Ameriko.