ISO 15924: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
Piet-c (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
[[Kategorio:Skribo]] |
[[Kategorio:Skribo]] |
||
[[Kategorio:Normoj de ISO|15924]] |
[[Kategorio:Normoj de ISO|15924]] |
||
[[Kategorio:15924]] |
Kiel registrite je 15:51, 16 dec. 2015
ISO 15924, Kodoj por reprezenti nomojn de skriboj, difinas du arojn de kodoj por certaj skribsistemoj. Ĉiu skribo ricevas kaj unu kvarliteran kaj unu ciferan kodon. La unua litero de la litera kodo estas majuskla; la ceteraj, minusklaj.
Skribo estas difinita kiel "aro da grafikaj signoj uzataj por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj". Do skriboj (ankoraŭ) ne uzataj "por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj" estas eksplicite ekskludataj.
Se eble la kodoj deriviĝas de ISO 639-2 kiam la nomo de la skribo koincidas kun la angla nomo de lingvo ĝin uzanta (ekz. angle Gujarātī — en ISO 639-2, guj; en ISO 15924, Gujr), preferante ISO 639-2/B anstataŭ la kutime preferatan ISO 639-2/T.
ISO 15924 povas esti uzata, simile kiel ISO 3166, aldone al ISO 639, ekzemple en marklingvoj kiaj HTML kaj XML por helpi al kroziloj eltrovi tiparon. Tiel eblas ekzemple diferencigi inter serba skribita per cirila (srp-Cyrl) aŭ latina (srp-Latn) skribo, aŭ marki latinigon kiel tian.
Administrado
ISO komisiis al la Unikodo-konsorcio registri la skribokodojn por la normo — kvankam tiuj kodoj ne estas parto de la Unikodo-normo. En 2004, la konsorcio komisiis al Michael Everson la taskon de registristo.
Kodoj por skriboj
Numeraj intervaloj
000-099 hieroglifaj kaj kojnoformaj skriboj 100-199 alfabetaj skriboj maldekstren 200-299 alfabetaj skriboj dekstren 300-399 alfabet-silabaj skriboj 400-499 silabaj skriboj 500-599 ideogramaj skriboj 600-699 nemalĉifritaj skriboj 700-799 (ne asignitaj) 800-899 (ne asignitaj) 900-999 privata uzo, aliasoj, specialaj kodoj
Specialaj kodoj
Zxxx || 997 || Kodo por neskribataj lingvoj Zyyy || 998 || Kodo por skribo nedifinita Zzzz || 999 || Kodo por skribo sen kodo
Qaaa-Qabx estas 50 kodoj por privata uzo.
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL ISO 15924 Registration Authority (Unikodo) Ŝablono:EL Oficialaj listoj de kodoj laŭ ISO 15924