Doktoro Wötzel: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: [[kategorio: → [[Kategorio: per AWB
Linio 10: Linio 10:
[[Kategorio:Morto]]
[[Kategorio:Morto]]
[[Kategorio:Kuracistoj]]
[[Kategorio:Kuracistoj]]
[[kategorio:Spiritistoj]]
[[Kategorio:Spiritistoj]]

Kiel registrite je 13:41, 23 dec. 2015

Doktoro Wötzel estis kuracisto en la urbo Chemnitz, kiu famiĝis en jaro 1804 post publikado de lia libro "Realaj aperadoj de mia edzino post ŝia morto", per kiu li opiniis esti definitive pruvinta posttomban transvivon.

La faktoj raportitaj en la libro:
Kelkajn semajnojn post morto de sia edzino, Doktoro Karl WÖTZEL (prononcu: vöcel) sensis fortan venton, kirliĝantan ĉirkaŭ li, kvankam ĉiuj pordoj kaj fenestroj estis fermitaj. La lumigilo malflamiĝis mem, kaj li ekvidis sian edzinon ridetanta je li dirante: "Karl ... mi estas senmorta .... ni revidos nin". Kaj la aperaĵo forfandiĝis.
La doktoro estis samtempe ĝojega kaj dubema, pensante "eble mi faras el miaj deziroj realaĵojn, tio estis halucino". Sed alian tagon la aperaĵo denove revenis, sed tiufoje lia hundo Baldur ĉeestis, kaj jen ĝi iris al la revenantino kaj ekturniĝadis kaj saltadis ĉirkaŭ ŝi eligante ĝojbleketojn. Pro tio Doktoro WÖTZEL konkludis, ke la apero estis ne subjektiva sed objektiva, do reala.

Li estis atakita de pluraj, kaj mokita de Wieland en "Enthauesia". En 1805 li publikigis en Leipzig duan libron pri tiu temo.