Regiona ligo Ruhr: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Alfredo VAGNER (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 49: Linio 49:
--[[Vikipediisto:Longharulo|Longharulo]] 12:37, 10. Jan 2007 (UTC)
--[[Vikipediisto:Longharulo|Longharulo]] 12:37, 10. Jan 2007 (UTC)


[[Kategorio:Administraj teritoriaj entoj de Germanio]]
[[Kategorio:Regiona ligo de Germanio]]
[[Kategorio:Ruhr-regiono]]
[[Kategorio:Ruhr-regiono]]

Kiel registrite je 14:45, 27 dec. 2015

En 1920 la komunumoj en la Ruhr-regiono, la ĉefa pezindustria regiono en Germanio, ligis al Regiona ligo Ruhr (germane: Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk). Celo de la ligo estis, preventi dissetligon por konservi verdaĵaj kaj liberaj areoj necesaj por pli bona aerumado de la pezindustria regiono. Jam en la fondofazo de la regiona ligo Ruhr. projektoj kiel la rapidvojo Ruhr, regiona rapidtrajno kaj Revierparks, grandaj ripozparkoj estis planataj, kiujn oni grandparte nur realigis post la Dua Mondmilito. Per konstruo de ligostratoj kaj la en 1925 enkondukataj unuecaj urboŝildoj la Ruhr-regiono ankaŭ trafike estu kunkreskonta. Hodiaŭ la regiona ligo transprenas la taskon forigi la domaĝojn kaŭzatajn de la industriigo kaj renaturigi la iamajn industriterenojn, post kiam la karbominado kaj la feruzinoj plejparte ĉesis la produktadon.

Membroj

La administra strukturo de la Ruhr-regiono

Indiko: La interkrampe nomataj distriktaj komunumoj kaj urboj ne estas memstaraj membroj de la regiona ligo Ruhr. Ili estas reprezentataj de la koncernaj distriktoj.

Esperanto en la Ruhr-regiono

En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:

Esperanto-Grupo Essen

Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).

Aktivecoj

Kontakto

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de

Esperanto-Societo Schwelm

La Esperanto-Societo Schwelm renkontiĝas ĉiun 2-an kaj 4-an merkredon de la monato en la Engelbertschule, Engelbertstr. escepte de la lernejaj ferioj Kontakto: Paĝo en la paĝaro de GEA

--Longharulo 12:37, 10. Jan 2007 (UTC)