Kotono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Baumwoll-Erntemaschine auf Feld.jpeg|eta|dekstra|250px|Permaŝina rikoltado de kotono.]]
[[Dosiero:Baumwoll-Erntemaschine auf Feld.jpeg|eta|dekstra|250px|Permaŝina rikoltado de kotono.]]
[[File:CSIRO ScienceImage 10736 Manually decontaminating cotton before processing at an Indian spinning mill.jpg|eta|25px|Permana purigado de kotono antaŭ procezado ĉe ŝpinafabriko en Barato (2010).]]
[[File:CSIRO ScienceImage 10736 Manually decontaminating cotton before processing at an Indian spinning mill.jpg|eta|250px|Permana purigado de kotono antaŭ procezado ĉe ŝpinafabriko en Barato (2010).]]
[[File:Cotton field, Ware County, GA, US.jpg|thumb|Kotonkampo en komenco de la sezono.]]
[[File:Cotton field, Ware County, GA, US.jpg|thumb|Kotonkampo en komenco de la sezono.]]
[[File:Cotton plant, Ware County, GA, US.jpg|right|thumb|Kotonplanto.]]
[[File:Cotton plant, Ware County, GA, US.jpg|right|thumb|Kotonplanto.]]

Kiel registrite je 00:11, 4 jan. 2016

Permaŝina rikoltado de kotono.
Permana purigado de kotono antaŭ procezado ĉe ŝpinafabriko en Barato (2010).
Kotonkampo en komenco de la sezono.
Kotonplanto.
Kotonkampo en fino de la sezono.

Kotono estas milda, kuzeneca planta fibro kiu kreskiĝas en semoŝelo aŭ protektujo kiu formiĝas ĉirkaŭ la semojn de kotonaj plantoj de la genro Gossypium en la familio Malvacoj. Tiu fibro estas preskaŭ pura celulozo. En naturaj kondiĉoj, la kotonaj semujoj tendencas pliigi la disigon de la semoj. Kotono estas tiu silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).

La planto estas arbusto indiĝena de tropikaj kaj subtropikaj regionoj ĉirkaŭ la mondo, inklude Amerikon, Afrikon kaj Baraton. La plej granda diverseco de specioj de natura kotono troviĝas en Meksiko, sekve de Aŭstralio kaj Afriko.[1] Kotono estis sendepende aldomigita kaj en la Malnova kaj en la Nova Mondoj.Ekologie la intensa agrikulturo de kotono estas la plej problema, ĉar ĝi uzas multe da irigacio kaj de agrotoksaĵoj. De kelkaj jaroj kelkaj provoj pri komercigo de kotonaĵoj ekologie kultivitaj estas faritaj.

Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo kaj flagrante kiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn.

La lum- kaj varmobezono de la planto estas granda.

Historio

Plej malnova skribita mencio pri kotono estas el Hindio. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli ol 3000 jaroj kaj priparolitas en la Rigvedo skribita proksimume en jaro -1500. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla koloniado, Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj Romianoj importis per alta kosto la hindiajn muslinojn, kiujn ili nomis ventis textiles t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en Eŭropo nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj".

Kultivado de kotonujo en Rusio respektive Sovetunio

En Sovetunio oni, cele provizi la tutan landon per kotono, grandskale kultivis la planton per irigacio el la Aral-lago kaj la riveroj en ĝi alfluantaj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo, kio rezultis (kaj la akvouzado de la paperindustrio) la sekiĝon, ŝrumpiĝon de la lago, krome Uzbekio suferas pri serioza poluo pro la agrotoksaĵoj.

Kultivado de kotonujo en Hungario

Kvankam la geografia situo de Hungario ne estas konvena por kultivado de kotonujo, oni ofte provis ties kultivadon pro politikaj idealoj. La ideala kultiveja norda limo estas la latitudo de 45-46 gradoj, de kiuj Hungario situas pli norde. De la semado ĝis la rikolto, la kotonujo bezonas 6-8 monatojn (ĉe moder-klimataj specioj), tiel oni plurfoje provis la kultivadon en suda parto de la Granda Hungara Ebenaĵo. Tio signifis gravan riskon.

Laŭ fontoj, la la unuaj eksperimenoj okazis dum regado de Jozefo la 2-a (1780-90), imperiestro de Aŭstrio-Hungario. Tiam la kultivadaj provoj okazis en Bánság (poste en Jugoslavio) kaj oni alportis kamparanojn el Turkio, kiuj konis la kultivadajn metodojn. La eksperimento fiaskis en 1782 kaj 1783 pro la aŭtunaj frostoj. Same okazis en 1785 ĉe Varsad kaj en 1795 denove en Bánság.

La postaj eksperimentoj okazis en kadro de la armeo (pro la kontinenta blokado kaj militoj altiĝis prezo de la kotono) kaj alportis bonajn rezultojn en 1807-08 en regionoj de Temesvár, Versec, Jankovác kaj Pancsova. La ekfolarantan kotonujan kultivadon sufokis la ĉesigita kontinenta blokado (falis la prezo de la kotono). Pluajn provojn faris la hungara inĝeniero István Vedres ĉe Szeged en 1812, 1815 kaj 1818, sed tiujn neniigis la fruaj frostoj. Oni importis en 1846 kotonujajn semerojn el Suda Kalifornio. Oni sukcese eksperimentis ĉe Káposztásmegyer (nun parto de Budapeŝto) per en forcejo antaŭĝermitaj kotonujidoj.

La postaj provoj ĉiam fiaskis pro la nekonvena temperaturo. Danke al la pli konvena vetero en jaroj de la 20-a jarcento (foresto de malfruaj kaj fruaj frostoj), oni sukcese kultivis la planton ĉe Irig, Kaplony (1900), Pincehely (1902), Tárnokhát (1904). Sed en 1904-1905 alvenis denove pli malvarma vetero, kiu fiaskigis la projektojn.

La postaj provoj alportis ĉiam provizorajn sukcesojn nur tiam kiam la vetero estis konvena. La vegeta periodo de la planto estis 6-8 monatoj, dum la senfrosta vegetativa periodo en Hungario estis certa nur de majo ĝis septembro, kiu periodo (5 monatoj) ne sufiĉis por daŭra sukcesa enkonduko de la kultivado. La lastaj plej fifamaj eksperimentoj okazis en 1949-54 dum la plej akra stalinisma epoko. Tiam regis en la komunistaj landoj la ekonomia politiko de la aŭtarĥio kaj la regantoj volis en ĉiu lando produkti ĉion. Kvankam la temperaturo same ebligis provizorajn sukcesojn, la naturon ne sukcesis venki. (Oni kultivis en 1951 sur 50.000 arpentojn kun rikolto de 303 kg je arpento.)

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. The Biology of Gossypium hirsutum L. and Gossypium barbadense L. (cotton). ogtr.gov.au