Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e →Vidu ankaŭ: + Interna ligilo |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 67: | Linio 67: | ||
| areo_rondumo = 1 |
| areo_rondumo = 1 |
||
<!-- *** Loĝantaro *** --> |
<!-- *** Loĝantaro *** --> |
||
| loĝantaro = |
| loĝantaro = 5 191 690 |
||
| loĝantaro_dato = |
| loĝantaro_dato = 2015 |
||
| loĝantaro_denseco = auto |
| loĝantaro_denseco = auto |
||
<!-- *** Historio & gvidantaro *** --> |
<!-- *** Historio & gvidantaro *** --> |
Kiel registrite je 13:38, 6 jan. 2016
Sankt-Peterburgo (Leningrado) | |||
ruse: Санкт-Петербург | |||
urbo | |||
Vido trans Neva al Petro-Paŭla Fortikaĵo.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Санкт-Петербург | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Federacio | Federacia urbo | ||
Konataj lokoj | Ermitejo, Vintra Palaco | ||
Rivero | Neva | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
- koordinatoj | 59° 57′ 00″ N 30° 19′ 00″ O / 59.95000 °N, 30.31667 °O (mapo) | ||
Areo | 1 439,0 km² (143 900 ha) | ||
Loĝantaro | 5 191 690 (2015) | ||
Denseco | Esprima eraro: Neatendita numeralo loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1703 | ||
Guberniestro | Georgij Poltavĉenko | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 190000-199406 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 812 | ||
Aŭtokodoj | 78, 98, 178 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
| |||
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
| |||
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo | |||
Retpaĝo: gov.spb.ru | |||
Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj federacia urbo situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.
La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Petersburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).
Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de Majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj, kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.
Historio
La urbo estis fondita en 1703 fare de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita areo de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlande — Sankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.
De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio.
Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon fare de germanoj (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo.
Vidindaĵoj
- Ermitejo estas mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo, kiun konsistigas sep konstruaĵoj: Vintra Palaco, Palaco de Menŝikov, Ermitejo mem, Porcelana muzeo kaj aliaj. Ĝi enhavas la plej grandan rusian kolekton de eksterlanda arto; rusan arton arigas la Rusa Muzeo, ankaŭ en Sankt-Peterburgo.
- Palaca placo
- Narva Triumfarko
- Rusa Muzeo
Gefiloj de la urbo
- Ludwig Bohnstedt
- Julja Lermontova, kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon.
Servoj
En la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Financoj en 2005 studis ĉ. 13 mil studentoj en 11 fakultatoj.
Transporto
En la urbo ekzistas kvinlinia sistemo de metroo.
Partneraj urboj
Sankt-Peterburgo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Turku, Finnlando ekde 1957 (unua urbopartnereco de Sankt-Peterburgo)
- Hamburgo, Germanio ekde 1957 (unua urbopartnereco inter Germanio kaj tiama Sovetio)
- Dresdeno, Germanio ekde 1961
- Beogrado, Serbio
- Berlino-Neukölln, Germanio ekde 1991
- Zagrebo, Kroatio, ekde 1968
- Los-Anĝeleso, Usono, ekde 1989
- Prago, Ĉeĥio, ekde 1991
- Parizo, Francio, ekde 1997
- Varsovio, Pollando, ekde 1997
- Gdansko, Pollando
- Milano, Italio
- Istanbulo, Turkio
- Mumbajo, Barato
- Nico, Francio
- Sankt-Peterburgo, Florido, Usono
- Riŝon-Le-Ciono, Israelo
Krome la urbo havas amikajn rilatojn kun
- la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Esperanto en Sankt-Peterburgo
Famaj esperantistoj: Nikolaj Kazi-Girej (naskiĝis), Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Aleksandr Postnikov (pri kiu Mikaelo Bronŝtejn verkis romanon Dek tagoj de kapitano Postnikov), Grigorij Cejtin (lingvisto), Nelli Kublanova, Varvara Cvetkova.
En la urbo estas kelkaj Esperanto-societoj, inter ili:
- "Espero", fondita la 15-an de aprilo 1892;
- Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo), fondita en 2004.
- klubo de nevidantoj "Amikaro", fondita en 1979.
- Sankt-Peterburga klubo de esperantistoj "Kariljono"
Ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.
Okazintaj esperantistaj renkontiĝoj:
- SAT-Kongresoj en 1926 kaj 1996.
- en 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso.
- En julio 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis Antaŭkongreson de IJK 2004;
- en 2010 okazis la 26-a Rusia Esperantista Kongreso.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ (2005) McColl, R. W.: Encyclopedia of world geography 1. N. Y.: Infobase Publishing, p. 633–634. ISBN 0-8160-5786-9.
- ↑ V. Morozov. The Discourses of Saint Petersburg and the Shaping of a Wider Europe, Copenhagen Peace Research Institute. 2002. Ciaonet.org
- ↑ Санкт-Петербург – самый крупный в мире северный город. Russian Geographic Society.
- ↑ Exploring St. Petersburg / The Hermitage. Geographia.com (6a de Januaro, 1990). Alirita 25a de Januaro, 2010.
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL Novaĵbendo el Peterburgo (ru) Ŝablono:EL Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj (ru, en, de)
|
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco | Kaliningrada provinco | Karelio (respubliko) | Komiio | Leningrada provinco | Murmanska provinco | Nenecio | Novgoroda provinco | Pskova provinco Sankt-Peterburgo | Vologda provinco
|