Japanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 97: Linio 97:
[[Dosiero:GoEnDamaScan.jpg|eta|dekstra|5-ena monero.]]
[[Dosiero:GoEnDamaScan.jpg|eta|dekstra|5-ena monero.]]
'''Eno''' (Japane: 円, ''en'') estas la [[valuto]] aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis ([[2006]]) la kvara plej vaste uzata [[rezerva valuto]] post [[usona dolaro]], [[eŭro]] kaj [[brita pundo]] kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.<ref>{{cite web|title=Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results|url=http://www.bis.org/publ/rpfx13fx.pdf|publisher=Bank for International Settlements|accessdate=7a de Februaro, 2015}}</ref> Laŭ la normo [[ISO 4217]] ĝiaj kodoj estas <code>JPY</code> kaj <code>392</code>.
'''Eno''' (Japane: 円, ''en'') estas la [[valuto]] aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis ([[2006]]) la kvara plej vaste uzata [[rezerva valuto]] post [[usona dolaro]], [[eŭro]] kaj [[brita pundo]] kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.<ref>{{cite web|title=Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results|url=http://www.bis.org/publ/rpfx13fx.pdf|publisher=Bank for International Settlements|accessdate=7a de Februaro, 2015}}</ref> Laŭ la normo [[ISO 4217]] ĝiaj kodoj estas <code>JPY</code> kaj <code>392</code>.

La [[Banko de Japanio]] (日本銀行 [nippon ginkō] estas la centra [[nacia banko]] de Japanio.


====Ekonomiaj datumoj====
====Ekonomiaj datumoj====

Kiel registrite je 22:35, 19 jan. 2016

Japanio
日本国 (Nihonkoku/Nipponkoku[1]?)

flago de Japanio

Imperia Krizantema Blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo: neniu
Situo de Japanio
suverena ŝtatoinsula landolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio (efektive oficiala)
Oficiala(j) lingvo(j) neniu
Uzata(j) lingvo(j) Japana
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo, kaj Ŝintoismo
Areo 377 944 km²
- % de akvo 0,8 %
Loĝantaro 127 288 419 (februaro 2022)
Loĝdenso 357 loĝ./km²
Loĝantoj Japano
Vivolongo 0,953 (laŭ IHD)
Horzono +9
Interreta domajno .jp
Landokodo JP
Telefona kodo +81
Domajna nomsistemo .jp
Plej alta punkto Fuĵi-Monto
Plej malalta punkto Hachirōgata
Politiko
Politika sistemo Parlamenta monarkio
Ŝtatestro Akihito
Ĉefministro Shinzo Abe
Nacia tago 11-an de februaro [2]
Sendependiĝo 11-a de februaro -660
Ekonomio
Valuto Eno (¥/円)
MEP laŭ 2010
– suma 4 309 500 milionoj da $
– pokapa 33 804 $
Esperanto-movado
Landa E-asocio Japana Esperanto-Instituto
vdr

JapanioJapanujo (fojfoje ankaŭ Nipono[3][4]) estas lando situante oriente de la azia kontinento, ĝi konsistas el insuloj. Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-kokuNippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".

La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon.

La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-ban. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.

La krizantemo estas la simbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiuj pasportoj japanaj.

Geografio

La japana insularo konsistas el kvar ĉefaj insuloj (Hokkaidoo (Hokajdo), Honŝuu (Honŝhuo), Ŝikoku (Ŝikokuo), kaj Kjuuŝuu (Kiuŝuo)) laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.

La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.

Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn: En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.

Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn. Meznombre okazas proksimume mil tertremoj jare.

Maroj

Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana Maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka Maro kaj sude Orientĉina Maro. La tiel nomata Japana Maro situas inter Japanio, Koreio kaj Rusio; koreoj nomas ĝin 'Orienta Maro'.

Datumoj

  • Landkodo : .JP
  • E-nomo: Japanio
  • Naciaj nomoj : 日本 [nihon/nippon] (japane), 大和 [jamato] ("japane" en antikva epoko)
  • Areo: 377 915 km²
  • semotaŭga: 11%

Loĝantaro

En oktobro 2005 loĝis 127 767 994 loĝantoj homoj en Japanio, laŭtakse. El tiuj ĉi, 83 milionoj loĝas en la Tajheja Megalopolo.

  • % urbana: 79% (2000)
  • homoj en km²: po 342,7 (2005)
  • homoj en km² da semotaŭga tero: po 3070,0 (2000)
  • kreskanta procento: -0,05% (2005, takso)
  • naskoj: po 8,4 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
  • mortoj: po 8,6 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
  • migrantoj: po +0,0 por 1000 homoj dum jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 3,91 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj por virino: po 1,26 (2005, takso) infanoj naskita po virino
  • meza vivlongeco: po 80,7 jaroj (po 77,51 por viroj, po 84,05 por virinoj) (2000, takso)

Etnoj

En Japanio estas 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)

Registaro

Japanio estas parlamenta demokratio, kaj dum la pastintaj 50 jaroj plejparte regiĝis de la Liberala Demokrata Partio de Japanio. La du ĉambroj de la japana parlamento nomiĝas Ŝugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj" kaj Sangiin aŭ "ĉambro de konsilantoj".

La ĉefurbo de Japanio estas Tokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro. Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝis ĉefurbo. Kelkaj diras ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo (Kioto), kaj ne ekzistas dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas ke la translokiĝo al Kioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.

Ekonomio

5-ena monero.

Eno (Japane: 円, en) estas la valuto aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis (2006) la kvara plej vaste uzata rezerva valuto post usona dolaro, eŭro kaj brita pundo kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.[5] Laŭ la normo ISO 4217 ĝiaj kodoj estas JPY kaj 392.

La Banko de Japanio (日本銀行 [nippon ginkō] estas la centra nacia banko de Japanio.

Ekonomiaj datumoj

711 Gd (1998)

  • por kapo: 5,62 kd (1998)
  • kreskanta procento: 2,2% (2006, takso)
  • inflacio: -0,8% (1999, takso)
  • senokupa: 4,7% (1999, takso)

Regionoj

Hokkaidō (ruĝa), Tōhoku (malhelverda), Kantō (blua), Ĉūbu (bruna), KinkiKansai (verdblua), Ĉūgoku (verda), Ŝikoku (rozkolora), Kjūŝū (flava), Okinava (aparte dekstre)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japanaj regionoj.

Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regionoj, depende ĉu la regiono Okinavo estas nombrita aparte aŭ inkludita en la regionono Kiuŝuo.

La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koŝinecu kaj Tokai.

Municipoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de Japanio.

Japanaj municipoj inkluzivas prefektlandojn (都[to] 道[doo] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉoo] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).

Gubernioj

Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-doo) Hokajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.

Urboj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Japanio.

Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Japanio.
Ĵomon-epoko
En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centra Azio, Siberio kaj el la suda Pacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio.
Jajoi-epoko
Unuaj konfirmitaj rilatoj inter Japanio kaj la ĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K.
Kofun-epoko
Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbara Koreio kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis la ĉina skribo.
Nara-epoko (710–784)
En la Nara-epoko budhismo ricevis fortan subtenon. La ŝtatformo similis al la ĉina modelo.
Heian-epoko (794–1185)
Kresko de la kortega kulturo en Heian-kyo (Kioto), ĉefe pri poezio kaj literaturo. La potenco de la imperiestro malkreskis, kaj militistfamilioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klano Minamoto kreis la unuan ŝogunan reĝimon.
Kamakura-epoko (1192–1333)
Dum la Kamakura-epoko Kublaj-Ĥano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis pro tajfunoj, poste nomitaj diaj ventoj.
Muromaĉi-epoko (1338–1573)
Potencaj, sendependaj daimioj havis proprajn armeojn. La ŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis la Sengoku-epoko, la epoko de la disputintaj regnoj.
Sengoku-epoko (1477–1568)
Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu) finis en la Azuki-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon.
Edo-epoko (1603–1867)
Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj Nederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klano Tokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭr kreskis, kaj la nuna Tokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
Japana patrino kun ĝemeloj, 1917
Meiĝi-epoko (1868–1912)
La reformo de la imperiestreco sub Meiji-tenno ekde 1868, la Meiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton. Japanio iĝis konstitucia monarkio. Ekde 1910 Japanio koloniigis Koreion, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj.
Taiŝo-epoko (Taiŝoo, 1912–1926)
En la unua mondmilito Japanio staris je la flanko de la triopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
Japanoj invadas Shenyang 1931
Ŝova-epoko 1e (Ŝoova, 1926–1945)
En 1931 Japanio okupis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtaton Manĉukuo (Manĉurio). En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe de Siamo Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron. Pro reago de Usono, Japanio eniris la duan mondmiliton kaj atakis ĉe Pearl Harbor sur Havajo. Okazis multaj militkrimoj, kiel deviga prostituo, la masakro de Nankingo kaj homoj eksperimentoj fare de la Unuo 731. La kapitulacio de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945.
Ŝova-epoko 2e (1945–1989)
Post la kapitulacio okazis la rekonstruado, unue en la okupita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭ komunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
Komence de la 1990-aj jaroj krevis la vezika ekonomio, kaj forta deflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon.

Lingvoj

En Japanio, oni parolas per japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ per Ajnua lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj difinas ke en juĝejoj oni parolas per Japana lingvo.

Religioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religio en Japanio.

La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo, ŝintoismo, kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĝi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.

Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

Edukado

Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por mezlernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) "super-meza lernejo" aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) "mallonga universitato", kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.

Kulturo

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

La Imperia Trezoro de Japanio 三種の神器 Sanŝu no Jingi, konsistas el glavo kusanagi (草薙劍), juvelo magatama (八尺瓊曲玉) kaj la spegulo kagami (八汰鏡). Ili reprezentas la tri primarajn virtojn de Japanio: la kuraĝo (glavo), la saĝo (spegulo) kaj la bonvolo (juvelo). Tiuj ĉi elementoj estas ligitaj al la budhanaj instruoj. Ekde la jaro 690, la prezentado de tiuj ĉi objektoj al la Imperiestro fare de grupo de ŝintoaj sacerdotoj, estas parto de granda kronceremonio.

Japana kuirarto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana kuirarto.
diversaj suŝioj

Japana kuirarto estas kuirarto, uzanta materialon kutiman en Japanio, kaj kreskinta speciale en japana medio. En la japana, tia kuiraĵo estas ofte nomata wasyoku (ŭaŝoku), kaj estas registrita kiel la nemateria kultura heredaĵo de UNESKO en decembro 2013. La bazaj kuirmaterialoj estas rizo, legomo kaj fiŝo, kaj aparte konataj ankaŭ eksterlande estas suŝio, saŝimo, tempuro kaj fagopiraĵo (nomata soba).

Arto

Pentrarto

Mangao

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mangao.
Mangao

Mangao (japanlingve:漫画 manga) estas esprimrimedo, ekvivalento de bildliteraturo. 漫 (man) signifas "necela"n aŭ "distrema"n. 画 (ga) signifas "bildo"n. Mangao havas pli multan grandan kvanton de japana kulturo ol de usona kulturo, tamen ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo. Mangao estas respektata kiel artformo, kaj ĝia legantaro ne limiĝas al infanaro.

Aliaj japanaj kultureroj

Luktoarto

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luktoarto kaj Japanaj luktartoj.
Du kendo-praktikantoj

Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano. En Japanio estas tradiciaj kaj tipaj la jenaj (en la ordo alfabeta):

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.

Notoj

  1. Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en ĉina dialekto, kiun oni prononcas jāk-bəng.
  2. artikolo "Februaraj festoj", revuo Monato, februaro 2006, paĝo 17 esperante
  3. Nipono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  4. NPIV, paĝo 785, sed kun indiko al "Japanio"
  5. Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results. Bank for International Settlements. Alirita 7a de Februaro, 2015.
  6. Ĵudo al Japon Omnibus
  7. Historio de ĵuĵicuo
  8. Karateo al MartialArtsInfo.com
  9. Kendo al Yama-TamiDojo.com