Diskuto:Listo de falsaj amikoj: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29: Linio 29:
::::: Saluton, Salatonbv. Jes. Amike. - [[Uzanto:Ryoho|Ryoho]] ([[Uzanto-Diskuto:Ryoho|diskuto]]) 15:06, 17 Jan. 2016 (UTC)
::::: Saluton, Salatonbv. Jes. Amike. - [[Uzanto:Ryoho|Ryoho]] ([[Uzanto-Diskuto:Ryoho|diskuto]]) 15:06, 17 Jan. 2016 (UTC)
:::::: {{u|Ryoho}}: {{farita}}. Mi ankaŭ unuigis la literumon ĉi tie ekz "fūŝi-ŝōsaŝŝi" al la kutima transskribsistema "fūshi-shōsasshi". Se oni uzus esperantan alfabeton, "ū" kaj "ō" estus superfluaj. Plue oni ne povus diri kiu estas plej bona, "ŝosaŝŝi" aŭ "ŝosasŝi" aŭ "ŝosaŝi aŭ "ŝoosaŝŝi"...--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 22:01, 18 Jan. 2016 (UTC)
:::::: {{u|Ryoho}}: {{farita}}. Mi ankaŭ unuigis la literumon ĉi tie ekz "fūŝi-ŝōsaŝŝi" al la kutima transskribsistema "fūshi-shōsasshi". Se oni uzus esperantan alfabeton, "ū" kaj "ō" estus superfluaj. Plue oni ne povus diri kiu estas plej bona, "ŝosaŝŝi" aŭ "ŝosasŝi" aŭ "ŝosaŝi aŭ "ŝoosaŝŝi"...--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 22:01, 18 Jan. 2016 (UTC)
::::::: Dankon, Salatonbv! Amike. [[Uzanto:Ryoho|Ryoho]] ([[Uzanto-Diskuto:Ryoho|diskuto]]) 15:47, 22 Jan. 2016 (UTC)

Kiel registrite je 15:47, 22 jan. 2016

Mi observas, ke la listo de portugallingvaj falsaj amikoj estas laŭŝtupe aldonadata verŝajne de iu ekstera laŭalfabetigita fonto. Tiam mi devas averti, ke se tiu fonto estas kopirajtita kaj oni ne havas specialan permeson, tio povas esti rigardata kiel rompo de kopirajto. Ĉu vi povas klarigi, de kie devenas tiu listo? Blahma 03:22, 14. Jan 2006 (UTC)

Mi mem faris la liston, alfabetorde, kompreneble, ĉu mi ne organizu ĝin? kaj mi faris laŭstumpe, ĉar mi ne organizi ĝin ekstere, mi verkis rekte Roberto 03:23, 14. Jan 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigo. Mi do ĝojas, ke ĝi rompas neniujn kopirajtojn kaj aprezas vian kontribuemecon al la Vikipedio. Min nur mirigis kaj al la suspekto ĉefe kondukis la fakto, ke ĝi aperadis iom post iom kaj tamen en alfabeta ordo, do ja devis antaŭe jam ekzisti iu alia versio ekster Vikipedio - sed kompreneble mi ne povis scii, ke ĝi estis ankaŭ via propra verko. Blahma 03:39, 14. Jan 2006 (UTC)

Ŝajnas al mi ke (en la angla sekcio) fuck/fako kaj shat/ŝati iom dubindas. La vortoj ne sonas same por anglalingvanoj (kvankam mi scias ke iuj neanglalingvanoj ne bone distingas tiujn sonojn 'u' kaj 'a'), kaj mi ne memoras aŭdi iun ajn anglalingvanon kiu konfuzis tiujn vortojn. Ĉu Wibble (kiu aldonis al la tabeloj de multaj lingvoj) estas anglalingvano? Teorie, mi povas imagi ke iu povus konfuzi fuck kaj fako, sed se oni entajpus ĉiujn tiajn eblajn parojn, la tabelo eble estus senutila pro longegeco... Ŝajnas pli utile nur prezenti la falsajn amikojn, kiuj efektive problemas en reala vivo, ĉu ne? Goulo 09:21, 15. Jan 2006 (UTC)

Pri tio dubo, mi fakte ne povas opini, sed mi vidas ke estas multaj tipoj de falsaj amikoj. Ekzemple, portugallingvano neniam konfuzigus "no" (en) kaj "ne" , sed alilingvanoj ofte faras tion, alie, portugallingvanoj, ĉefe komencantoj, ofte konfuzigas "qualquer" (ia ajn) kaj "kelka", kaj eĉ espertuloj konfuzigas "ao menos" (minimume) kaj almenaŭ, sed mi pensas ke tiuj ne okazus al alilingvanoj kiu tradukus el portugala. Samekiel, la hispana sed (soifo), iu kiu konas la lingvon ne konfuzigu al "sed", ĉar hispana "sed" estas substantivo kaj sed estas konjucio. Roberto 10:33, 15. Jan 2006 (UTC)


Ordo de la kolumnoj

La kolumnoj de la tabelo ne estas en bona ordo, laŭ mi. Anstataŭ "forest - arbaro - foresto - absence" estu "arbaro - forest - foresto - absence", tiel ke estu ligo inter apudaj vortoj: ĉiu vorto havas aŭ saman signifon aŭ similan formon kiel la najbaro. Speciale, la falsaj amikoj estu apudaj por faciligi komparon. Lingvano 08:06, 24. Jul 2006 (UTC)

Falsamikaj francaj vortoj

Por la falsamikaj francaj vortoj, vi vidu Faŭ-amis en espéranto. 86.195.140.149 07:28, 5. Sep 2008 (UTC)

Japanaj

Saluton. Mi supozas, ke ‎Salatonbv kiu forigis japanajn ekzemplojn (-2 044) 09:47, 2 Jul. 2015 devis iel tialigi sian agon.--kani (diskuto) 01:07, 3 Jul. 2015 (UTC)

Jes mi forigis multajn listigitajn japanvortojn origine el la angla lingvo en la sekcio de la japana. Tiuj vortoj (akuŝon=action, adaruto=adult ktp) estas jam en la listo de la angla. En la nuna japana lingvo estas multo da lingva prunto speciale el la angla, kaj se oni listigus tiajn vortojn, la listo de la japana estus okupita de senlimaj anglaĵoj. Mi ne nur forigis sed aldonis aliajn japanajn vortojn.--Salatonbv (diskuto) 01:53, 3 Jul. 2015 (UTC)
Saluton. Mi aprobas forigadon de senlimaj anglaĵoj. Tamen, mi opinias ke iuj estas ne forigendaj.
  • ブティック (butikku, boutique) - Prunta vorto el la franca. Sed franca vorto boutique estas ne falsa amiko kun Esperanto. Pruntado el franca al japana kaŭzis falsamikecon kun la franca kaj Esperanto. Pri la falsa amiko, la Esperanto-Japana Vortaro de JEI rimarkas.
  • 銀行 (ginkō) - La japana lingvo ne pruntas la vorton el la angla, sed la angla pruntas el la japana.
  • パンフレット (panfuretto,pamphlet) - Pruntvorto el diversaj eŭropaj lingvoj: germana, franca, itala kc. Sed tiuj lingvoj ne falsamikas kun Esperanto, laŭ mia scio. Pruntado en la japanan kaŭzis falsamikecon kun tiuj lingvo kaj Esperanto. Pri la falsa amiko, la Esperanto-Japana Vortaro de JEI rimarkas.
  • テロ (tero) - La originala angla vorto terrorism estas ne falsa amiko kun Esperanto. Tamen en pruntado, forigado de -ism kaŭzas falsamikecon kun Esperanto. En angla lingvo oni ne forigas '-ism'on. Ĝi similas al la kazo de ホモ.
Parenteze, pri falsa amiko "ザメンホフ". Ĝi foje troviĝas kiel ŝerco. Tamen mi opinias ke ĝi estas ne reala falsa amiko. Ĉar Samen ザーメン estas la pruntvorto el la germana, kaj estas uzata en medicina termino(japanaj kuracistoj ofte uzas la germanajn vortojn) aŭ kaŝlingvo, sed ĝi estas uzata ne ĝenerale. Por la signifo, oni uzas japanan vorton ĝin. - Ryoho (diskuto) 05:07, 9 Jan. 2016 (UTC)
Saluton Ryoho. Do vi volus restarigi butikku, panfuretto ktp, sed forigi Zamenhofu, ĉu ne? Se butikku havas la fonton de JEI, estas bone. Pri ザメンホフ mi nur vidas sennomajn komentojn de forumoj (kiel "2ch"), do ni povus deteni ĝin. --Salatonbv (diskuto) 13:05, 9 Jan. 2016 (UTC)
Saluton, Salatonbv. Jes. Amike. - Ryoho (diskuto) 15:06, 17 Jan. 2016 (UTC)
Ryoho: ✔ Farite. Mi ankaŭ unuigis la literumon ĉi tie ekz "fūŝi-ŝōsaŝŝi" al la kutima transskribsistema "fūshi-shōsasshi". Se oni uzus esperantan alfabeton, "ū" kaj "ō" estus superfluaj. Plue oni ne povus diri kiu estas plej bona, "ŝosaŝŝi" aŭ "ŝosasŝi" aŭ "ŝosaŝi aŭ "ŝoosaŝŝi"...--Salatonbv (diskuto) 22:01, 18 Jan. 2016 (UTC)
Dankon, Salatonbv! Amike. Ryoho (diskuto) 15:47, 22 Jan. 2016 (UTC)