Bikino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Sunbath.jpg|thumb|300px|right|Oni ĝenerale surmetas bikinon celante sunbruniĝi]]
[[Dosiero:Sunbath.jpg|eta|Oni ĝenerale surmetas bikinon celante sunbruniĝi]]
'''Bikino''' estas [[banvesto]] por virinoj. Ĝi konsistas el du apartaj pecoj: [[mamzono]] por kovri la mamojn, kaj [[kalsono]] por kovri la [[pubo]]n kaj foje la [[gluteo]]jn. Ĝi ne kovras la ventron kaj dorson. Komparu la unupecan [[bankostumo|bankombineon]].
'''Bikino''' estas [[banvesto]] por virinoj. Ĝi konsistas el du apartaj pecoj: [[mamzono]] por kovri la mamojn, kaj [[kalsono]] por kovri la [[pubo]]n kaj foje la [[gluteo]]jn. Ĝi ne kovras la ventron kaj dorson. Komparu la unupecan [[bankostumo|bankombineon]].


Linio 29: Linio 29:
Kelkaj fabrikistoj de virinaj subvestaĵoj uzas la vorton ''bikino'' ankaŭ por nomi (ŝajne arbitre) diversajn specojn de malgrandaj [[kalsoneto]]j. La tipan [[subvesto]]n de moderna virino — [[mamzono]]n kaj kalsoneton — oni ja povas tamen nomi ''subbikino''.
Kelkaj fabrikistoj de virinaj subvestaĵoj uzas la vorton ''bikino'' ankaŭ por nomi (ŝajne arbitre) diversajn specojn de malgrandaj [[kalsoneto]]j. La tipan [[subvesto]]n de moderna virino — [[mamzono]]n kaj kalsoneton — oni ja povas tamen nomi ''subbikino''.


[[Dosiero:Colour Bikinis.jpg|thumb|100px|Bikinoj sur [[Manekeno|manekenoj]]]]
[[Dosiero:Colour Bikinis.jpg|eta|Bikinoj sur [[Manekeno|manekenoj]]]]
[[Dosiero:Low Rise Bikini 1.jpg|thumb|200px|Bikino]]
[[Dosiero:Beauty pageant 7March2009.jpg|eta|meza|Modelo montras bikinon]]
[[Dosiero:Low Rise Bikini 1.jpg|eta|Bikino]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 19:36, 22 jan. 2016

Oni ĝenerale surmetas bikinon celante sunbruniĝi

Bikino estas banvesto por virinoj. Ĝi konsistas el du apartaj pecoj: mamzono por kovri la mamojn, kaj kalsono por kovri la pubon kaj foje la gluteojn. Ĝi ne kovras la ventron kaj dorson. Komparu la unupecan bankombineon.

Historio

El antikva Romo

Bikinoj estas nenio nova. Oni vidas atletinojn en senŝelkaj bikinoj eĉ en pentraĵoj sur helenaj urnoj de 1400 a.K.

Tamen, la modernan bikinon inventis du francoj, Jacques HEIM kaj Louis RÉARD, en 1946. Heim, modisto el la urbo Cannes, fasonis tre malgrandan bankostumon, kiun li nomis "Atome" (atomo), laŭ la plej malgranda materiero. Li reklamis ĝin per fumaviadilo, kiu skribis sur la ĉielo anoncon pri "la plej eta bankostumo en la mondo".

Sed RÉARD, ankaŭ modisto, sendepende produktis similan bankostumon. Je la 5-a de julio 1946, nur tri semajnojn post HEIM, RÉARD sammaniere reklamis la sian "pli eta ol la plej eta bankostumo en la mondo". Li nomis ĝin "Bikini", laŭ la nomo de la atolo, kie oni tiutempe testis atombombojn (kaj do iasence "eksplodis" la Atomon). Oni ŝercas ankaŭ, ke la apero de la bikino ekscitis la virojn kvazaŭ per eksplodo.

La bikino de RÉARD estis tiel malgranda, ke li ne povis trovi modelinon pretan porti ĝin. Li fine dungis tiucele Micheline Bernardini, dancnudiĝiston el la Pariza Kazino.

Specoj

La bikino poste evoluis. Jen la ĉefaj nuntempaj specoj:


  • Tradicia bikino havas mamzonon kun ŝelketoj kaj rondaj mamingoj. Ĝia kalsono ne estas tangao: ĝi kovras la postaĵon kaj iomete la flankojn, sed kutime sidas malalte ĉe la koksoj.
  • Senŝelka bikino malhavas ŝultroŝelketojn.
  • Bikinetoŝnurbikino konsistas el etaj ŝnuroj kaj ŝtof-trianguloj. La du trianguloj de la mamzono estas subtenataj de ŝultroŝnuroj noditaj ĉe la nuko, kaj de zoneca ŝnuroparo nodita malantaŭ la dorso. La kalsono estas ia tangao.
  • Ĉemizbikino (aŭ tankino) havas atletan ĉemizonkamizolon anstataŭ la mamzonon. (La vorto tankino estas internacia: kunmetaĵo de la angla tank-top (atleta ĉemizo) kun bikino. Interese, tank-top mem signifas "ĉemizo simila al la supra parto de bankombineo", ĉar la angla vorto tank iam signifis "naĝbaseno".)
  • Ŝortbikino havas kvadratecan kalsonon similan al strikta ŝorto.
  • Duonbikino (aŭ monokino) estas unupeca bikino: la mamzono tute mankas. (La vorto monokino estas internacia. Ĝi traktas la parton bi- de bikino kvazaŭ prefikson kun la senco "du". Mono- ja estas prefikso kun la signifo "unu".)
  • Glubikino havas anstataŭ mamzonon nur du etaj rondaj ŝtofpecoj, kiujn oni simple gluas al siaj mamoj. Jen ekzemplo: http://www.stikini.co.za/.
  • Burkino estas banvesto por muslimaj virinoj.

Kelkaj fabrikistoj de virinaj subvestaĵoj uzas la vorton bikino ankaŭ por nomi (ŝajne arbitre) diversajn specojn de malgrandaj kalsonetoj. La tipan subveston de moderna virino — mamzonon kaj kalsoneton — oni ja povas tamen nomi subbikino.

Bikinoj sur manekenoj
Modelo montras bikinon
Bikino

Eksteraj ligiloj