Amerika Esperanto-Akademio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra|, [[Image: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1: Linio 1:
[[Image:Letero-Amerika_Esperanto-Akademio.jpg|thumb|right|200px|Leterpapero kun la konsisto de akademianoj en 1949]]
[[Dosiero:Letero-Amerika_Esperanto-Akademio.jpg|eta|dekstra|200px|Leterpapero kun la konsisto de akademianoj en 1949]]
'''AMERIKA ESPERANTO-AKADEMIO''' estis institucio el la [[1940]]-aj jaroj kun la deklarita celo "instigi kaj gvidi kreivan literaturan kaj lingvistikan verkadon en la internacia lingvo de d-ro L. L. Zamenhof".
'''AMERIKA ESPERANTO-AKADEMIO''' estis institucio el la [[1940]]-aj jaroj kun la deklarita celo "instigi kaj gvidi kreivan literaturan kaj lingvistikan verkadon en la internacia lingvo de d-ro L. L. Zamenhof".



Kiel registrite je 06:05, 28 jan. 2016

Leterpapero kun la konsisto de akademianoj en 1949

AMERIKA ESPERANTO-AKADEMIO estis institucio el la 1940-aj jaroj kun la deklarita celo "instigi kaj gvidi kreivan literaturan kaj lingvistikan verkadon en la internacia lingvo de d-ro L. L. Zamenhof".

Ĝi havis la sekciojn:

  • Aproba Komitato
  • Kritika Komitato
  • Ekzamena Komitato
  • Usona Literaturo
  • Brazila Literaturo

Fine de la 1940-aj jaroj, ĝi konsistis el usonaj kaj brazilaj akademianoj kaj havis kiel prezidanton Joseph R. Scherer (Usono), vic-prezidanton Ismael Gomes Braga (Brazilo) kaj rolis kiel sekretario-kasisto Ernest G. Dodge (Usono). Inter aliaj, tiam estis membroj ankaŭ Alberto Couto Fernandes, William S. Benson, Fjodor Postnikov, Lehman Wendell kaj Walter Lippmann.

Specimenon de unu el la "aproboj" de tiu Akademio oni trovas presita en la libro La Herooj de la Nova Tagiĝo, de Nabil, el la persa tradukita de Shoghi Effendi kaj esperantigita de Roan U. Orloff (eldonaĵo de Bahá’í Publishing Committee):

 14. Aprilo 1943
 
   Estimata samideanino Orloff:
 
   La Amerika Esperanto-Akademio sendas al vi plej sincerajn gratulojn pro via 
 tre bona traduko de la libro „The Dawn-Breakers” de Nabíl.
   Vi tradukis en flua kaj klara stilo kaj Esperanta eldono de tiu-ĉi verkego 
 estos tre valora aldono al la libraroj de Esperantistoj kaj de Baháanoj.
   La prezidanto kaj la sekretario-kasisto tralegis kaj korektis vian manuskripton 
 kaj kun plezuro sendas al vi la „Aprobon de la Amerika Esperanto-Akademio.”
   Samideane via
 
   Subskribis:                 Joseph R. Scherer (Prezidanto)
                               Ernest G. Dodge (Sekretario-Kasisto)
                               H.B. Hastings (Akademiano)