Louis Franz Aguirre: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
e →‎Referencoj: plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 22: Linio 22:
* [http://www.sulponticello.com/arrebato-festivo-20-anos-de-neopercusion/#.VKvu0SfdsQU Durán-Loriga, Jacobo. 26-an de decembro 2014. Sulponticello: Arrebato festivo: 20 años de Neopercusión ]
* [http://www.sulponticello.com/arrebato-festivo-20-anos-de-neopercusion/#.VKvu0SfdsQU Durán-Loriga, Jacobo. 26-an de decembro 2014. Sulponticello: Arrebato festivo: 20 años de Neopercusión ]
== Referencoj ==
== Referencoj ==
{{referencoj}}
<references/>


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 12:06, 28 jan. 2016

Louis Franz Aguirre (naskiĝinta en 1968 je Kamagvejo en Kubo) estas komponisto kaj dirigento de la kuba orkestro, kiu akiris tutmondan renomon.

Akademia edukado

Louis Aguirre studis kompozicion ĉe Harold Gramatges, Roberto Valera kaj Tulio Peramo, same kiel ankaŭ violonludon kaj orkestrodirektadon en la Supera Arto-Instituto de Havano. Sian atestilon pri kompozicio li ricevis en 1991.[1]Li ankaŭ partoprenis pluklerigajn kursojn pri kompozicio en la Konservatorio de Amsterdamo en Nederlando ekde la jaro 2002 ĝis 2004, aliĝinte al la programo “Nuntempa muziko per orientaj teĥnikoj” ĉe profesoro R. Reina,[1] same kiel ankaŭ| en la Reĝa Konservatorio je Århus en Danujo de 2004 ĝis 2005 ĉe la profesoroj Karl Aage Rasmussen, Rolf Wallin kaj Hans Abrahamsen.[2]

Komponisto

Louis Aguirre verkis plentempe kiel komponisto, de kiam li ekloĝis en Eŭropo en la jaro 2002, kie li ricevis multajn komisiojn. Aguirre komponis verkojn por multaj renomaj instrumentistoj kaj grupoj kiel Ere Lievonen, Enric Monfort, Adam Ørvad, Carlos Gálvez, Juanjo Guillem, Mikkel Andersen, Barbara Lueneburg, Karolina Leedo, Axyz Ensemble, Arbós Trío, Snow Mask Ensemble, Kimbala Percussion Group, DuoMetrie, Verso Duo, la Orquesta Sinfónica de la Habana, la Orquesta Sinfónica de Santiago de Cuba kaj la Orquesta Sinfónica de Camagüey, la Cuarteto Arditti, la TANA String Quartet, Residencias Ensemble, Neopercusión kaj la Colectivo Neo. Lia muziko estis prezentata dum sennombraj festivaloj kaj eventoj en Eŭropo, Ĉino, Usono kaj Latinameriko, same kiel en la Internationale Ferienkurse für Neue Musik en Darmstadt, Germanujo, SUSÅ Contemporary Music Festival, Danujo, Granada Festival Internacional de Música y Danza, Hispanujo, Liubliana Festival, Slovenujo, Summartónar, Ferooj kaj Amsterdam Gaudeamus Week en nederlando. Radiaj kaj televidaj stacioj en Hispanujo, Germanujo, Danujo, Kubo kaj Nederlando dissendis lian muzikon. Lia ampleksa verkaro entenas operajn, simfoniajn, ĉambrajn kaj solistajn muzikaĵojn same kiel ĥorajn kaj kantvoĉajn verkojn.[3]

Orkestrestro kaj profesoro

Ekde 1995 ĝis 2000 Louis Aguirre tenis la postenon de ĉefa orkestra kaj arta direktisto de la Orquesta Sinfónica de Camagüey en Kubo. Li laboris krome kiel gastdirektisto de la Orquesta Sinfónica Nacional en Havano kaj de la Orquesta Sinfónica de Santiago de Cuba.

De 1995 ĝi 2000, Aguirre tenis postenon kiel profesoro de la Konservatorio de Kamagvejo kaj li estis fondinto, organizanto kaj artisma direktisto de la Festival Internacional de Música Contemporánea [Internacia Festivalo de Nuntempa Muziko] en la sama urbo.[1]

Distingoj kaj premioj

Louis Aguirre ricevis multajn premiojn kaj komisiojn, ekzemple en 1988 la premion de UNEAC (Unuiĝo de Komponistoj kaj Artistoj de Kubo), la unuan premion por sia "Concierto para Trío Clásico", en 1989 la unuan premion por “Canto de Otoño” en el konkurso de la Universitato de Havano “Jornadas Martianas”, en 1991 la unuan premion de UNEAC pri ĉambromuziko por sia verko "Visiones", en 2002 la Stipendion de la Hispana Aŭtoro-Fondaĵo, en 2008 komision de la Statens Kunstfond de Danujo, en 2011 la unuan premion en la Concurso Martirano, Universitato de Ilinojso en Usono. Antaŭ nelonge Aguirre estis distingata per la prestiĝa Premion Trijaran de la Danish State Arts Council.[4]

Tekstoj kaj traktaĵoj pri Louis Franz Aguirre kaj lia muziko

  • Hernández Isabelle. 2001. Aguirre, enfant terrible. The Granma, sabaton, la 20-an de oktobro 2001.
  • Morales Flores, Iván César. 2005. Ebbó: Estudio analítico de una ópera de Louis Aguirre. Doktortezo, Supera Artinstituto je Havano.
  • Morales Flores, Iván Cesar. 2008. Ebbó: del rito al simulacro, en Boletín de Música n-ro 21/ januaro-marto/ Revista de Música Latinoamericana y Caribeña, Casa de las Américas.
  • Molerio Rosa, Arleti María. 2009. La producción musical del compositor Louis Aguirre Rovira en el presente de la música de cámara académica cubana. Revista Variaciones n-ro 1, Ŝtata Universitato de Cuenca, Ekvadoro.
  • Albertson Dan. Aprilo de 2010. La Folia, Online Music Review. "Qualche tedeschi, qualche gaijin". (review on CD Verso, "IBEYI".)
  • Santacecilia María. Julio de 2010. Mundo Clásico: Nadar en ríos metafísicos. Hispanujo.
  • Morales Flores, Iván Cesar. November 2011. Louis Aguirre, una inusual confluencia sonora de ritos y culturas, en Musiker.18, 2011. Hispanujo. [1]
  • Santana, Ernesto. 31-an de marto 2014. CUBANET: Hasta donde me lleven los dioses
  • Durán-Loriga, Jacobo. 26-an de decembro 2014. Sulponticello: Arrebato festivo: 20 años de Neopercusión

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj