Uzanto-Diskuto:Aleks Andre: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40: Linio 40:
== Saluton ==
== Saluton ==
Vi povas ĉiam skiri al mi en mia diskut'paĝo [[Uzanto-Diskuto:Glavkos|ĉi-tie]]. Sed mi respondis al vi ĉe el.wp. Ĉio bona al vi,--[[User:Glavkos|Glavkos]] <sup>[[User_talk:Glavkos|diskutejo]]</sup> 10:53, 26 Jan. 2016 (UTC)
Vi povas ĉiam skiri al mi en mia diskut'paĝo [[Uzanto-Diskuto:Glavkos|ĉi-tie]]. Sed mi respondis al vi ĉe el.wp. Ĉio bona al vi,--[[User:Glavkos|Glavkos]] <sup>[[User_talk:Glavkos|diskutejo]]</sup> 10:53, 26 Jan. 2016 (UTC)

== Pri la artikolo en la Persa Vikipedio ==

Saluton :)

Mi legis vian mesaĝon en mia diskuto. vi estas korekta, sed estas tiom da gravaj esperantaj temoj pri esperanto ke ne havas artikolo en Persa Vikipedio. Mi ne estas ano de [[Irana Esperanto-Asocio]], sed [[Uzanto:A.R. Mamduhi]] estas ano de la Asocio. li povus helpi vin pli ol mi. mia esperanta taŭgeco ne estas tiel bona kiel lia esperanto :) [[Uzanto:Ashkan P.|Ashkan P.]] ([[Uzanto-Diskuto:Ashkan P.|diskuto]]) 14:23, 28 Jan. 2016 (UTC)

Kiel registrite je 14:23, 28 jan. 2016

Por malvirgigi ĉi-paĝon...;-)

Saluton SCG.Alex !
Mi permesis al mi aldoni ligilon inter Fr:Wikipedia kaj Eo:Vikipedio. Se tio ne plaĉas al vi, tutsimple formetu! Plej kore --Ssire 17:03, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Dankon ! Mi ne sciis, ke estas ebla, aldoni tiajn ligilojn sur vikipediistaj pagôj. — SGC.Alex 18:46, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Viaj ŝablonoj

Saluton, SGC.Alex. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn novajn ŝablonojn: {{Aŭt}}, {{KaleidoTile (software)}}. Ĉu vi povus aldoni al ili dokumentaĵon kaj intervikiaj ligilojn? Pri {{?}} mi jam okupiĝos, ĉar ĝi apartenas al grupo de ŝablonoj, kiuj havas komunan dokumentaĵon. Kore --Tlustulimu 09:46, 18. Apr 2010 (UTC)

Farita! Ĝis. SGC.Alex 10:00, 18. Apr 2010 (UTC)
Dankon. Sed vi forgesis meti la intervikiajn ligilojn de la esperanto-versioj en la alilingvajn versiojn resp. ties dokumentaĵojn. Mi ĵus faris tion. Alikaze la robotoj havus problemojn. Kore --Tlustulimu 10:23, 18. Apr 2010 (UTC)
Mi ne sciis tion. Dankon pri la informado, mi aldonos ilin sekvafoje! SGC.Alex 10:29, 18. Apr 2010 (UTC)

Ĝermoj

Saluton, SGC.Alex! Mi vidis, ke vi klopodas enkonduki novan ŝablonon pri ĝermoj kiuj rilatas la landon Malio. Tamen, tiajn ĝermojn oni kutime markas per {{ĝermo|Malio}}. Fakte, de kelkaj monatoj ekzistas la ĉionfara ŝablono {{ĝermo}} kiu igas senutilaj la antaŭajn ŝablonojn {{ĝermo-Italio}}, {{ĝermo-Francio}}, ktp... pro tiu ĉi kialo, mi pensas, ke vi povus tute bone uzi {{ĝermo|Malio}} kaj ne enkonduki novan ŝablonon {{ĝermo Malio}}. Plej amike, --WinstonSmith 19:22, 21. Apr 2010 (UTC)

Dankon pri la informado. Foliuminte la paĝon Speciala:Dezirataj_Ŝablonoj, mi vidis ke oni bezonis ŝablonon „Mali-geo-stub”: fakte, ĝi estis uzita en multe da aliaj paĝoj (ŝajnas al mi, ke ili estas tradukitaj paĝoj el la angla vikipedio). Do mi kreis la „ŝablono:Germo Malio” (fogersite „ŝablono” ;-)). Mi ne sciis, ke ekzistis alia ĝermŝablono por ĉi tiu celo… Estas multege da enda laboro pri ŝablonoj, mi vidas! Ne hezitu korekti min, mi vere volas helpi Vikipedion, kvankam mi estas komencanto. Amike, SGC.Alex 20:17, 21. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto cifereca fotilo

Saluton Alex! Mi vidis vian novan ŝablonon Ŝablono:Informkesto cifereca fotilo - mi jam korektis ĝin kaj anstataŭigis "da" per "de" kiam necese ("da" uziĝas nur por kvantoj) - aliflanke "stokado" ne ŝajnas al mi taŭga vorto - eble "storado" estus pli bona vorto (NPIV: stor/o (evi) = memorilo) - kion vi opinias pri tio? --Dominik 19:12, 7. Feb 2011 (UTC)

Jes, dankon pro via ĝisdatigo. Mi serĉis taŭgan vorton por la tipo de memorilo, kiuj estas CompactFlash kaj SD kartoj, sed ne trovis ion… Eble „memorilo“ estos pli bonan, jes. Ankaŭ pri ŝablonoj: ĉu vi scias, kiel uzi pli bone la „Informkesto“ ŝablonon kaj nur aperigi liniojn enhavante ion? SGC.Alex 19:19, 7. Feb 2011 (UTC)
Denove saluton Alex! Mi sugestis la vorton "storado" anst. "stokado" por minimumigi la laboron - en alia artikolo pri fotiloj (Canon Ixus) mi uzis la vorton "memor-karto". Faru laŭ via bontrovo! Aliflanke mi estas "newbie" koncerne informkestojn. --Dominik 19:45, 7. Feb 2011 (UTC)
Ho, bone. Prave, „stokado“ ne ekzistas. Mi ĵus ŝanĝis ĝin al „storado“ kaj en la ŝablono kaj en la paĝoj pri fotiloj. Ankaŭ la vorton „memorkarto“ mi uzis en la kesto. SGC.Alex 19:57, 7. Feb 2011 (UTC)

Jubilea simbolo de UEA

Jubilea simbolo de UEA estas posedaĵo de UEA kaj verko de Guilhem Sevilla. Nepre vi menciu lin kiel aŭtoron kaj UEA kiel posedanton. CC BY vi ne rajtas uzi por tiu simbolo ĉar vi ne havas rajton pri ĝi. Ni nur povas uzi "justan uzon", tio estas ke ni montras la bildon por montri kiel ĝi aspektas kaj por bildigi unu trafan artikolon. Por pli vasta uzo vi nepre petu ĉe la rajtposedanto(j). AL @ 20:12, 18 Apr. 2011 (UTC)

Vizitinte viajn uzantopaĝojn (fr k eo) mi tre ŝatus pli konatiĝi kun vi. Ĉu vi ne planis viziti IREM ? AL @ 20:17, 18 Apr. 2011 (UTC)
Bv legi Ĉu nova simbolo por Esperanto ? AL @ 20:23, 18 Apr. 2011 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:56, 30 Dec. 2013 (UTC)

Mi respondis

Porinforme: mi respondis vian demandon pri citiloj sur mia diskutpaĝo. Salutas: --Surfo 15:01, 21 Maj. 2014 (UTC)

Saluton

Vi povas ĉiam skiri al mi en mia diskut'paĝo ĉi-tie. Sed mi respondis al vi ĉe el.wp. Ĉio bona al vi,--Glavkos diskutejo 10:53, 26 Jan. 2016 (UTC)

Pri la artikolo en la Persa Vikipedio

Saluton :)

Mi legis vian mesaĝon en mia diskuto. vi estas korekta, sed estas tiom da gravaj esperantaj temoj pri esperanto ke ne havas artikolo en Persa Vikipedio. Mi ne estas ano de Irana Esperanto-Asocio, sed Uzanto:A.R. Mamduhi estas ano de la Asocio. li povus helpi vin pli ol mi. mia esperanta taŭgeco ne estas tiel bona kiel lia esperanto  :) Ashkan P. (diskuto) 14:23, 28 Jan. 2016 (UTC)