Hebrea lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
Oni kredas ke post la jaro [[200]] de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por [[religio]] kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, [[literaturo]], [[filozofio]], [[medicino]] kaj [[scienco]]. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel parolatan lingvon en [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Palestino]] en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la [[angla]], la [[araba]] kaj la hebrea). La hebre-parolanta [[komunumo]] en Palestino rapide kreskis kaj jam post la [[unua mondmilito]], ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. |

La hebrea estas skribata per la [[hebrea alfabeto]], kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj [[latina alfabeto]]j. Tiu malnova hebrea-[[fenica alfabeto]] tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en [[125]]. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la [[Jida lingvo|jud-germanan]], la [[Judhispana lingvo|jud-hispanan]], la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el [[konsonanto]]j, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri [[vokalo]]jn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la [[Biblio]], en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. |
La hebrea estas skribata per la [[hebrea alfabeto]], kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj [[latina alfabeto]]j. Tiu malnova hebrea-[[fenica alfabeto]] tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en [[125]] kaj la [[Bar-Koĥba-ribelo]]. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la [[Jida lingvo|jud-germanan]], la [[Judhispana lingvo|jud-hispanan]], la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. |
||
La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el [[konsonanto]]j, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri [[vokalo]]jn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la [[Biblio]], en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. |
|||
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj [[vokalo]]j. Ekzemple, la vorto ''sefer'' signifas «libro». Ĝia radiko estas ''s-f-r'', kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi ''sifrija'' («biblioteko»), ''sifrut'' («literaturo»), kaj ''sipur'' («rakonto»; la konsonantoj {{Prononco|f}} kaj {{Prononco|p}} estas unu sama [[fonemo]] en la hebrea). |

Kiel registrite je 09:56, 2 feb. 2016
Hebrea lingvo | ||
עברית | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Kanaana lingvaro • judaj lingvoj | ||
Parolata en | Israelo | |
Parolantoj | 7 milionoj en Israelo | |
Skribo | hebrea alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Afrikazia | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Israelo | |
Reguligita de | Akademio de la Hebrea Lingvo (האקדמיה ללשון העברית) HaAqademia LaLashon Ha‘Ivrit | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | he | |
ISO 639-2 | heb | |
ISO 639-3 | heb | |
Glottolog | hebr1246 | |
Angla nomo | Hebrew | |
Franca nomo | hébreu | |
Vikipedio | ||
La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT]) estas semida lingvo, la antikva lingvo de la hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo.
Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.
La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-fenica alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125 kaj la Bar-Koĥba-ribelo. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.
La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn.
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea).
Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.
Hebrea influo en Esperanto
La uzo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto (same kiel en multaj aliaj lingvoj), kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj.
Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al Esperanto. Se la angla teksto skribas sh, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto ŝ (ekzemple angle Sharon, en Esperanto Ŝaron).
Multaj personaj nomoj de la okcidenta civilizo estas origine hebreaj : Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥel ktp.
Pluraj vortoj venis rekte el la hebrea : aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato.
Bildaro
-
Folio de la hebrea Pentateŭko (El. 20,1-5).
-
La vokaloj (fonemoj) de moderna (israela) Hebreo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL Hebrea lingvo moderna Fonto de perinterretaj lerniloj pri la lingvo Ŝablono:EL retejo de la akademio pri la hebrea lingvo Ŝablono:EL reta studejo pri la hebrea