Parzival (artisto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35: Linio 35:


== Familia kunteksto ==
== Familia kunteksto ==
Parzival estas la nevo de la svisa poltikisto Oliver Reverdin (1913-2000), membro de la Ŝtata Konsilio de Svislando de 1969-1972, la unkia sviso, kiu iam presidis al Eŭropan Konsilion de 1969-1972, kaj en 1968 kunfondito de la [[Roma Klubo]].<ref>Andy E. Künzli, "La Universalaj lingvoj en Svislando", p. 620</ref><ref>Jean de Senarclens [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D6547.php Reverdin, Olivier en Historia Leksikono de Svislando (reta eldono konsultita 2016-02-07)]</ref>
Parzival estas la nevo de la svisa poltikisto [[Oliver Reverdin]] (1913-2000), membro de la Ŝtata Konsilio de Svislando de 1969-1972, la unkia sviso, kiu iam presidis al Eŭropan Konsilion de 1969-1972, kaj en 1968 kunfondito de la [[Roma Klubo]].<ref>Andy E. Künzli, "La Universalaj lingvoj en Svislando", p. 620</ref><ref>Jean de Senarclens [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D6547.php Reverdin, Olivier en Historia Leksikono de Svislando (reta eldono konsultita 2016-02-07)]</ref>


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 14:41, 7 feb. 2016

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Parzival

Parzival dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (TTK) en La Chaux-de-Fonds
Persona informo
Aliaj nomoj Parzival
Naskiĝo 1942
en Ŝablono:Flagicon Bazelo, Svislando
Lingvoj Esperantofrancagermana
Loĝloko Sonceboz-Sombeval
Nacieco sviso
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo esperantisto • mediprotektulo • pacifisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Horloĝgazeto Bonan Tagon
Aliaj aktivaĵoj Artisto, klimatosoldato, mondcivitano
vdr

Parzival[1], kun origina nomo Serge Reverdin (naskiĝis 1942 en Bazelo, vivas nun en Sonceboz-Sombeval apud Bielo) estas svisa artisto, mondcivitano, klimatosoldato kaj esperantisto. Sian pseudonimon li post vizio elektis laŭ la romanfiguro Parzival de la mezepoka verkisto Wolfram von Eschenbach, kaj ek de la adopto de la nomo Parzival, li rifuzas sian originan civilan nomon. Parzival estas vaste konata en Svislando pro siaj ekstremismaj vivkonceptoj kaj sia fanatika lukto por mondpaco kaj mondlingvo. En la 1980-aj jaroj li post disputo kun la loka elektrocentralo, kiu ne povis al li garantii ne liveri al li Elektron el atomcentraloj, li komplete reziginis en sia loĝejo pri elektro kaj kreiis en Bielo biciklan taksientreprenon. Li dum sia vivo pro siaj ekstremismaj vivkonceptoj ankaŭ plurfoje estis metita al psikiatriaj hospitaloj kaj karcero, kiam ekzemple li proteste kontraŭ la media polucio damaĝigis en sia urbo parkitajn aŭtomobilojn. En Sonceboz-Sombeval li gvidas sian tiel nomitan Ambasadejon de la Suno, sidejo de lia memnomita mondregistaro.

Vivo

Parzival naskiĝis en burĝa familio en Bazelo kaj tie vizitis la matematikan-natursciencan gimnazion kaj poste komencis studi fizikon kaj matematikon en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko. Forlasinte la altlernejon li fondis taski-kooperativon en Bazelo. Suferante pro la malamo kaj militado en la mondo li fariĝis pacaktivulo. Li postulis, ke li rajtu fari sian armeservon kiel blukaskulo por Unuiĝintaj Nacioj, sed ĉar en tiun epoko Svislando ne membris ĉe UN, tio al li estis rifuzita de la svisaj aŭtoritatoj. Kiam li dum ripetkurso de la svisa armeo blukolorigis sian kaskon, tio kondukis al konflikto kun la aŭtoritatoj kaj li estis metita la psikiatria malsanulejo.

Alveno al Esperanto

En psikiatria kliniko li konatiĝis kun Esperanto kaj kun la Bahaa Kredo. En la 1970-aj jaroj post sonĝo li komencis sin nomi Reĝo Parzival laŭ la figuro de la samnoma romano de Wolfram von Eschenbach. Ek de tiam li entreprenis sennombrajn aktivecojn. En 1975 li bicikladis kune kun Garry Davis kun memfarita mondcivitana pasporto tra 12 landoj ĝis Abiĝano en Afriko.

Rilatoj kun la oficiala Esperanto-movado

Per siaj aktivecoj rilate al Esperanto Parzival regule alvenis al konflikto kun la oficiala Esperanto-movado, ĉar evidente ĵurnalistoj donis multe da atento al la foje tre malkutimaj aktivecoj de Parzival kaj precipe en la regiono de lia loĝurbo Bielo la percepto de Esperanto estis la percepto de Parzival. Tial la respondeculoj de la oficiala Esperanto-movado ofte kun zorgo observis la aktivecojn de Parizival kaj plurfoje devis interveni ĉe la aŭtoritatoj por klarigi, ke Parzival ne reprezentas la oficialan Esperanto-movadon. En tiu konflikto alian vojon serĉis la prezidanto de Esperanto-Societo Zuriko, Dietrich Michael Weidmann, kiu ĉiam konsideris Parzival kiel artiston kaj instigis lin sin mem kompreni kiel ekologian artiston.

Diversaj mem donitaj titoloj

Parzival dum sia aktiveco donis al si la plej diversajn titolojn. Certe plej vaste konata li estas kiel Reĝo Parzival, sed ankaŭ Kapitano Bonan Tagon, Verdŝufaraono kaj diversaj aliaj titoloj ornamis lian foje konfuzan, foje abstraktan, sed tamen ĉiam tre konsekvencan verkon. Kiel verda (ni ne diru ruĝa) fadeno la idealismo de monda paco, de mondo, kiu rezignas pri atomenergio kaj fosiliaj energifontoj. Lia agado estas ĝis tiu grado konsekvenca, ke li eĉ preferas detrui propran projekton al kompromiso. En la 1980-aj jaroj li kreis rikiŝan biciklotaksion kaj uzis por sia entrepreno porteblan telefonon. Sed post kiam iu atentigis lin pri la danĝero de la radioj de porteblaj telefonoj, li tuj rezignis pri la portebla telefono kaj tiel fakte ekonomie malebligis la efikan funkciadon de sia taksio.[2]

Rekono kiel artisto

Kiam Parzival sekvante la konsilojn de sia amiko Dietrich Weidmann komencis pli kaj pli prezenti sian aktivecon kiel arton, li akiris pli kaj pli da respekto kaj liaj verkoj komencis kapti la atenton de la arte interesitaj medioj. Multnombraj gazetoj kaj ĵurnaloj regule raportis pri lia ampleksa verko. Parzival ekzemple kreis sian propran Esperanto-valuton en formo de monbiletoj, kies kontraŭvaloro estas unu Esperanto-leciono ĉe li. Li regule faris kursojn por monfaradoj. En diversaj artverkoj li alvokis diversajn malamikajn politikistojn al Esperanto-kursoj sub lia mondregistaroj. Alvokoj, kiuj kutime restis sen reagoj, sed la verkoj de Parzival kaptas pli kaj pli la atenton de artokolektantoj kaj estas regule ekspoziciataj en artmuzeoj.[3] De la 10-a de novembro 2015 ĝis la 28-a de februaro 2016 ekzemple diversaj verkoj de Parzival videblas en la artgalerio Lagerhaus en Sankt-Galo.[4]

Familia kunteksto

Parzival estas la nevo de la svisa poltikisto Oliver Reverdin (1913-2000), membro de la Ŝtata Konsilio de Svislando de 1969-1972, la unkia sviso, kiu iam presidis al Eŭropan Konsilion de 1969-1972, kaj en 1968 kunfondito de la Roma Klubo.[5][6]

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Andy E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando, paĝoj 618-620
  2. [http://www.srf.ch/play/tv/quer/video/parzival-ein-bieler-stadtoriginal?id=33d4e272-a399-4cac-9ed5-8de44a0061e8 Arkivo de la Svisa Televido: "Parzival - ein Bieler Stadtoriginal" (Parzivalo - Biela urboriginalulo) (Retejo konsultita 2016-01-25)
  3. Artikolo pri Parzival en Neuland Magazin (rete konsultita la 24-an de januaro 2016)
  4. Retejo pri la ekzspozicio de Parzival en Lagerhaus en Sankt-Galo (konsultita la 24-an de januaro 2016)
  5. Andy E. Künzli, "La Universalaj lingvoj en Svislando", p. 620
  6. Jean de Senarclens Reverdin, Olivier en Historia Leksikono de Svislando (reta eldono konsultita 2016-02-07)