Mortotuko de Torino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
sufiĉas {{commonscat}}
Linio 56: Linio 56:
== Referencoj ==
== Referencoj ==
{{referencoj}}
{{referencoj}}
== Aliaj projektoj ==
{{projekto|commons=Category:Shroud of Turin}}


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat}}
* Oficiliaj retpaĝoj pri la "Mortotuko de Torino" en la lingvoj [http://www.sindone.org/ itala], [http://www.sindone.org/fr/welcome.htm franca], [http://www.sindone.org/en/welcome.htm angla] kaj [http://www.sindone.org/es/welcome.htm hispana].
* Oficiliaj retpaĝoj pri la "Mortotuko de Torino" en la lingvoj [http://www.sindone.org/ itala], [http://www.sindone.org/fr/welcome.htm franca], [http://www.sindone.org/en/welcome.htm angla] kaj [http://www.sindone.org/es/welcome.htm hispana].
* [http://www.murialdo.it/didaskaleion/did/sindone/tuc1.htm Itallingva traduko de la libro de Cherpillod]
* [http://www.murialdo.it/didaskaleion/did/sindone/tuc1.htm Itallingva traduko de la libro de Cherpillod]

Kiel registrite je 12:25, 11 mar. 2016

La negativa bildo de vango sur la tuko
Dekrucigo kun la "Mortotuko de Torino" de Il Fiammenghino

La Mortotuko de Torino estas mondfama tuko de linaĵo kiu nune konserviĝas en la katedralo de Torino, Italio, kaj kiun oni en religiaj medioj tradicie konsideris la tuko, per kiu oni kovris la kadavron de Jesuo la Kristo. Oni povas vidi sur la 4 m longa tuko profilon de vango kaj korpo de barba, ĉ. 175 cm alta viro.

La aŭtenteco de la peco estas kontestata. Laŭ kelkaj, ĝi vere estis la mortotuko, en kiu oni volvis la korpon de Jesuo. Laŭ aliaj asertoj, ĝi apartenas al la 23-a grandmajstro de templanoj, Jakob von Molay, aliaj vidas en ĝi falsaĵon mezepokan.

Historio

La dokumentita historio de la tuko komenciĝas en la 14-a jarcento.

Kelkaj defendantoj de la aŭtenteco de la tuko kiel envovanto de Jesuo elpensis diversajn konjektojn pri ties pli frua historio; resume: ili opinias, ke la Mandiliono aŭ bildo aĥiropojeta (="ne farita de homa mano") konservita en Edeso estis la sama objekto, ke ĝi estis de la 10-a jarcento en Bizanco (pri tiu evento bildo de Kodekso Skylitzis montras la imperiestron de Bizanco kisantan vizaĝon de Kristo aperanta sur longa faldita tuko), kaj ke ĝi estis ŝtelita dum la prirabado de Konstantinopolo en jaro 1204, kaj poste estis en posedo de Ŝampanja (Champagne) nobela familio, kies lasta heredantino Margareto de Charny donacis ĝin en 1453 al Anno de Luzinjano (Anne de Lusignan 1419-1462), kiu estis la edzino de la duko Ludoviko la 1-a de Savojo (1413-1465).

Tie komenciĝas ĝia oficiala historio. La Savoja dinastio unue konservis ĝin en sia malnova ĉefurbo Ŝamberio (Chambery, nun en Francio), kie ĝi apenaŭ brulis dum fajrego en 1532 kaj estis iomete difektita kaj riparita. Ekde 1578 la Domo de Savojo konservis la mortotukon en sia nova ĉefurbo Torino, kie ĝi estas nun videbla en la belega kapelo konstruita de Guarino Guarini apud la katedralo kaj la reĝa palaco. Tiun Mortotukon donacis la reĝo de Italio Umberto la 2-a al la Papo en 1983.

Bildo sur la Manuskripto Pray el 1192 montras entombigon de Kristo, kie oni bildigas lian mortotukon kun formo de kvar punktoj, kiuj ekzakte korespondas al kvar truoj ĉeestantaj sur la mortotuko, kvankam oni supozas ke tiuj truoj konjekteble estiĝis dum ĝia restado en Konstantinopolo de kandelogutoj akcidente falintaj. Cetere en tiu bildo Jesuo estas prezentita nuda, kio neniam fariĝis antaŭe, kaj la manoj en la sama pozicio kiel sur la mortotuko.

Tamen skeptikuloj notas, ke neniel estas pruvite, ke la materialo estas la sama. La historio ĉiam montras al la 14-a jarcento. La tiama episkopo de Troyes, Pierre D'Arcis, atentigis la papon kontraŭ la fraŭdo, jam en 1389, kaj klarigis, ke lia antaŭulo, Henri de Poitiers (Henriko de Pŭatje), estis sukcesinta trovi la pentriston de la bildo. Tamen la papo, Klemento la 8-a, kiu estis parenco de la tiama proprietulo de la relikvo, silentigis sian episkopon, kaj permesis la pluan adoradon. La skeptikuloj asertas, ke la tuko estas falsaĵo, pentrita kiel maniero famigi novan preĝejon en la franca kamparo, ĉar estis tre tipa proceduro en tiuj mezepokaj jaroj la uzado de relikvoj de sanktuloj por altiri piulojn al novaj religiejoj.

Por alveni al interkonsento, en 1988 la Eklezio decidis organizi sciencan esploradon, per la uzo de datada tekniko per radiokarbona datado. Profesoro Tite de la British Museum (Brita Muzeo) aranĝis esploron de la tuko per radioizotopaj mezuroj. Ĝi konkludis, ke la tuko estis farita en la 13-a14-a jarcento, kaj tiel li ekskludis la teorion pri la antikva origino[1]. De tiam la katolika Eklezio konsideras, ke la relikvo estas "ikono", inda je adorado, sed eble ne historia pruvo.

Rilate tion kompletas la sciaron ankaŭ la kritiko pri la cirkonstancoj kiuj antaŭis kaj akompanis kaj sekvis la datadon radiokarbonan. Tiun kritikon detale priskribas la citita esperantlingva verko “La Mortotuko de Torino – la neebla objekto” de A. Cherpillod en kiu la aŭtoro obĵetas pri la proceduroj ekscitante dubojn pri la seriozeco kaj nepartieco de sektoroj esplorantaj kaj pri la taŭgeco de la specimenaj tukeroj prenitaj de lokoj tro malpurigitaj la eventoj historiaj kaj devotecaj.

Krome en esea esploro “Alla scoperta della Sindone” de la sindologa (esploristino pri la Mortotuko), Emanuela Marinelli dokumentas ke “en la priscienca literaturo notiĝas impresaj kazoj de datadoj nekoheraj” ĉar “okazis ke modernaj materialoj rezultis antikvaj je pluraj miloj da jaroj, sed ankaŭ ke specimenoj plurjarcente antikvaj kaj eĉ plurmile rezultis aktualaj aŭ eĉ estontaj”, Kaj ŝi ekzemplas per egipta mumio de la Menĉesta muzeo, kiu liveris datojn malsamajn de la ostoj ol tiuj de la bendoj: tiuj lastaj “riveliĝis” je la unua provo pli malantikvaj ol la ostoj je 600-1000 jaroj, je la dua denove pli junaj je 240-460 jaroj. Ne nur. Ĉe la laboratorio de Zurigo, lina tablotuko aktuala (apartenanta al la bopatrino de la direktoro de la analiza laboratorio) rezultis farita per materialo de la deksesa jarcento. Laŭ la laboratorio Oxforda, krome, surŝtonaj pentraĵoj rezultis malnovaj je 350 jaroj dum ili estis pentritaj nur 11 jarojn antaŭe.

Argumentoj por la aŭtenteco de la bildo

Malgraŭ la klaraj rezultoj de la datado per karbono-14, ekde la datado komencis en kelkaj sektoroj novaj polemikoj pri la cirkonstancoj kaj valoro de la proceduro (vidu detalojn en la libro de André Cherpillod[2]). Pro tiuj, multaj pridubis la tiamajn mezurojn kaj ne akceptis la rezulton.

Krom tiu mezurado, la favorantoj de la vereco de la mortotuko bazas sin sur aliaj esploroj faritaj laŭ pluraj sciencaj kaj historiaj fakoj. Inter ili unu estis trovado de polenoj de plantoj, kiuj kreskis nur tie, kie Jesuo vivis, sed tio ne estas konkludiga; fakte la kredindeco de tiu trovado estas tre malalta: neniu kontrolis la prenadon de la polenoj, kaj la esploristo Max Frei jam ĉefrolis en aliaj fraŭdoj. Aliaj faktoj konsiderataj de favorantoj: teksad-tekniko uzita nur antaŭ la 7-a jarcento, spuroj de sango aŭ malĉeesto de ia ajn spuro de farbo. Laŭ tiuj favorantoj la bildon produktas malhidratigo supraĵa de la fibroj, kaj laŭ ili moderna kemio fakte ne trovas spurojn de farbo en la bildo, eĉ se oni provis diversmaniere (spektroskopio en videbleroj kaj en ultraviola per refkekto kaj per fluoresko, per iksoradia spektroskopio kaj infraruĝa radiado, maspektroskopio kaj infraruĝa termografio, radiografio ktp...). Tamen la supozataj esploroj neniam estis faritaj en kontrolataj eksperimentoj kaj la rezultoj ne estis publikigitaj en sciencaj revuoj.

La favorantoj de la tezo pri la ĉesto de krista bildo nomas siajn esplorojn "Sindonologio" (laŭ la itala vorto Sindone). Je septembro 1989 en Parizo kaj je 1993 en Romo sindonologiaj kongresoj disvolviĝis pri la temo. En Romo je la 18-a de junio ĝi rezolucie konkludis, ke la mortotuko estis aŭtenta kaj ke la viro, kiu estis envolvita en ĝi, se oni uzas saman verŝajnpostulon kiel en prikrima serĉo, estis la tiel nomata Jesuo Kristo.

Tamen ĝis nun neniu scienca pruvado sukcesis esti ĝenerale akceptata pri ties aĝo, nek pri ties aŭtenteco.

Favore al la partio de la vereco, en 2004 profesoroj de la Padova Universitato eldonis ĉe londona Fizika Instituto (Institute of Physics) artikolon pri esploro al la tuko per la plej avangarda tekniko, per kiu ili rimarkis novan palan vangoprofilon sur la dorsflanka parto de la tuko.

Same en 2004 usona kemiisto Raymond Rogers analizis ĉeeston de vanilino, kiu estas malkompona laŭtempa rezulto de ignino en lino. Li konkludis:

unue, ke la peco analizita per karbono-14 ne estis unu inter la pecoj mezepoke uzataj por ripari la tukon,
due, ke en la mortotuko mem vanilino tute malaperis, kio signifas aĝon de eble 3000 jaroj.

Ĵus (2009) Barbara Frale komunukis en "I templari e la Sindone di Cristo" (= La Templanoj kaj la Mortotuko de Kristo), ke sur la Mortotuka tolaĵo legeblas, helpe de plej modernaj teknikaĵoj, kaŝitajn hebrean skribaĵon kiu, laŭ ŝi, pruvus la antikvecon de la Mortotuko de Torino. Kiu skribis tiujn hebrean frazeton? "Kiu ajn", obĵetas kritikistoj de la indukto de la itala historiistino. Certas, ĉiukaze, ke tiu skribaĵo almenaŭ ne kontraŭas al la antikveco de la objekto esplorita.
Asociita profesoro pri “mekanikaj kaj termikaj Mezuroj”, ĉe la Universitato de Padovo (Italio), Giogio Fanti, al tiu kiu estas konsiderata la mortotuko de Kristo dediĉis konsistan analizon, prezentitan en 2016. Danke al financado de la padova Ateneo, en kunlaborado kun aliaj italaj universitatoj kaj la Pristatistika Supera Lernejo de Londono, oni pruvis ke la datado per la karbono14 efektigita en 1988 rezultis statistke nefidinda. Oni tial difinis, taris kaj utiligis tri alternativajn pordatigajn metodojn kiuj havigis mezan daton por la Mortotuko de 33 a. K., kun necerteco de de pli/malpli 250. La rezultoj de la tri metodoj estis inter si akordigeblaj nur en la arko de la unua jarcento p.K. (Il Timone n. 141, paĝo 37).

Skeptikaj opinioj

Ĝenerale post la radiokarbona datado la sciencistoj ne multe okupiĝis pri la aŭtenteco de la tuko, kiun ili konsideras mezepoka falsaĵo, unu el la tiamaj kutimaj en la komerco de relikvoj.

Itala esperantisto Luigi Garlaschelli, profesoro de organika kemio en la Universitato de Pavio, publikigis itallingve diversajn studojn skeptikajn pri la vereco de la mortotuko. La 5-an de oktobro 2009 li anoncis ke li faris samgrandan modelon de la Tuko uzante nur mezepokajn metodojn, envolvante volontulon kaj aplikante acidajn pigmentojn, plus aliajn materialojn. La bildo tute aspektis kiel la originalo, krom la modifoj ŝulditaj al la paso de la jarcentoj.[3]

Skeptikuloj, tamen, pri la specifeco de la rezultaj modeloj ĉiam atendas vidi, kaj refari, la procedurojn por atingi la rezultojn anoncitajn. Tamen el tiuj rezultoj, almenaŭ nivele de la premisoj, ŝajnas fine akceptita la nepentriteco de la bildo de la mortotuko.

Bibliografio

  • Esperantlingva libro: André Cherpillod "La Mortotuko de Torino - la neebla objekto", Courgenard, 1996, kie detale estas ekzamenataj historio kaj scienco kaj la freŝaj polemikoj. Kvankam li estas agnostikulo (nekredanto), li konkludas, ke la mortotuko estas aŭtenta, pro fasko de sciencaj kaj historiaj faktoj.
  • Sven Danell, La viro en la Mortotuko, faktoj kaj pensoj pri la morto kaj releviĝo de Jesuo, 1978.
  • Emanuela e Maŭrizio Martinelli, Alla scoperta della Sindone, Edizioni Messaggero, Padova.2010
  • Barbara Frale, La sindone di Gesù Nazareno, Bologna, Il Mulino, 2009
  • Marco Bonatti en Avvenire de 20-a decembro 2011 informas pri eksperimento ĉe la itala Enea (Poresplora Nacia Centro) daŭrinta kvin jarojn: esploristoj provis per ĉiuj sciencaj eltrovaĵoj reprodukti la kolorojn de la Mortotuko de Torino. Rilate la mortotukajn kolorojn la rafinitaj teknikoj realigis diversajn aspektojn antaŭe nereprodukteblajn de la torina Mortotuko, sed “la mortotuka bildo prezentas kelkajn karakterizojn ankoraŭ rifuzantajn la reprodukton: nome, ekzemple, la striaĵoj kaj la nuancaĵoj de la bildo ŝulditaj al la malsama koncentrado de tekstilaj fibretoj kolorflavaj alterniĝantaj kun tiuj senkoloraj. Laŭ la fisikisto Paolo Di Lazaro de la Centro Enea de Frascati (Romo) proparolanto de la esplora teamo, eĉ se progresoj hipotezeblaj en la estonteco, "restus tamen neeskplikeble kiel mezepoka falsisto povintus tion realigi".

[1] [2].

Referencoj

  1. (1989-02) “Radiocarbon dating of the Shroud of Turin”, Nature 337 (6208), p. 611–615. 
  2. André Cherpillod: "La neebla objekto"
  3. Phillip Pullella, "Italian scientist reproduces Shroud of Turin", Reuters, 5-a de oktobro, 2009

Eksteraj ligiloj