Beletra Almanako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 38: Linio 38:
La almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel kajeran revuon, sed povas mendi aŭ aĉeti kiel libron. ''Beletra Almanako'' aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.
La almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel kajeran revuon, sed povas mendi aŭ aĉeti kiel libron. ''Beletra Almanako'' aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.


Ĉiel ajn, la eldonejo jam proponas ankaŭ la eblon aboni anticipe ekde plurajn numerojn.
Ĉiel ajn, la eldonejo jam proponas ankaŭ la eblon aboni anticipe ekde plurajn numerojn. Ankaŭ en Google Play troviĝas BA<ref>[https://play.google.com/store/search?q=beletra%20almanako Beletra Almanako en Google Play]</ref>.


== Ekesto de la periodaĵo ==
== Ekesto de la periodaĵo ==

Kiel registrite je 05:44, 16 mar. 2016

Beletra Almanako
La emblemo de la Beletra Almanako
La emblemo de la Beletra Almanako
revuo
Speco Literatura revuo
Formato ĉ. 150 paĝoj
Periodeco trifoje jare

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
Fondinto(j) Ulrich Becker vd
ISSN 1937-3325

Adreso 203 W 107th st., # 6C
New York, NY 10025, USA
Retejo BeletraAlmanako.com
vdr

Beletra Almanako (mallongigo BA) estas literatura libroforma revuo, lanĉita en aŭtuno 2007. Post tri numeroj en 2007-09, 2008-03 kaj 2008-09, ĝi aperas trifoje jare ekde 2009, en februaro, junio kaj oktobro. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj. Redaktas ĝin ĉefredaktisto Jorge Camacho, Probal Daŝgupto, István Ertl kaj Tim Westover ekde BA18. La eldonanto estas Ulrich Becker, de la eldonejo Mondial en Novjorko.

Enhavo

BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj, debato ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperas en Beletra Almanako.

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere.

Filozofio de la revuo

La almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel kajeran revuon, sed povas mendi aŭ aĉeti kiel libron. Beletra Almanako aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.

Ĉiel ajn, la eldonejo jam proponas ankaŭ la eblon aboni anticipe ekde plurajn numerojn. Ankaŭ en Google Play troviĝas BA[1].

Ekesto de la periodaĵo

Laŭ la sinprezento de la revuo, verkita de Camacho en ĝia unua numero, la kultura panoramo de Esperantujo en 2007 prezentis signojn de stagno:

La revuo Fonto ĉesis aperi. Aliajn revuojn, kiel La Ondo de EsperantoLa Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta.

Necesis, laŭ la iniciatintoj de BA, nova internacia literatura revuo. Tamen, iliaopinie, la tempo tiam ne maturis por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan. Pro tio ili decidis publikigi la libroforman Beletran Almanakon.

Eksteraj ligiloj

  1. Beletra Almanako en Google Play