Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22: Linio 22:
'''Virina Esperanto-Klubo''' estis fondita de [[Julia Fernandes]] en [[Brazilo]] [[1912]].
'''Virina Esperanto-Klubo''' estis fondita de [[Julia Fernandes]] en [[Brazilo]] [[1912]].


== Referencoj ==
* [http://www.espero.com.cn/old/epch/05e/05e-01e/esperantujo1-6.htm historia listigo de fakaj Esperanto-asocioj laŭ la stato de 2009 en la retejo ''espero.com.cn'']
[[Kategorio:Esperanto-asocioj| ]]
[[Kategorio:Esperanto-asocioj| ]]
[[Kategorio:Ĝermolistoj]]
[[Kategorio:Ĝermolistoj]]

Kiel registrite je 14:35, 18 mar. 2016

Astronomia Esperanto-Klubo

La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio

estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.

Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro

Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao

Kotizo: jare 8,00 Eŭroj ĉe UEA-konto iaea-f.

Internacia Asocio de Instruistoj

La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis historia organo fondita de Esperanto-instruistoj en 1910.

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista

La Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.

Virina Esperanto-Klubo

Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.

Referencoj