Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Klavar-unuiĝo Nederlanda
+Esperantista Motorciklanta Ĉeno
Linio 29: Linio 29:
== Esperanto-Ligo Filatelista ==
== Esperanto-Ligo Filatelista ==
La '''Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj''' (ELF-AREK) estas historia faka Esperanto-asocio pri [[filatelio]].
La '''Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj''' (ELF-AREK) estas historia faka Esperanto-asocio pri [[filatelio]].

== Esperantista Motorciklanta Ĉeno ==
'''Esperantista Motorciklanta Ĉeno''' (EMĈ) estas faka Esperanto-asocio pri [[motorciklado]], iniciatita fare de la franca esperantisto ''André Rambeaux''. La grupiĝo celas arigi la esperantistajn motorciklantojn en la mondo. Ĝi estas aliĝinta al FEMA (Federacio de Eŭropaj Motorciklaj Asocioj) kaj ekde 1998 al UEA. EMĈ tradukas en Esperanton kaj disvastigas la raportojn de FEMA pri la Eŭropaj leĝoj koncerne la motorciklantojn. Ĉiujare pluraj grupanoj partoprenas, montrante la flagon de Esperanto, en pluraj motorciklaj manifestacioj, interalie en la tradicia promenado kun la eŭrodeputitoj en Strasburgo.

'''Eksteraj ligiloj:'''
* [http://esperanto-ondo.ru/79-lode.htm#79-19 artikolo de 2001 pri la Esperantista Motorciklanta Ĉeno en] ''[[La Ondo de Esperanto]]''


== Espermenso ==
== Espermenso ==

Kiel registrite je 19:39, 18 mar. 2016

Alianco Universala

La Alianco Universala estas Esperanto-unuiĝo pri tutmondiĝo (universalismo). Ĝi tradicie aparte proksimas al la esperantlingva naturamika movado.

Eksteraj ligiloj:

Amikaro de Esperanto en Radio

La Amikaro de Esperanto en Radio (AERA) estas historia faka grupiĝo pri subteno de esperantlingvaj radio-programoj.

Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj

La Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE) estas historia faka grupiĝo de profesiuloj de sociala laboro parolantaj Esperanton.

Asocio por Eŭropa Konscio

La Asocio por Eŭropa Konscio (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropa Klubo.

Astronomia Esperanto-Klubo

La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.

Esperanta Ŝak-Ligo Internacia

La Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) estas historia faka Esperanto-asocio pri ŝako.

Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo

La Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo estas historia faka Esperanto-asocio pri mondcivitanismo.

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo

La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas faka Esperanto-asocio pri la filozofia kaj religia konceptaro de Ŭonbulismo, devenanta el Koreio. Aktiva en ĝi inter alie estas la korea esperantisto kaj ĵurnalisto Ĉo Tae-Sok laboranta kaj vivanta en Litovio.

Esperanto-Ligo Filatelista

La Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) estas historia faka Esperanto-asocio pri filatelio.

Esperantista Motorciklanta Ĉeno

Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ) estas faka Esperanto-asocio pri motorciklado, iniciatita fare de la franca esperantisto André Rambeaux. La grupiĝo celas arigi la esperantistajn motorciklantojn en la mondo. Ĝi estas aliĝinta al FEMA (Federacio de Eŭropaj Motorciklaj Asocioj) kaj ekde 1998 al UEA. EMĈ tradukas en Esperanton kaj disvastigas la raportojn de FEMA pri la Eŭropaj leĝoj koncerne la motorciklantojn. Ĉiujare pluraj grupanoj partoprenas, montrante la flagon de Esperanto, en pluraj motorciklaj manifestacioj, interalie en la tradicia promenado kun la eŭrodeputitoj en Strasburgo.

Eksteraj ligiloj:

Espermenso

Espermenso estas esperantlingva laborgrupo de la internacia asocio Mensa, kiu grupigas homojn de aparte alta intelekta kvociento.

Eŭropa Klubo

La Eŭropa Klubo estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Asocio por Eŭropa Konscio (AEK).

Hejmoj de Internacia Kulturo

Hejmoj de Internacia Kulturo estas faka Esperanto-asocio pri subteno de esperantistaj vivkomunumoj. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj havas sian sidejon en suda Francio, en la loĝloko de la esperantisto Christian Lavarenne.

Eksteraj ligiloj:

Hilelista Esperanto-Rondo

La Hilelista Esperanto-Rondo estas historia faka Esperanto-asocio pri Hilelismo, doktrino evoluigita fare de Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la publikigo de sia libro Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando en 1901.

Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj

La Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) estas historia faka Esperanto-asocio pri bibliismo kaj orientalismo, fondita en 1967. Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO redaktita de Angelo Duranti, estis publikigita la prospekto de la projekto. Laŭ tio la ĉefredaktoro estas Donald Broadribb en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio kaj biblioscienco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo. La redakta komitato konsistis el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston - en 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Pluraj retradukitaj bibliopartoj estis publikigitaj en "Biblia Revuo". “Biblia Vortaro” eldonita en 1984 estas flanka rezulto de la laboro.

Vidu ankaŭ:

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio

estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.

Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro

Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao

Kotizo: jare 8,00 Eŭroj ĉe UEA-konto iaea-f.

Internacia Asocio de Instruistoj

La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis historia organo fondita de Esperanto-instruistoj en 1910.

Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto

La Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto) estas historia faka Esperanto-asocio pri pedagogio laŭ la konceptoj de Célestin Freinet.

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista

La Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.

Internacia Forstista Rondo Esperantlingva

La Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE) estas historia faka Esperanto-asocio pri forstado aŭ arbara mastrumado.

Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo

Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO) estas historia faka Esperanto-asocio subtene al la movado de kooperativismo.

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA) estas historia faka grupiĝo pri internacia apliko de Esperanto en poŝto kaj telekomunikado. Ĝis la Dua Mondmilito estis multfacetaj iniciatoj oficialigi la uzon de Esperanto en internacia komunikado de tiuj fakoj - pri tio donas resuman superrigardon la artikolo Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo. La grupiĝo de samprofesiaj esperantistoj tamen pluvivis ankaŭ post 1945 - ekzemple en 1966 okazis provo revivigi la agadon kadre de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto[1] Aparte en 1987, la jaro de la centjariĝo de Esperanto, en pluraj landoj aperis poŝtmarkoj pri Esperanto, kiuj honorigis la movadon de internacia lingvo.

Klavar-unuiĝo Nederlanda

Klavar-unuiĝo Nederlanda (KuN) estas organizaĵo kiu listiĝas kiel faka Esperanto-asocio pri muziko. La unuiĝo havas nederlandlingvan retejon, kaj diskonatigas alternativan muzikan notacion, kiu nomatas klavarskribo, sed laŭ la stato de 2016 krom la nomo de la notacio ne plu rilatas al Esperanto.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL artikolo pri la unuiĝo kaj la sistemo klavarskribo de majo 2005 en la magazino Monato (esperante) Ŝablono:EL oficiala retejo de la unuiĝo (nederlande) Ŝablono:EL oficiala retejo pri la sistemo klavarskribo (nederlande)

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto estas esperantlingva grupiĝo subtene al la kosmologio de Martinus.

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato estas faka Esperanto-asocio pri internacia luktado kontraŭ malsato, do kontraŭ tro malegala divido de la haveblaj nutraĵoj inter la homaj loĝantoj de la Tero.

Eksteraj ligiloj:

Por-Esperanta Mormonaro

Por-Esperanta Mormonaro (PEM) estas faka Esperanto-asocio pri mormonismo, la kredaro de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj respektive pri grupiĝo de mormonoj kiuj kune subtenas informadon pri Esperanto.

Vidu ankaŭ:

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL oficiala retejo (esperante) Ŝablono:EL fermita grupo de la asocio en la retejo facebook

Rondo Familia

Rondo Familia estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, inter alie Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL vikio de Rondo Familia por subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo

Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro

Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro estas historia faka Esperanto-asocio pri homaj ŝatantoj de hejmaj katoj.

SIKA-Esperanto

SIKA-Esperanto estas faka Esperanto-grupiĝo pri alternativa ekonomio aŭ pli konkrete pri ekonomio sen mono, bazigita nur je interŝanĝo de servoj, kiu en la 1990-aj jaroj estis, kaj eventuale daŭre estas, aparte forta en suda Francio.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL germanlingva raporto de neesperantistina aktivulino pri senmona ekonomio pri internacia kunveno de SIKA-Esperanto en suda Francio en julio 1998

Sindikata Agado

Sindikata Agado estas historia faka Esperanto-asocio pri aktivado en sindikatoj. Tradicie ĝi aparte proksime kunlaboras kun Sennacieca Asocio Tutmonda.

Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj

Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN) estas historia faka Esperanto-asocio pri kontraŭado de fumado aktiva kaj pasiva.

Tutmonda Ekumena Ligo

Tutmonda Ekumena Ligo (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri ekumenismo.

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) estas historia faka Esperanto-asocio pri ortodoksa kristanismo.

Universala Artista Ligo de Esperantistoj

La Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE) estas historia faka Esperanto-asocio pri arto. Ĝin fondis en 1978 la brazila pentristino Marija Pozder Almada, kiu en la periodoj 1989-1992 kaj 1992-1995 oficiale reprezentis ĝin en la komitato de UEA. Poste ne plu notiĝis UEA-komitatano de la artista ligo.

Universala Islama Esperanto-Asocio

La Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA) estas historia faka Esperanto-asocio pri islamo.

Virina Esperanto-Klubo

Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.

Referencoj

  1. intervjuo kun la germana esperantisto Heinz Schindler de 2006 en la retejo esperanto.cri.cn