IJK 1989: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
plena nomo anstataŭ mallongigo
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Internacia Junulara Kongreso|45-a IJK]]
[[Kategorio:Internacia Junulara Kongreso|45-a IJK]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Nederlando]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Nederlando]]
[[Kategorio:1989]]
[[Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj en 1989]]

Kiel registrite je 22:05, 23 mar. 2016

tipaj domoj de Kerkrade

La 45-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1989 en la urbo Kerkrade en la sudoriento de Nederlando. La kongreson partoprenis 525 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, estis impone por la gastoj el orienteŭropo sperti la limon inter Nederlando kaj Germanio, kiu dividas la urbojn Kerkrade okcidente kaj Herzogenrath oriente: En 1989, piedirantoj ĉie rajtis libere alterni inter Nederlando kaj Germanio, nur aŭtoj devis pasi la limon en difinitaj limpasejoj, pro simbola lima muro en alteco de malpli ol 20 centimetroj (intertempe multloke ankaŭ forpreniĝis la mureto). Multaj kongresanoj ludeme balanciiĝis sur tiu ŝtatolima mureto, kaj suspiris komparante ĝin kun tiam ekster oficialaj limtrairejoj ankoraŭ neniel-paseblaj armeecaj liminstalaĵoj inter la ŝtatoj de okcidenta kaj orienta Eŭropo, ekzemple inter la du germanaj ŝtatoj FRG kaj GDR.

En la kultura programo de la kongreso elstaris publika subĉiela koncerto de la slovaka rokmuzika grupo TEAM en Esperanto, kaj premiera prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams fare de la aktora grupo Kia Koincido, kiu poste ankaŭ sursceniĝis en la UK 1989 en Brajtono (Britio).

Vidu ankaŭ