Gene Ramey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q727217)
Graham87 (diskuto | kontribuoj)
e fix link
Linio 6: Linio 6:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/RR/fra78.html Biografio en la manlibro de Teksaso (anglalingva)]
*[http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/fra78 Biografio en la manlibro de Teksaso (anglalingva)]


{{Portalo Muziko}}
{{Portalo Muziko}}

Kiel registrite je 11:24, 30 mar. 2016

Gene Ramey (* 4-an de aprilo 1913 en Aŭstino, Teksaso; † 8-an de decembro 1984, samloke) estis usona ĵaz-basisto.

Ramey ludis komence trumpeton en la lerneja bando (Anderson High School) kaj poste suzafonon ĉe „George Corley´s Royal Aces“. Post kiam li en 1932 (kun la bando de Terrence Holder) translokiĝis al Kansasurbo kaj same kiel multaj vojaĝantaj muzikistoj lasis kapti sin de la vigla ĵazkulturo de la urbo, li lernis ludadon de kontrabaso ĉe Walter Page kaj ludis en parte propraj lokaj bandoj, antaŭ ol li ekde 1938 ĝis 1943 ludis pretertempe ĉe Jay McShann. Post malfondado de la bando li iris all Novjorko, kie li muzikis kun multaj ĵazfamuloj, inter ili iamaj kolegoj el Kansasurbo kiel Ben Webster, Lester Young, Hot Lips Page kaj Charlie Parker (ankaŭ iama bandano de Jay McShann), samkiel kun Miles Davis, Thelonious Monk, Coleman Hawkins, Luis Russell, Eddie Lockjaw Davis, Dizzy Gillespie. Ankaŭ en la 1950-aj jaroj li laboris plejparte liberprofesie, i.a. por Count Basie kaj Eartha Kitt. En 1953 li apartenis al la unuaj membroj de la bando Jazz-Messenger de Art Blakey kaj Horace Silver kaj ludis en 1954 kun Art Blakey. En 1955 li koncertis apud Lee Konitz kaj Lennie Tristano en Novjorko; la sonregistraĵoj publikiĝis per la albumo Lennie Tristano de Atlantic Records. En 1959 kaj 1961 li vojaĝis tra Eŭropo kun Buck Clayton.

En la 1960-aj jaoj li ludis ankaŭ kun tiel malsamaj muzikistoj kiel Teddy Wilson (1963), Muggsy Spanier (1962), Peanuts Hucko, Jimmy Rushing kaj en 1969 denove kun Jay McShann (kaj Eddie „Cleanhead“ Vinson) dum vojaĝo tra Eŭropo (samkiel denove en 1979). En 1976 li revenis al sia hejmurbo Aŭstino, kie li unue volis retiriĝi el la laboro, tamen baldaŭ denove laboris en la ĵazmonteto, inter alie kiel muzikinstruisto.

Eksteraj ligiloj