Respubliko Teksaso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
Graham87 (diskuto | kontribuoj)
e fix link
Linio 52: Linio 52:
{{EL}} http://texashistory.unt.edu <!-- en:Portal to Texas History en->eo:Portalo (to, al) Teksaso Historio en:Portal to Texas History en->eo:Portalo (to, al) Teksaso Historio -->
{{EL}} http://texashistory.unt.edu <!-- en:Portal to Texas History en->eo:Portalo (to, al) Teksaso Historio en:Portal to Texas History en->eo:Portalo (to, al) Teksaso Historio -->
{{EL}} http://www.tsl.state.tx.us/ref/abouttx/annexation/march1845.html <!-- en:Joint Resolution for Annexing Texas to the United States, Approved March 1, 1845 en->eo:Artiko Rezolucio (ĉar, kontraŭ, por, pro) (Aneksaĵante, Aneksante) Teksaso (to, al) la Usono, Aprobita 1-a de marto, 1845 -->
{{EL}} http://www.tsl.state.tx.us/ref/abouttx/annexation/march1845.html <!-- en:Joint Resolution for Annexing Texas to the United States, Approved March 1, 1845 en->eo:Artiko Rezolucio (ĉar, kontraŭ, por, pro) (Aneksaĵante, Aneksante) Teksaso (to, al) la Usono, Aprobita 1-a de marto, 1845 -->
{{EL}} http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/RR/mzr2.html <!-- en:''The Handbook of Texas Online:'' Republic of Texas en->eo:''La _Handbook_ (da, de) Teksaso _Online_:'' Respubliko Teksaso -->
{{EL}} http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/mzr02 <!-- en:''The Handbook of Texas Online:'' Republic of Texas en->eo:''La _Handbook_ (da, de) Teksaso _Online_:'' Respubliko Teksaso -->
{{EL}} http://texashistory.unt.edu/permalink/meta-pth-2389 <!-- en:''Texas: the Rise, Progress, and Prospects of the Republic of Texas, Vol. 1'' en->eo:''Teksaso: la _Rise_, (Progreso, Progresi), kaj _Prospects_ (da, de) la Respubliko de Teksaso, _Vol_. 1'' -->
{{EL}} http://texashistory.unt.edu/permalink/meta-pth-2389 <!-- en:''Texas: the Rise, Progress, and Prospects of the Republic of Texas, Vol. 1'' en->eo:''Teksaso: la _Rise_, (Progreso, Progresi), kaj _Prospects_ (da, de) la Respubliko de Teksaso, _Vol_. 1'' -->
<gallery>
<gallery>

Kiel registrite je 11:25, 30 mar. 2016

Situo de la Respubliko Teksaso (1836-1845) en Norda Ameriko

La Respubliko Teksaso estis regno inter 1836 kaj 1845, kiu krude respondas al la nuna Ŝtato Teksaso en Usono. La nordaj limoj kun Usono difiniĝis de la Traktato Adams-Onis inter Usono kaj Hispanio en 1819. La suda landlimo kun Meksiko estis disputata dum la daŭro de la Respubliko Teksaso. Teksaso pretendis, ke la limo estu rivero Rio Grande, dum Meksiko pretendis ke ĝi estu Rio Nueces. Tiu ĉi disputo poste ekigis la Uson-Meksikan Militon post la aneksado de Teksaso al Usono.

Blazono
Blazono

Antaŭ sendependo

Antaŭ Meksika sendependiĝo en 1821 Teksaso estis parto de hispania kolonio de Nov-Hispanio. Teksaso post tiam estis parto de Meksiko kiel parto de la ŝtato Coahuila y Tejas ĝis la Teksasa Revolucio. La unua deklaro de sendependeco subskribiĝis en Goliad je la 20-a de decembro 1835. La Teksasa Deklaro de Sendependeco leĝiĝis ĉe Washington-on-the-Brazos sur la 21-a de aprilo 1836 efike kreante la Respublikon de Teksaso.

Eksendependo

Post kvar tagoj, la du-semajna Batalo de la Alamo finiĝis, dum la armeo de meksika generalo Antonio López de Santa Anna mortigis preskaŭ ĉiujn el la 200 Teksasanoj kaj Usonanoj, en tiu ĉi malgranda misiejo. "Rememoru Alamon" fariĝis la batalkrio de la Teksasa Revolucio. La Batalo de San Jacinto estis je la 21-a de aprilo 1836, proksime al la nuna urbo Hjustono. La tuta armeo de Ĝeneralo SANTA ANNA kun 1 600 viroj estis aŭ kaptita aŭ mortigita de la Teksasa armeo de Sam Houston kun 800 Teksasanoj; nur naŭ Teksasanoj mortis. Tiu ĉi decida batalo rezultis en la sendependeco de Teksaso de Meksiko.

Sam Houston, devena de Virginio, estis Prezidento de la Respubliko Teksaso dum du apartaj oficperiodoj, 1836-1838 kaj 1841-1844. Li estis ankaŭ Ŝtatestro de Teksaso de 1859-1861.

La unua Kongreso de la Respubliko Teksaso kunvenis dum oktobro 1836 ĉe Columbia (nun West Columbia). Stephen F. Austin, konata kiel la Patro de Teksaso, servis dum du monatoj kiel Sekretario de Ŝtato (ministro pri eksteraj aferoj) de la nova Respubliko kaj tiam mortis je la 27-a de decembro 1836.

Dum 1836, kvin lokoj servis kiel dumtempaj ĉefurboj de Teksaso (Washington-on-the-Brazos, Harrisburg, Galveston, Velasco kaj Columbia), antaŭ ol Sam Houston movis la ĉefurbon al Hjustono en 1837. En 1839 Mirabeau B. LAMAR, dua Prezidento de la Respubliko Teksaso, translokis la ĉefurbon al nova urbo Waterloo, kiun li renomis Austin honore al Stephen F. Austin.

Interna politiko de la Respubliko baziĝis sur la konflikto inter du partietoj: La naciisma partieto, estrata de Mirabeau B. LAMAR, kiu favoris la sendependecon de Teksaso, publikan edukadon, elpelon de la indianoj, kaj pligrandigon de Teksaso al la Pacifika Oceano. Iliaj kontraŭuloj, estrataj de Sam Houston, favoris aneksadon al Usono kaj pacan kunvivon kun la indianoj.

La Prezidentoj de la Respubliko estis:

La Respubliko havis diplomatajn rilatojn kun Usono, Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Respubliko Jukatano.

Aneksado

Je la 28-a de februaro, 1845, la Usona Kongreso promulgis leĝon, kiu permesis al Usono aneksi la Respublikon Teksaso kaj je la 1-a de marto La Usona Prezidento John Tyler subskribis la leĝon. La leĝo fiksis la tagon de aneksado al la 29-a de decembro, 1845. Je la 13-a de oktobro de la sama jaro, plimulto da voĉdonantoj en la Respubliko aprobis la proponitan konstitucion, kiu poste estis akceptita de la Usona Kongreso, kiu faris Teksason Usona ŝtato je la sama tago, je kiu aneksado fariĝis efika (tiel preterpasantan la teritorian fazon). Unu el la ĉefaj motivoj favore al aneksado estis, ke la Teksasa registaro estis akirinta grandegan ŝuldon, kiun Usono konsentis alpreni. Dum 1850, reciproke de tiu ĉi alpreno de ŝuldo, granda parto de la teritorio pretendita de Teksaso, nun partoj de Kolorado, Kansaso, Oklahomo, Nov-Meksiko, kaj Vajomingo, estis cedita al la Usona federala registaro.

La aneksa traktato inkludis du unikajn postulojn:

  • La traktato rajtigas al la nova Ŝtato Teksaso dividi sin en ĝis kvin ŝtatojn kun la aprobo de ĝia ŝtata leĝistaro. Teksaso konservas tiun rajton hodiaŭ.
  • Teksaso ne devis aldoni siajn publikajn bienojn al la federala registaro. Dum Teksaso ja cedis ĉiujn teritoriojn ekster sia nuna areo al la usona federala registaro en 1850, ĝi ne cedis ajnan publikan bienon interne de siaj nunaj limoj. Tio ĉi signifas, ke la solaj bienoj posedataj de la usona federala registaro interne de Teksaso, estas ja aĉetita, de la federala registaro.

Eblas argumenti, ke la aneksado kontraŭis la kontrakton inter Teksaso kaj Meksiko, kiu en 1836 donis al Teksaso sendependecon je la kondiĉo, ke ĝi ne iĝu parto de Usono.

Notindaj personoj de la Respubliko Teksaso

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://texashistory.unt.edu Ŝablono:EL http://www.tsl.state.tx.us/ref/abouttx/annexation/march1845.html Ŝablono:EL http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/mzr02 Ŝablono:EL http://texashistory.unt.edu/permalink/meta-pth-2389