Bessie Smith: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
Racconish (diskuto | kontribuoj)
img
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Bessiesmith.jpg|eta|dekstra|250px|Bessie Smith]]
[[Dosiero:Bessiesmith.jpg|eta|dekstra|Bessie Smith]]
[[File:St Louis Blues (1929).webm|thumb|thumbtime=396|start=396|end=633|''[[St. Louis Blues]]'', 1929]]
'''Bessie SMITH''' ([[15-an de aprilo]] [[1898]], en Chattanooga, Tennessee, Usono – mortis la [[26-an de septembro]] [[1937]] en Clarksdale, Mississippi) estis usona kantistino, tre elstara kaj grav-rola bluskantistino.
'''Bessie Smith''' ([[15-an de aprilo]] [[1898]], en Chattanooga, Tennessee, Usono – mortis la [[26-an de septembro]] [[1937]] en Clarksdale, Mississippi) estis usona kantistino, tre elstara kaj grav-rola bluskantistino.

Ŝi naskiĝis kiel filino en malriĉa afroamerika familio. Ŝi komencis kanti jam junaĝe, en 1912 iĝis membro de la blusgrupo (vetura minstrel-ansemblo) de Ma Rainey. Ŝi kantis en la sudaj ŝtatoj kaj maturiĝis sia kantado en muzikaj trinkejoj kaj etaj teatroj de Atlanta, Savannah, Birmingham kaj Memphis. Ŝin malkovris fine la arta direktoro de la Columbia Records, la pianisto kaj muzikkomponisto Clarence Williams. La unua muzika disko de Bessie Smith estis pretigita ĉe li en februaro de 1923.

Kiel registrite je 09:15, 3 apr. 2016

Bessie Smith
St. Louis Blues, 1929

Bessie Smith (15-an de aprilo 1898, en Chattanooga, Tennessee, Usono – mortis la 26-an de septembro 1937 en Clarksdale, Mississippi) estis usona kantistino, tre elstara kaj grav-rola bluskantistino.

Ŝi naskiĝis kiel filino en malriĉa afroamerika familio. Ŝi komencis kanti jam junaĝe, en 1912 iĝis membro de la blusgrupo (vetura minstrel-ansemblo) de Ma Rainey. Ŝi kantis en la sudaj ŝtatoj kaj maturiĝis sia kantado en muzikaj trinkejoj kaj etaj teatroj de Atlanta, Savannah, Birmingham kaj Memphis. Ŝin malkovris fine la arta direktoro de la Columbia Records, la pianisto kaj muzikkomponisto Clarence Williams. La unua muzika disko de Bessie Smith estis pretigita ĉe li en februaro de 1923.

Ŝi prikantis la klasikajn temojn kiel riĉecon, subpremon de la nigruloj, unuflankan amon, stoikismon al la kruela kaj neŭtrala ekstera mondo. Ŝi havis belan, altan, sveltan staturon, rektan halton, belajn vangomienojn.

Smith akiris la nomon "Reĝino de la bluso" jam en la 1920-aj jaroj. Ŝi havis fortan, espriman, koloran altan voĉon, ŝi kantis disciplinite, en malrapida tempo. Ŝi estis kuraĝa, memfida kantistino, kiu ofte kantis sen mikrofono.

Ŝi pretigis 25 diskojn dum 10 jaroj, kun ekz. Louis Armstrong, Fletcher Henderson, Coleman Hawkins, Benny Goodman kaj Jack Teagarden.

Ŝi stilo baldaŭ eksmodiĝis kaj la diskovendoj kaj ŝia populareco malpliiĝis. Ŝi fuĝis al alkoholaĵoj kaj fine mortis en aŭtomobila akcidento pro la fortaj vundiĝoj (kvankam oni disvastigis, ke oni ne akceptis ŝin en iu hospitalo).