Skidmore, Owings & Merrill: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[dosiero:Lever House by David Shankbone.jpg|eta|<center>la turdomo ''Lever House'' en la Parka Avenuo de [[Novjorko]], konstruite en 1951 kaj 1952]]
[[dosiero:Lever House by David Shankbone.jpg|eta|<center>la turdomo ''Lever House'' en la Parka Avenuo de [[Novjorko]], konstruite en 1951 kaj 1952]]
'''Skidmore, Owings & Merrill''' (la [[kaj-signo]] en la [[angla]] reprezentas la vorteton ''and'') estas unu el la plej grandaj arkitektaj firmaoj de la mondo. Sian ĉefan oficejon la entrepreno havas en [[Ĉikago]], kaj filioj estas en [[Los-Anĝeleso]], [[Novjorko]], [[San-Francisko]], [[Vaŝingtono]], [[Londono]], [[Honkongo]], [[Ŝanghajo]] kaj [[Bruselo]].
'''Skidmore, Owings & Merrill''' (la [[kaj-signo]] en la [[angla]] reprezentas la vorteton ''and'') estas unu el la plej grandaj [[arkitekto|arkitektaj]] firmaoj de la mondo. Sian ĉefan oficejon la entrepreno havas en [[Ĉikago]], kaj filioj estas en [[Los-Anĝeleso]], [[Novjorko]], [[San-Francisko]], [[Vaŝingtono]], [[Londono]], [[Honkongo]], [[Ŝanghajo]] kaj [[Bruselo]].


== Signifo ==
== Signifo ==

Kiel registrite je 16:23, 4 apr. 2016

la turdomo Lever House en la Parka Avenuo de Novjorko, konstruite en 1951 kaj 1952

Skidmore, Owings & Merrill (la kaj-signo en la angla reprezentas la vorteton and) estas unu el la plej grandaj arkitektaj firmaoj de la mondo. Sian ĉefan oficejon la entrepreno havas en Ĉikago, kaj filioj estas en Los-Anĝeleso, Novjorko, San-Francisko, Vaŝingtono, Londono, Honkongo, Ŝanghajo kaj Bruselo.

Signifo

La arkitekta entrepreno inter alie en Novjorko post la Dua Mondmilito konstruis turdomojn de la tipe postmilita moderna stilo, kiuj influiĝis per la kreaĵoj de Mies van der Rohe. Domoj kiel la turdomo Lever House en la Parka Avenuo estis konstruaĵoj plenaj je vitro kaj ŝtalo, kiuj instigis tutmonde aplikatan stilon de funkcia oficeja arkitekturo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La entrepreno povis plani plurajn el la siatempe plej altaj konstruaĵoj de la mondo. Ekzemplo estas la turdomo Sears, intertempe nomata Willis en Ĉikago, dumtempe la plej alta monda konstruaĵo, la turdomo John Hancock Center, dumtempe la dua plej alta monda konstruaĵo, same en Ĉikago, kaj la Burĝ Ĥalifa, la nuntempe plej alta monda konstruaĵo, en Dubajo (la arkitekto Adrian Smith dum la konstruo sendependiĝis de la entrepreno Skidmore, Owings & Merrill). Aliaj aparte konataj konstruaĵoj, al kiuj kontribuis la entrepreno, estas la tria turo de la La Ĉina Monda Komerca Centro en Pekino, finita en 2009, kaj la Unumonda Komerca Centro (One World Trade Center) en Novjorko, finita en 2014.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL oficiala retejo www.som.com (angle)