Arjoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:


[[Kategorio:Hinduismo]]
[[Kategorio:Hinduismo]]
[[Kategorio:Rasismo]]

Kiel registrite je 22:19, 4 apr. 2016

La vorto arjo havas sian devenon en la sanskrita आर्य (árja) kaj signifas nobla. (Ĝis hodiaŭ ĝi estas ekzemple enhavita en la nomo de Irano, devene Árjan, aŭ alivorte la lando de arjoj). Laŭ tradicia interpretado la nocio árja ne rilatas al la etno, sed al kultiveco kaj pastreco de personoj en veda socia sistemo varnaŝramo.[1] Ankaŭ konata citaĵo कृण्वन्तो विश्वमार्यम् (kṛṇvanto viśvam āryam -"Ili farigu ĉiujn (aŭ la tutan universon) arjojn")[2] konfirmas, ke la nocio arjo rilatis al nenia konkreta raso aŭ etno.

Fiuzo nacisocialisma

En la ideologio de la nazioj la termino arjoj estis uzata por ano de pli supera raso (ekz. germanoj kontraŭe al judoj). Entreprenoj, domoj kaj aliaj posedaĵoj kiuj transiris el juda mano en la direkton respektive posedon de germanoj estis arjigitaj. Ekzistis ankaŭ dokumentoj nomitaj Ariernachweis per kiuj atestitis ke la prapatroj estus de "arja deveno".

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Bhágavata Purána 6.16.43
  2. Rig Véda 9.63.5