Reta Vortaro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
TAA (diskuto | kontribuoj) →Eksteraj ligiloj: ligilo al iOS-versio |
|||
Linio 74: | Linio 74: | ||
{{EL}} [http://reta-vortaro.de/ Reta Vortaro]'' (plusendilo) |
{{EL}} [http://reta-vortaro.de/ Reta Vortaro]'' (plusendilo) |
||
{{EL}} [http://purl.org/NET/voko/revo/eta/ Fasado por ekranetoj] ''(eksperimenta)'' |
{{EL}} [http://purl.org/NET/voko/revo/eta/ Fasado por ekranetoj] ''(eksperimenta)'' |
||
{{EL}} [https://play.google.com/store/apps/details?id=uk.co.busydoingnothing.prevo |
{{EL}} [https://play.google.com/store/apps/details?id=uk.co.busydoingnothing.prevo Android-versio] ''(funkcias sen retkonekto)'' |
||
{{EL}} [https://itunes.apple.com/us/app/id1093321928 iOS-versio] ''(funkcias sen retkonekto)'' |
|||
{{EL}} [http://antono.info/epo/2010/05/revo-debian-ubuntu Reta Vortaro pakita por Ubuntu kaj Debian] |
{{EL}} [http://antono.info/epo/2010/05/revo-debian-ubuntu Reta Vortaro pakita por Ubuntu kaj Debian] |
||
Kiel registrite je 09:16, 10 apr. 2016
Tiu artikolo temas pri vortaro nomata „Reta Vortaro“. Por vidi liston de esperantaj retaj vortaroj legu ĉi-tie.
Reta Vortaro | |
---|---|
retejo • retvortaro • vortaro de Esperanto • plurlingva vortaro • libera programaro | |
Priskribo | nekomerca reta vortaro de Esperanto, teknike iniciatita de Wolfram Diestel |
Retadreso | reta-vortaro.de/revo |
Lingvo(j) | Esperanto |
Registriĝo | nur por redakti |
Fondiĝo | fine de 1997 |
Stato | aktiva |
Reta Vortaro (ReVo) estas ĝenerala esperanta vortaro en Interreto.
Ĝi havas kaj esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj kaj nacilingvajn tradukojn, krome aldonajn informojn kiel ekzemplajn frazojn, bildojn. Krom la lingvaj indeksoj ĝi havas ankaŭ fakajn indeksojn kaj tezaŭron.
Historio
La projekto estas iniciatita fine de 1997, teknike fare de Wolfram Diestel. Origina celo estis krei la rimedojn por elektronika versio de PIV, sed pro mankanta intereso de multaj el la redaktantaro de PIV, la projekto ŝanĝis la celon al kreado de aparta interrete uzebla vortaro. Unu el ĝiaj gravaj fontoj estas Plena Vortaro de Esperanto. La retpoŝta redaktado ekfunkcias fine de 1999.
Funkciado
La redaktado okazas per perreta formularo aŭ per retpoŝta sendo. Oni devas registriĝi ĉe la administrantoj por redaktado. La artikoloj estas formulitaj en propra XML. La diskutado inter redaktantoj kaj interesatoj okazas en dissendolisto. La enhavo kaj la iloj estas akireblaj laŭ GPLpermeso.
PIV kaj Revo havas komunan historian bazon en la materialo de Plena Vortaro de Esperanto. Tamen la evoluigo okazis laŭ malsamaj vojoj. Dum PIV provas doni senmankan ĝeneralan vortaron per enpreno de terminaroj kaj proponoj, Revo prefere registras la uzatan lingvon. Ĝi postulas, ke redaktantoj donu almenaŭ du fontojn por nova vorto, el kiu almenaŭ unu ne estu vortaro. Alivorte, dum PIV certagrade celas preskribon de la lingvouzado, Revo pli orientiĝas al ĝia priskribo.
Evoluo
Je 2004-02-17, ReVo entenis la sekvajn:
- Kapvortoj: artikoloj: 8473 , derivaĵoj: 17825, sencoj: 23457, bildoj: 224
- Tradukoj: rusaj: 25878, germanaj: 23891, francaj: 19643, nederlandaj: 15500, hungaraj: 14713, belarusaj: 12643, anglaj: 11138...
- Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 765, zoologio: 736, ekonomiko, financo, komerco: 584, medicino, farmacio: 441, komputiko: 387...
Je 2006-02-17:
- Kapvortoj: artikoloj: 9147, derivaĵoj: 20366, sencoj: 25993
- Tradukoj: rusaj: 30875, hungaraj: 30489, francaj: 28681...
- Fakvortoj: matematiko: 1235, botaniko: 834, zoologio: 802...
Je 2007-02-17:
- Kapvortoj: artikoloj: 9533, derivaĵoj: 21189, sencoj: 27124
- Tradukoj: rusaj: 31228, hungaraj: 30931, francaj: 29867...
- Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 856, zoologio: 822...
Je 2010-01-27:
- Kapvortoj: artikoloj: 10242, derivaĵoj: 22979, sencoj: 29124
- Tradukoj: francaj: 31932, hungaraj: 31916, rusaj: 31765...
- Fakvortoj: matematiko: 1238, botaniko: 918, zoologio: 886...
Je 2013-02-20:
- Kapvortoj: artikoloj: 10800, derivaĵoj: 24495, sencoj: 30746
- Tradukoj: francaj: 34199, rusaj: 32136, hungaraj: 32113...
- Fakvortoj: matematiko: 1240, zoologio: 1057, botaniko: 947...
Je 2014-03-07:
- Kapvortoj: artikoloj: 11103, derivaĵoj: 25384, sencoj: 31698
- Tradukoj: francaj: 35998, rusaj: 32307, hungaraj: 32159...
- Fakvortoj: matematiko: 1259, zoologio: 1074, botaniko: 983...
Je 2015-02-11:
- Kapvortoj: artikoloj: 11369, derivaĵoj: 26275, sencoj: 32640
- Tradukoj: francaj: 38249, rusaj: 32468, hungaraj: 32168...
- Fakvortoj: matematiko: 1261, zoologio: 1078, botaniko: 997...
Vidu ankaŭ
- Kiel ligi al ReVo el Vikipedio
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL Reta Vortaro (konstanta adreso) Ŝablono:EL Reta Vortaro (plusendilo) Ŝablono:EL Fasado por ekranetoj (eksperimenta) Ŝablono:EL Android-versio (funkcias sen retkonekto) Ŝablono:EL iOS-versio (funkcias sen retkonekto) Ŝablono:EL Reta Vortaro pakita por Ubuntu kaj Debian