Oŭrenso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Korekto de malglataĵoj, stil-plibonigo |
|||
Linio 138: | Linio 138: | ||
| notoj = |
| notoj = |
||
}} |
}} |
||
'''Oŭrenso''', [[galega lingvo|galege]] kaj oficiale Ourense [owˈɾens̪e], estas urbo en la aŭtonoma komunumo [[Galegio]], [[Hispanio]], kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas |
'''Oŭrenso''', [[galega lingvo|galege]] kaj oficiale Ourense [owˈɾens̪e], estas urbo en la aŭtonoma komunumo [[Galegio]], [[Hispanio]], kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas pri la tria pli loĝata urbo en Galegio, post [[Vigo]] kaj [[Korunjo|Koruno]]. Laŭ la Galega Statistik-Instituto, en [[2014]] ĝi havis 106.905 loĝantojn (107.597 en [[2012]]). |
||
Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero [[Minjo]]. La urbo estis |
Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero [[Minjo]]. La urbo estis fondita en la [[Romio|romia]] epoko. Ĝia kromnomo estas ''A cidade das Burgas'' (''La urbo de As Burgas'') pro ties famaj varmofontoj, kie akvo ŝprucas je 60-68 °C. |
||
[[Dosiero:Catedral de Ourense - Cabeceira.jpg|eta|maldekstra|200px|Katedralo de Oŭrenso]] |
[[Dosiero:Catedral de Ourense - Cabeceira.jpg|eta|maldekstra|200px|Katedralo de Oŭrenso]] |
||
El inter ĝiaj monumentoj elstaras la [[Katedralo de Oŭrenso]] kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la Romia Ponto (aŭ Ĉefponto), la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata. |
El inter ĝiaj monumentoj elstaras la [[Katedralo de Oŭrenso]] kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la Romia Ponto (aŭ Ĉefponto), la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata. |
||
Ĝi estas grava varmofontejo kie, krom la menciitajn Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz. |
Ĝi estas grava varmofontejo kie, krom la menciitajn As Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz. |
||
==Etimologio== |
==Etimologio== |
||
Linio 152: | Linio 152: | ||
Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto. |
Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto. |
||
Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa [[Braga]], en [[Portugalio]]) kun Asturica Augusta (hodiaŭa [[Astorgo]], en [[Kastilio kaj Leono]], Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la [[Sueboj|suevoj]], kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon |
Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa [[Braga]], en [[Portugalio]]) kun Asturica Augusta (hodiaŭa [[Astorgo]], en [[Kastilio kaj Leono]], Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la [[Sueboj|suevoj]], kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon dediĉitan al [[Marteno de Tours|Sankta Marteno]] de Tours. |
||
[[Dosiero:Fonte na praza do Ferro Ourense.jpg|eta|maldekstra|200px|Fontano en la Ferplaco]] |
[[Dosiero:Fonte na praza do Ferro Ourense.jpg|eta|maldekstra|200px|Fontano en la Ferplaco]] |
||
Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc. |
Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc. |
||
La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a |
La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a jc. Ĝuste tiam la urba loĝantaro kreskis dank' al la konstruado de gravaj vojoj kaj al la fervojo de Monforte de Lemos al Vigo, tiel ke la urbo transbordis la limojn de la malnova kvartalo. Nuntempe Oŭrenso estas grava vojnodo. |
||
==Geografio== |
==Geografio== |
||
Linio 163: | Linio 163: | ||
=== Klimato === |
=== Klimato === |
||
La klimato de Oŭrenso estas |
La klimato de Oŭrenso estas iom aparta. Ĝi havas [[Oceana klimato|oceanan klimaton]] kun forta influo de [[kontinenta klimato]]. La urba situo, valfunda, igas someron tre varma, kun temperaturoj kutime super 35 °C. La vintraj temperaturoj estas malaltaj, kvankam nur malofte sub 0 °C. La plej alta temperaturo iam registrita estis 42,6 °C en [[julio]] [[1990]] kaj la plej malalta estis -8,6 °C, la tagon de [[Kristnasko]] [[2001]]. |
||
{|class="wikitable collapsible" align="center" style="font-size:90%;width:80%;border:0px;text-align:center;line-height:120%" |
{|class="wikitable collapsible" align="center" style="font-size:90%;width:80%;border:0px;text-align:center;line-height:120%" |
||
Linio 363: | Linio 363: | ||
[[Dosiero:Orense - Iglesia Santisima Trinidad 03.JPG|eta|dekstra|150px|Preĝejo de la Triunuo]] |
[[Dosiero:Orense - Iglesia Santisima Trinidad 03.JPG|eta|dekstra|150px|Preĝejo de la Triunuo]] |
||
* [[Katedralo de Oŭrenso]] |
* [[Katedralo de Oŭrenso]] |
||
* Varmofonto As Burgas. Temas pri tri fontoj verŝantaj tricent litrojn |
* Varmofonto As Burgas. Temas pri tri fontoj verŝantaj ĉiuminute tricent litrojn da kuracakvo utila por pluraj haŭtmalsanoj. Apud ili situas kopioj de la kvar romiaj altarŝtonoj trovitaj en Oŭrenso; la unua estas tiu dediĉita de Calpurnia Abana Aeboso al la nimfoj de ĉi tiuj varmofontoj. |
||
* Preĝejo de la Triunuo. Gotika, kastel-aspekta, konstruita inter la 12a kaj 16a jc. |
* Preĝejo de la Triunuo. Gotika, kastel-aspekta, konstruita inter la 12a kaj 16a jc. |
||
* Ĉefponto, ankaŭ konata kiel Romia Ponto aŭ Malnova Ponto. Nacia monumento kaj unu el la simboloj de la urbo. Ĝi konservas sep el la dek unu originalaj arkoj. En la 19a jc. ĝi perdis la turon ankoraŭ |
* Ĉefponto, ankaŭ konata kiel Romia Ponto aŭ Malnova Ponto. Nacia monumento kaj unu el la simboloj de la urbo. Ĝi konservas sep el la dek unu originalaj arkoj. En la 19a jc. ĝi perdis la turon, kiu ankoraŭ videblas en la urba blazono. |
||
* Palaco de Velle. Etnobela palaco el la 16a jc. |
* Palaco de Velle. Etnobela palaco el la 16a jc. |
||
* Ĉefplaco. |
* Ĉefplaco. |
||
* Arkeologia Muzeo de Oŭrenso. Ĝi enhavas kolektojn el prahistorio (ekzemple, el Bronzepoko enestas la Alta Ŝtono kaj la glavo el Mouruás, kaj el la galega kulturo de ''castros'' elstaras la |
* Arkeologia Muzeo de Oŭrenso. Ĝi enhavas kolektojn el prahistorio (ekzemple, el Bronzepoko enestas la Alta Ŝtono kaj la glavo el Mouruás, kaj el la galega kulturo de ''castros'' elstaras la torsoj de militistoj kaj la kapo de militisto el Rubiás), el la romaniga epoko kaj el la antaŭromanika periodo. |
||
<gallery> |
<gallery> |
Kiel registrite je 17:55, 10 apr. 2016
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Galegio > Oŭrenso
Oŭrenso | |||
galege: Ourense | |||
urbo | |||
La Ĉefponto
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ourense | |||
Deveno de nomo: latine Auriense | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Galegio | ||
Provinco | Provinco Oŭrenso | ||
Regiono | Regiono de Oŭrenso | ||
Historia regiono | Gallaecia | ||
Memorindaĵoj | Arkeologia Muzeo de Oŭrenso | ||
katedralo | Katedralo de Oŭrenso | ||
Riveroj | Minjo, Barbaña | ||
Situo | Oŭrenso | ||
- koordinatoj | 42° 19′ 48″ N 07° 52′ 12″ U / 42.33000 °N, 7.87000 °U (mapo) | ||
Loĝantaro | 106 905 (2014) | ||
Parko | Alameda | ||
Fondo | 1-a jarcento p.K. | ||
Urbestro | Xesús Vázquez Abad | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 15.7XX | ||
Situo kadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ourense | |||
Retpaĝo: www.turismodeourense.com | |||
Oŭrenso, galege kaj oficiale Ourense [owˈɾens̪e], estas urbo en la aŭtonoma komunumo Galegio, Hispanio, kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas pri la tria pli loĝata urbo en Galegio, post Vigo kaj Koruno. Laŭ la Galega Statistik-Instituto, en 2014 ĝi havis 106.905 loĝantojn (107.597 en 2012).
Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero Minjo. La urbo estis fondita en la romia epoko. Ĝia kromnomo estas A cidade das Burgas (La urbo de As Burgas) pro ties famaj varmofontoj, kie akvo ŝprucas je 60-68 °C.
El inter ĝiaj monumentoj elstaras la Katedralo de Oŭrenso kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la Romia Ponto (aŭ Ĉefponto), la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata.
Ĝi estas grava varmofontejo kie, krom la menciitajn As Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz.
Etimologio
La nomo Ourense venas el la latina Auriense[1], aludinta la abundon je oro, kiun oni ĉerpis el la rivero Minjo. De 1983, laŭ la Leĝo 3/1983, alineo 10.1 pri Lingva Normaligo, la sola oficiala nomo de la urbo (kaj de ĉiuj aliaj lokoj de Galegio) estas tiu en la galega[2].
Historio
Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto.
Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa Braga, en Portugalio) kun Asturica Augusta (hodiaŭa Astorgo, en Kastilio kaj Leono, Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la suevoj, kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon dediĉitan al Sankta Marteno de Tours.
Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc.
La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a jc. Ĝuste tiam la urba loĝantaro kreskis dank' al la konstruado de gravaj vojoj kaj al la fervojo de Monforte de Lemos al Vigo, tiel ke la urbo transbordis la limojn de la malnova kvartalo. Nuntempe Oŭrenso estas grava vojnodo.
Geografio
La urbo situas je 135 m super la marnivelo.
Klimato
La klimato de Oŭrenso estas iom aparta. Ĝi havas oceanan klimaton kun forta influo de kontinenta klimato. La urba situo, valfunda, igas someron tre varma, kun temperaturoj kutime super 35 °C. La vintraj temperaturoj estas malaltaj, kvankam nur malofte sub 0 °C. La plej alta temperaturo iam registrita estis 42,6 °C en julio 1990 kaj la plej malalta estis -8,6 °C, la tagon de Kristnasko 2001.
Averaĝaj klimataj parametroj de Oŭrenso (1931-1960) | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Monate | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec | Jare |
Averaĝa temperaturo (°C) | 6,9 | 7,7 | 10,8 | 12,6 | 16,0 | 19,4 | 22,1 | 21,4 | 19,2 | 14,7 | 10,0 | 7,7 | |
Precipitaĵoj
(mm) |
90 | 78 | 99 | 56 | 62 | 42 | 17 | 20 | 43 | 89 | 95 | 128 | |
Fonto: AEMET |
Averaĝaj klimataj parametroj de Oŭrenso (1972-2000) | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Monate | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec | Jare |
Absoluta maksimuma temperaturo (°C) | 22,0 | 25,0 | 30,6 | 32,9 | 37,4 | 40,9 | 42,6 | 42,2 | 41,1 | 33,0 | 25,0 | 22,4 | |
Averaĝa maksimuma temperaturo (°C) | 12,1 | 14,7 | 18,1 | 19,0 | 22,3 | 26,7 | 29,7 | 29,9 | 26,6 | 20,9 | 15,5 | 12,7 | |
Averaĝa temperaturo (°C) | 7,5 | 9,2 | 11,4 | 12,7 | 15,7 | 19,4 | 22,1 | 22,0 | 19,4 | 15,1 | 10,8 | 8,5 | |
Averaĝa minimuma temperaturo (°C) | 2,9 | 3,7 | 4,6 | 6,3 | 9,2 | 12,2 | 14,6 | 14,2 | 12,3 | 9,3 | 6,1 | 4,4 | |
Absoluta minimuma temperaturo (°C) | -7,0 | -8,0 | -6,8 | -3,2 | -0,4 | 2,4 | 6,4 | 1,5 | 3,0 | -3,0 | -6,8 | -8,6 | |
Precipitaĵoj
(mm) |
90 | 81 | 54 | 70 | 67 | 39 | 19 | 23 | 57 | 97 | 93 | 124 | |
Sunhoroj | 87 | 105 | 167 | 180 | 199 | 239 | 272 | 270 | 201 | 138 | 90 | 70 | |
Averaĝa relativa humideco
(%) |
75 | 69 | 62 | 62 | 62 | 60 | 59 | 59 | 63 | 70 | 75 | 77 | |
Fonto: AEMET |
Vidindaĵoj
- Katedralo de Oŭrenso
- Varmofonto As Burgas. Temas pri tri fontoj verŝantaj ĉiuminute tricent litrojn da kuracakvo utila por pluraj haŭtmalsanoj. Apud ili situas kopioj de la kvar romiaj altarŝtonoj trovitaj en Oŭrenso; la unua estas tiu dediĉita de Calpurnia Abana Aeboso al la nimfoj de ĉi tiuj varmofontoj.
- Preĝejo de la Triunuo. Gotika, kastel-aspekta, konstruita inter la 12a kaj 16a jc.
- Ĉefponto, ankaŭ konata kiel Romia Ponto aŭ Malnova Ponto. Nacia monumento kaj unu el la simboloj de la urbo. Ĝi konservas sep el la dek unu originalaj arkoj. En la 19a jc. ĝi perdis la turon, kiu ankoraŭ videblas en la urba blazono.
- Palaco de Velle. Etnobela palaco el la 16a jc.
- Ĉefplaco.
- Arkeologia Muzeo de Oŭrenso. Ĝi enhavas kolektojn el prahistorio (ekzemple, el Bronzepoko enestas la Alta Ŝtono kaj la glavo el Mouruás, kaj el la galega kulturo de castros elstaras la torsoj de militistoj kaj la kapo de militisto el Rubiás), el la romaniga epoko kaj el la antaŭromanika periodo.
-
Romiaj flugiloj (1a-2a jc.)
-
La Alta Ŝtono (Bronzepoko, 2a-1a jc. a.n.e)
-
Militista kapo, el la kulturo de castros
-
Triskelo el Castromao
Provinco
Oŭrenso estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun loĝantaro de 350.000 homoj. Ĉefaj urboj: Verín, Ribadavia, Allariz, A Rúa, O Carballiño kaj Xinzo de Limia.
Referencoj
- ↑ Ferreiro, Manuel(1997). Gramática histórica galega. II. Lexicoloxía. Santiago de Compostela: Laiovento. ISBN 84-89896-07-0.
- ↑ Leĝo pri lingva Normaligo (galege) http://www.udc.es/snl/documentospdf/Lei_normalizacion.pdf