Ĝermolisto de rusaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:
== Ĉ ==
== Ĉ ==
=== [[Bronislav Ĉupin]] ===
=== [[Bronislav Ĉupin]] ===
'''Bronislav Ĉupin''' estas rusia esperantisto vivanta en [[Iĵevsk]],<ref>[http://www.reu.ru/dokumentoj/protokolo21 protokolo de la 21-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio en majo 2005]</ref> [[Udmurtio]]. Li aktivas en la faka grupiĝo [[Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj]] (TAKE), sed ankaŭ publikigis literaturaĵojn kaj lernolibrojn, inter alie gazetaran kurson de Esperanto en la [[udmurta lingvo]]. En la 7-a kultura festivalo [[Esperanto - Lingvo Arta]], okazinta en [[Kazano]] en [[1995]], li honoriĝis per speciala premio en la kategorio deklamado.
'''Bronislav ĈUPIN''' estas rusia esperantisto vivanta en [[Iĵevsk]],<ref>[http://www.reu.ru/dokumentoj/protokolo21 protokolo de la 21-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio en majo 2005]</ref> [[Udmurtio]]. Li aktivas en la faka grupiĝo [[Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj]] (TAKE), sed ankaŭ publikigis literaturaĵojn kaj lernolibrojn, inter alie gazetaran kurson de Esperanto en la [[udmurta lingvo]]. En la 7-a kultura festivalo [[Esperanto - Lingvo Arta]], okazinta en [[Kazano]] en [[1995]], li honoriĝis per speciala premio en la kategorio deklamado.


==== Eksteraj ligiloj ====
==== Eksteraj ligiloj ====
Linio 30: Linio 30:
== D ==
== D ==
-->
-->

== E ==
== E ==
=== [[Joseph Eydelnanth]] ===
=== [[Joseph Eydelnanth]] ===

Kiel registrite je 10:29, 12 apr. 2016

Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A

Aĥill Averbuĥ

Aĥill Averbuĥ (cirile Ахилл Авербух) estis sovetia esperantisto. Kun Nikolai Lozgaĉev li tradukis versojn de Vladimir Visockij por poemaro La birdo Gamajun eldonita en 1989 en Sverdlovsk: Sezonoj.

  • Listo de la unuopaj kantoj de la poemaro La birdo Gamajun kun ligiloj al ĉiuj tekstoj videblas ĉi tie (en traduko de Aĥill Averbuĥ ekzemple la kanto Li el batal' ne revenis).

B

Sergej Nikolajeviĉ Bojev

Sergej Nikolajeviĉ BOJEV (mortis la 12-an de junio 1987 en Alma-Ata, Kazaĥio) estis eminenta zoologo-parazitologo. Li lernis Esperanton junaĝe kaj daŭre aktivis pri ĝia faka aplikado.

Ĉ

Bronislav Ĉupin

Bronislav ĈUPIN estas rusia esperantisto vivanta en Iĵevsk,[1] Udmurtio. Li aktivas en la faka grupiĝo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE), sed ankaŭ publikigis literaturaĵojn kaj lernolibrojn, inter alie gazetaran kurson de Esperanto en la udmurta lingvo. En la 7-a kultura festivalo Esperanto - Lingvo Arta, okazinta en Kazano en 1995, li honoriĝis per speciala premio en la kategorio deklamado.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL artikolo "Iom pri Udmurtio" de Bronislav Ĉupin, en La Ondo de Esperanto n-ro 7 (129) de 2005 Ŝablono:EL fabelo "kuraĝa ŝafo", el la rusa tradukita de Bronislav Ĉupin, en El Popola Ĉinio septembro 2013 Ŝablono:EL mencio pri la rusa eldono de Esperanto simple, de Lilia Fabretto, en traduko de Bronislav Ĉupin, kaj udmurtlingva lernolibro pri Esperanto, kiu baziĝas sur la samlingva gazetara kurso pri Esperanto de li

E

Joseph Eydelnanth

Joseph EYDELNANTH estis doktoriĝinta pedagogo naskiĝinta kiel membro de germana familio en la Rusia Imperio. Li fariĝis esperantisto dum sia restado en Svislando kaj Francio (1904-1912). En Lausanne li fondis Universalan Studentan Union kaj laboristan grupon de „Libera Penso“. En 1909 li korespondis kun Lev Tolstoj kaj ricevis de li manuskripton „Raporto pri paco“, kiun li presigis en Esperanto-traduko en Internacia Socia Revuo. Krome, inter alie en kvar numeroj de la revuo Bohema Esperantisto en 1909 kaj 1910 aperis lia artikola serio Antisemitismo kaj progreso. Post la Unua Mondmilito li laboris kiel respondeculo pri lerneja higieno en la urbo Grozno.

F

Aleksandr Filippov

Aleksandr Gavriloviĉ FILIPPOV (cirile Александр Гаврилович Филиппов) estis rusa dentkuracisto kaj esperantisto en Saratov, kie li estis unua pioniro de Esperanto, aparte aktiva en la periodo de 1888 ĝis 1891. En tiu periodo li verkis multajn artikolojn favore al Esperanto.

G

Mikaelo Gabrielo

Mikaelo GABRIELO, antaŭe Kiperman, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguevo. Naskiĝis en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kievo, 1910-14, konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Aŭstrujo. EdE-G

J. Guminski

J. GUMINSKI estis doktoriĝinta pionira rusa esperantisto. Li loĝis en vilaĝo Rovnoje (Ровное, borde de la rivero Volgo, 100 kilometrojn sude de Saratovo), sed ofte vizitis Saratovon, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de Aleksandr Filipov. ". . . li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn." (L. L. Zamenhof en La Esperantisto, 1892, n-ro 12.)

Romano Grinŝpan

Romano Grinŝpan estis sovetia esperantisto. Li estas aŭtoro de

  • "Sen kompliko sen koliko Esperanta gramatiko". Romano Grinŝpan. Lerniloj, vortaroj / internacia. Panevėžio spaustuvė. Panevėžys. 2001. 40 paĝoj. Klarigo: Spritaj versaĵoj por transdoni gramatikajn sciojn.
  • 20 humuraj versaĵoj (libro)
  • tradukis kantojn por Timur kaj lia taĉmento
  • "Ok fabeloj" de Kornej Ĉukovskij, eldonis "Verda Stelo", Jablonovka, Polio, 1970: Blatego (Тараканище), Ajdoloro (Айболит), Konfuzo (Путаница), Lavughistruo (Мойдодыр), Muŝo-Zumobuŝo (Муха-Цокотуха), Telefono (Телефон), Fedorina chagreno (Федорино горе), Barmalano (Бармалей)

Ĵ

Nikolaj Ĵeltov

Nikolaj Matvejeviĉ ĴELTOV (naskiĝis la 8-an de novembro 1895, mortis pro tifo la 9-an de majo 1920 en Moskvo) en 1917 estis sekretario de la Organiza Komitato de Tutruslanda Esperanto-Federacio (OKTEF) kaj en 1918-1919 prezidanto de Moskva Esperanto-Societo. En 1919 li kune kun V. Polakov multe laboris en la Esperanto-biblioteko de Davidov super la Bibliografio de la Esperanta literaturo. Al Esperaanto li tradukis el la verkaro de Lev Tolstoj, Leonid Andrejev, Anton Ĉeĥov kaj aliaj.

K

Sergej Krajnov

Sergej KRAJNOV (1904 - mortis komence de 1991 en Moskvo, Rusio) estis nialnova delegito kaj dumviva mernbro de UEA, kiu fojfoje prelegis en IKU pri sia fako, agronomio.

Miĥail Gavriloviĉ Korotkov

Miĥail Gavriloviĉ KOROTKOV, naskiĝinta en 1948, estis rusa esperantisto, kiu kabeis meze de la 1990-aj jaroj.

O

Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ

Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ, ruso. Naskiĝis en 1859, mortis en 1911 en Petrogrado. Pioniro de Esperanto. En 1899-1902 estis prez. de Esperanto-Societo „Espero“ en Petrogrado. Propagandis multe per la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan bibliotekon.

P

A. Peĉjonkin

Sovetia esperantisto. En 1983 kunaŭtoris libron Du eseoj. (H.Gorecka, A.Korĵenkov, A.Peĉjonkin. Uralaj renkontiĝoj; Pri perspektivoj de la movado en Uralo: Raporto de UEK. — Tjumeno: UEK, 11 pĝ. — (Serio Movadaj kajeroj; Vol. 1)).

S. Pilipenko

S. Pilipenko estis sovetia kaj ukraina esperantisto, direktoro de instituto "Ŝevĉenko"; redaktoro de libroserio Kolekto de klasikaj kaj nuntempaj verkoj eldonita de la esperanto-fako de la eldonejo Plugilano; aŭtoro de antaŭparolo al La morto de Asuar.

S

Varvara N. Seriŝeva

Varvara N. SERIŜEVA estis rusa esperantistino kaj instruistino. Ŝi estis fratino de Inocento Seriŝev. Ŝi verkis la rimarkindan porinfanan Esperanto-lernilon „Verda steleto“ (Milano: Silva, 1926, 78 paĝoj).

Vladimir Soroka

Vladimir Soroka estas ukrainia esperantisto. Li esperantiĝis en 1980. En 1990 li publikigis la albumon "Destin'". Li estas ĉefa komponisto por Inspiro, Esperanto-ensemblo el Poltavo, Ukrainio. Li verkis i.a. la kantojn "Ni renkontiĝos", "Nokto ploras" kaj "Karteta dometo", kiuj konsideriĝis kvazaŭ himnoj de la Sovetia Esperantista Junulara Movado.

Nikolaj Sveŝnikov

Nikolaj Sveŝnikov estis rusa esperantisto kaj direktoro de gimnazio en Vjatka (tiutempa nomo de la urbo Kirov). Laŭ atesto de Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ, li estis la unua rusa esperantisto, kiu skribis leteron en la internacia lingvo al Zamenhof.

Ŝ

Anatolij Aleksandroviĉ Ŝejpak

Anatolij Aleksandroviĉ ŜEJPAK, habilitita doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, Merita laborulo de superlernejo – membro de la Komisiono. Ŝejpak estas aŭtoro de scienc-teknikaj libroj en esperanto: Hidromekanoko kaj varminterŝanĝo. A.Ŝejpak 1999 kaj Elektitaj lekcioj pri historio de scienso kai tekniko.

T

Boris Tjutrin

Boris TJUTRIN (1947-1996), kreinto kaj unua prezidinto de la klubo en Niĵnij Tagil (Rusio), mortis la 10-an de januaro 1996.

V

D. D. Valkov

D. D. VALKOV (naskiĝdato nekonata, mortis la 4-an de junio 1910) estis frua rusa esperantisto. Valkov estis prezidanto de la Esperanta Societo Espero en Sankt-Peterburgo. Li inter alie verkis ŝlosilon por rusoj.

Z

Nikolaj Nikolajeviĉ Zverev

Nikolaj Nikolajeviĉ ZVEREV (naskiĝis en 1913, mortis la 6-an de novembro 2003 en Tiĥvin), ekskolonelo, estis esperantisto ekde la 1930-aj jaroj kaj honora civitano de la urbo Tiĥvin (laŭ La Ondo de Esperanto).

  1. protokolo de la 21-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio en majo 2005