Sonĝo de Ĝuang Dzi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9: Linio 9:

Jam antaŭ du mil jaroj Ĝuang Dzi

Jam antaŭ du mil jaroj Ĝuang Dzi

la majstro, montris papilion. -Sonĝe

la majstro, montris papilion. - Sonĝe

li diris - mi ´stis tiu papilio,

li diris - mi ´stis tiu papilio,

kaj nun min embaraso ĝenas ronĝe.

kaj nun min embaraso ĝenas ronĝe.

Kiel registrite je 20:16, 19 apr. 2016

Unu el la plej konataj paraboloj de Ĝuang Dzi estas la tiel nomata Papilia Sonĝo.

En ĝi Ĝuang Dzi sonĝas, ke li estas papilio, kiu beate flirtadas. Kiam li vekiĝas, li ne scias, ĉu li estas Ĝuang Dzi, kiu sonĝis esti papilio aŭ papilio, kiu sonĝas, ke ĝi estas Ĝuang Dzi.

La parabolo montras la skeptikan rigardmanieron de tiu filozofo kaj instigas multajn demandojn de la penso- kaj lingvofilozofio, ankaŭ de la teorio de la ekkono. Ekzemplo estas fama demando de Rene Descartes: kiel oni povas scii, ĉu oni ekzistas. La hungara poeto Lőrinc Szabó sprite kaj humure prilumis la Papilian Sonĝon per jena poemo:

Sonĝo de Ĝuang Dzi

Jam antaŭ du mil jaroj Ĝuang Dzi
la majstro, montris papilion. - Sonĝe
li diris - mi ´stis tiu papilio,
kaj nun min embaraso ĝenas ronĝe.

Jes papilio mi ´stis, papilio,
kiu dancadis gaje sub la sun´,
sen konjektet´, ke ĝi ´stas Ĝuang Dzi,
kaj mi vekiĝis, kaj ne scias nun,

ne scias nun - revante li daŭrigis -
kio la vero, kiu estas mi:
ĉu Ĝuang Dzi la papilion sonĝis,
aŭ min nun sonĝas tiu papili´?

Mi ridis ege: - Ej, ĝuang Dzi, ne ŝercu,
kiu vi estus? Vi ´stas Ĝuang Dzi.
Ridetis li: - La papili´ sonĝata
ja kredis, ke la vera estas ĝi.

Ridetis li, mi ŝultrotiris. Poste
min frosttremigis tamen ia tim´:
de tiam mi meditis du mil jarojn
kaj pli kaj pli jam dubas la anim´,

mi kredas jam, ke ne ekzistas vero,
ĉio ´stas nur imago kaj poem´,
kaj Ĝuang Dzi la papilion sonĝas,
ĝi lin kaj nin ĉiujn tri mi mem.

(tradukis Kalman Kalocsay)

Komento: La poemo aludas al la taoisma ĉina filozofo Ĝuangzio.

Eksteraj ligiloj