Middelburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
e E-igo kun fonto
Linio 24: Linio 24:
[[Dosiero:20040103 Middelburg Lange Jan en Nieuwe Kerk.jpg|eta|Lange Jan kaj la ''Nieuwe Kerk'']]
[[Dosiero:20040103 Middelburg Lange Jan en Nieuwe Kerk.jpg|eta|Lange Jan kaj la ''Nieuwe Kerk'']]


'''Middelburg''' ('''Mezburgo''') estas la [[ĉefurbo]] de la provinco [[Zelando]] kaj komunumo en la regiono [[Walcheren]]. La komunumo nombris en januaro 2005 46 582 loĝantojn kaj havas surfacon de 49 km². Krom la urbo Middelburg la komunumo ampleksas la kernojn [[Nieuw en Sint Joosland]], [[Arnemuiden]], [[Kleverskerke]] kaj [[St. Laurens]]. Middelburg situas je la vojo A58 ĉe la fervojlinio [[Vlissingen]]-[[Roosendaal]]. La urbo estas tratranĉita de la kanalo tra Walcheren.
'''Middelburg''', en esperanto '''Mezburgo''' aŭ '''Midelburgo'''<ref>''Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj'' ([[Rikardo Ŝulco]] kaj [[Hermano Bermano]], Paderborno 1989), p.89</ref>, estas la [[ĉefurbo]] de la provinco [[Zelando]] kaj komunumo en la regiono [[Walcheren]]. La komunumo nombris en januaro 2005 46 582 loĝantojn kaj havas surfacon de 49 km². Krom la urbo Middelburg la komunumo ampleksas la kernojn [[Nieuw en Sint Joosland]], [[Arnemuiden]], [[Kleverskerke]] kaj [[St. Laurens]]. Middelburg situas je la vojo A58 ĉe la fervojlinio [[Vlissingen]]-[[Roosendaal]]. La urbo estas tratranĉita de la kanalo tra Walcheren.


En la nordo de la urbocentro troviĝas la kun [[Madurodam]] komparebla Miniatuur Walcheren, kie oni montras 350 imitkonstruaĵojn el la ĉirkaŭaĵo en mezurproporcio de unu al dudek.
En la nordo de la urbocentro troviĝas la kun [[Madurodam]] komparebla Miniatuur Walcheren, kie oni montras 350 imitkonstruaĵojn el la ĉirkaŭaĵo en mezurproporcio de unu al dudek.

Kiel registrite je 21:38, 20 apr. 2016

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando

situo de Middelburg
Urbodomo de Middelburg
Lange Jan kaj la Nieuwe Kerk

Middelburg, en esperanto MezburgoMidelburgo[1], estas la ĉefurbo de la provinco Zelando kaj komunumo en la regiono Walcheren. La komunumo nombris en januaro 2005 46 582 loĝantojn kaj havas surfacon de 49 km². Krom la urbo Middelburg la komunumo ampleksas la kernojn Nieuw en Sint Joosland, Arnemuiden, Kleverskerke kaj St. Laurens. Middelburg situas je la vojo A58 ĉe la fervojlinio Vlissingen-Roosendaal. La urbo estas tratranĉita de la kanalo tra Walcheren.

En la nordo de la urbocentro troviĝas la kun Madurodam komparebla Miniatuur Walcheren, kie oni montras 350 imitkonstruaĵojn el la ĉirkaŭaĵo en mezurproporcio de unu al dudek.

Historio kaj arkitekturo

Middelburg jam ekestis meze de la 9-a jarcento. Dum arkeologiaj elfosadoj oni retrovis uzobjektojn de tiu periodo. Ekzistis tiam kastelo, kiu estis konstruita ĉu kiel defendo kontraŭ la vikingoj, ĉu ĝuste male de la vikinga reĝo Harald mem.

Ĉirkaŭ 1125 estis fondita abatejo. Ĝi ampleksis inter alie du preĝejojn. Unu el ili, la Korusa preĝejo havas 89-metran turon kiu nomiĝas Lange Jan kaj estas por multaj homoj la simbolo de Mezburgo.

La marbranĉo 'La Sloe' dum longa periodo estis ŝipveturebla. Tial Middelburg povis iĝi prospera komerca urbo, la plej grava de la lando post Amsterdamo. Multaj anglaj kaj francaj ŝipoj pasis en Middelburg. La nomoj de stratoj kaj malnovaj domoj ofte referencas al eksterlando.

Dum la dua mondmilito Middelburg multe suferis. La centro de la urbo estis severe bombita de la germanoj la 17-an de majo 1940. Feliĉe multaj malnovaj konstruaĵoj, kiel la urbodomo, estis renovigitaj post 1945.

En la jaro 2004 en Middelburg ekestis la unua zelanda universitato. La Roosevelt Academy havas sian sidejon en la malnova urbodomo de Middelburg. Temas pri la plej malgranda universitato de Nederlando kiu kunlaboras kun la universitato de Utrecht.

La nova urbodomo troviĝas ĉe la akvofluo fronte al la staciodomo kaj bushaltejo.

Dum la semajnfino de la 10-a ĝis la 12-a de junio 2005 la Nederlanda Esperanto-Junularo festis en Middelburg sian 40-jariĝon dum la Printempa Renkontiĝo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://www.plattegronden.nl/gemeentemiddelburg Ŝablono:EL http://www.sdu.nl/staatscourant/gemeentes/gem318z.htm

Provinco Zelando
Borsele | Goes | Hulst | Kapelle | Middelburg | Noord-Beveland | Reimerswaal | Schouwen-Duiveland | Sluis | Terneuzen | Tholen | Veere | Vlissingen
Nederlando | Provincoj | Municipoj
  1. Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano, Paderborno 1989), p.89