Kurt Dellian: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Kurt DELLIAN''' (persona nomo okaze skribita ankaŭ '''Curt'''; vivodatoj nekonataj) estis germana doktoriĝita kemiisto, vivanta en Munkeno, kiu aktivis en Internacia Sci...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:55, 26 apr. 2016

Kurt DELLIAN (persona nomo okaze skribita ankaŭ Curt; vivodatoj nekonataj) estis germana doktoriĝita kemiisto, vivanta en Munkeno, kiu aktivis en Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kaj kiel Esperanto-terminaristo.

Esperanta agado

Rekte post la dua mondmilito Dellian okupiĝis pri kemia nomenklaturo kaj verkis malgrandan kemian terminaron germanan-esperantan (1948). En 1949 li estis delegito de ISAE por Germanio. Li iniciatis sciencan kaj teknikan difinvortaron, kiu celis suplementi la Plenan Vortaron, la postan STT 1956 (vd. la rubrikon "verkoj") kaj unue ellaboris principojn (direktivojn) por la terminologia kunlaborado kaj la aranĝo de unueciĝa fakvortaro.[1] Inter 1949 kaj 1957 Dellian kontribuis al Scienca Revuo kaj Sennacieca Revuo per pluraj artikoloj, i.a. pri esperanta terminologio kaj normigado.

Verkoj (selekto)

  • 1948: Racia kaj internacia kemia nomenklaturo (kritikaj studoj pri la sistematiko kaj logiko de la kemia nomenklaturo). München: ISAE, Ingeniera Sekcio 1948, 36 p.
  • 1948: Kemia terminaro germane-Esperante. Munkeno 1948, 20 folioj.
  • 1955: Principoj de Terminara Kreado. En: Sennacieca Revuo 1955:83, p. 54-56.
  • 1956: (kun Rudolf Haferkorn kaj Frederik J. Belinfante). Scienca kaj Teknika Terminaro (STT). Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1956. x, 248 p.
  • 1957: Pri evoluo de Esperantaj terminaroj. En: Scienca Revuo 1957:8:3 (31), p. 88-91.

Referencoj

  1. R.H. [t.e. Rudolf Haferkorn]. Grava Evento en la Esperanto-Terminologio: La Apero de la Scienca kaj Teknika Terminaro - STT. En: Scienca Revuo 1958:9:34-35, p. 117-119.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.