Lingvaj Rajtoj - Simpozio okaze de 100-jariĝo de UEA kaj 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 22: Linio 22:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://eo.linguistic-rights.org/ Oficiala Retejo de la Simpozio]
{{EL}} [http://www.linguistic-rights.org/prelegantoj.html Oficiala Retejo de la Simpozio]


{{projektoj|commonscat=Lingvaj Rajtoj - Simpozio Ghenevo - 24-an de aprilo 2008|Lingvaj Rajtoj - Simpozio}}
{{projektoj|commonscat=Lingvaj Rajtoj - Simpozio Ghenevo - 24-an de aprilo 2008|Lingvaj Rajtoj - Simpozio}}

Kiel registrite je 10:33, 7 maj. 2016

Simbolo de la Simpozio pri Lingvaj Rajtoj

La 24-an de Aprilo 2008 okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri Lingvaj Rajtoj okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Grupfoto de la prelegantoj

Organizado

Organizis la simpozion Universala Esperanto-Asocio, lau iniciato de la tiama vicprezidanto Ranieri Clerici, kunlabore kun Renato Corsetti, Charmian Common kaj Cesco Reale, kun subteno de Svisa Esperanto-Societo, kies sekretario Stefano Keller gvidis la lokan organizokomitaton. Prezidis la simpozion Probal Dasgupta prezidanto de UEA; Renate Bloem, reprezentantino de la NRO CONGO; kaj Ricardo Espinosa, respondeculoj pri NROj, Buroo de Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Uniĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj reprezentanto de la Stabo de la Altranga Komisiito pri Homaj Rajtoj.

Prelegantoj

Ŝablono:EL S-ro Ricardo Espinosa, Respondeculo pri rilatoj kun NRO-j, Buroo de la Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (UNOG): bonvenigo kaj enkonduko Ŝablono:EL S-ino Anna Biondi, unua vicprezidantino de CONGO transdonis la salutmesaĝon de s-ro Liberato Bautista, prezidanto de CONGO Ŝablono:EL Profesoro Probal Dasgupta enkondukis pri Substancaj Lingvaj Rajtoj Ŝablono:EL Magistro Dietrich Michael Weidmann salutis nome de Svisa Esperanto-Societo Ŝablono:EL Profesorino Tove Skutnabb-Kangas: Lingvo, edukado kaj (malrespekto) de la homaj rajtoj (ĉefprelego de la simpozio) Ŝablono:EL Profesoro François Grin: La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco Ŝablono:EL S-ro John Mateo Lopez, reprezentanto de indiĝenaj popoloj de Kolombio Ŝablono:EL Ambasadoro S-ro Ronaldo Barnes de la Koalicio de Indiĝenaj Popoloj kaj Nacioj, Alasko Ŝablono:EL S-ro Michele Gazzola: Universitata Insturado, politikaj aspektoj de la internaciigo Ŝablono:EL S-ino Flor Rayen Calfunao Paillalef: reprezentantino de la mapuĉa popolo

Priskribo

La simpozio komenciĝis vespere la 23-an de aprilo per renkontiĝo kaj vespermanĝo en la restoracio La Nassa proksime de la ĉefstacidomo Cornavin en Ĝenevo. La simpozion partoprenis 80 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Okazis vigla debato kaj evidentiĝis, ke nuntempe en la mondo okazas vasta lingva genocido, nome ke ĉiun duan semajnon sur nia terglobo malaperas lingvo. Samtempe oni konstatas, ke la lingvaj rajtoj de lingvaj malplimultoj mondvaste estas draste malobservataj, temas unuflanke pri la rajtoj de la indiĝenaj minoritatoj sed aliflanke ankaŭ de migrantoj vivante en komunumo de domina lingvo. Precipe grava problemo estas, ke multnombraj infanoj ne havas eblecon ricevi bazan edukadon en sia denaska lingvo kaj pro tio ne havas egalan ŝancon en sia individua disvolviĝo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Oficiala Retejo de la Simpozio