Bumo (velŝipo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 17 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q811491)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Marko sur bildo komenco|bildo=Warnemünde.jpg|larĝo=210|floso=right}}
{{Marko sur bildo|x=0.8|y=0.48|skalo=210|teksto=[[Dosiero:Red Arrow Down.svg|28px]]}}
{{Marko sur bildo fino}}
'''Bumo''' estas horizontala trabo de [[velboato]] aŭ [[jaĥto]], kiu estas per movebla ligo konektita al la vertikala trabo [[masto]] kaj kiu fiksiĝas kun la suba rando de [[velo]] (en la ekzempla foto dekstre ĝi estas markita per ruĝa indikilo). Ĝi celas sube pezigi la velon, tiel ke ne faldiĝas, sed etendiĝas inter la du traboj, por doni laŭeble grandan reziston al la vento kaj antaŭenpeli la boaton, sed ĉefe ĝi ebligas poziciigi la velon tiel, ke la vento antaŭenŝovas la boaton ne nur tiam, kiam ĝi venas de la boata malantaŭo (la [[pruo]]), sed ankaŭ de flanka direkto kaj eĉ preskaŭ de antaŭe. Dum la antaŭo de la bumo ja estas konektita al la masto kaj ne povas multe moviĝi, la malantaŭo povas esti aŭ en la maldekstra flanko ([[babordo]]) aŭ en la dekstra flanko ([[tribordo]] de la boato - rigardante laŭ la veturdirekto – kaj laŭgrade pli aŭ malpli proksima al la boata mezo respektive malproksima de la veturilo. La bumo do estas funkcie ligita al certa velo kaj nomiĝas laŭ la specifa nomo de tiu velospeco: tiel ekzemple ekzistas "[[grandvelo|grandvela]]" bumo aŭ "[[bezanvelo|bezanvela]]".

Kiel registrite je 01:38, 12 maj. 2016

Bumo estas horizontala trabo de velboatojaĥto, kiu estas per movebla ligo konektita al la vertikala trabo masto kaj kiu fiksiĝas kun la suba rando de velo (en la ekzempla foto dekstre ĝi estas markita per ruĝa indikilo). Ĝi celas sube pezigi la velon, tiel ke ne faldiĝas, sed etendiĝas inter la du traboj, por doni laŭeble grandan reziston al la vento kaj antaŭenpeli la boaton, sed ĉefe ĝi ebligas poziciigi la velon tiel, ke la vento antaŭenŝovas la boaton ne nur tiam, kiam ĝi venas de la boata malantaŭo (la pruo), sed ankaŭ de flanka direkto kaj eĉ preskaŭ de antaŭe. Dum la antaŭo de la bumo ja estas konektita al la masto kaj ne povas multe moviĝi, la malantaŭo povas esti aŭ en la maldekstra flanko (babordo) aŭ en la dekstra flanko (tribordo de la boato - rigardante laŭ la veturdirekto – kaj laŭgrade pli aŭ malpli proksima al la boata mezo respektive malproksima de la veturilo. La bumo do estas funkcie ligita al certa velo kaj nomiĝas laŭ la specifa nomo de tiu velospeco: tiel ekzemple ekzistas "grandvela" bumo aŭ "bezanvela".

La bumo, en la supra skemo markita per la nombro (1) per kvazaŭ-artika ligo (3), kiu ebligas kaj horizontakajn kaj vertikalajn movojn, estas konektita al la masto (2). La velo (4) per sia suba rando estas ligita al la bumo – aŭ per maldika ŝnuro aŭ per alispeca specifa mekanismo. Sube la bumo ĉe parto relative malproksima de la masto estas ekipita per pli dika ŝnuro (ŝkoto) (7), per kiu la pozicio de la bumo kaj la velo kaj ŝanĝeblas kaj fiksigeblas. Por ebligi poziciigon de la bumo kaj velo sen tro da fortostreĉo (se la vento fortas, teni la pozicion de granda velo estas peza laboro), tiu ŝnuro estas ligita al du pulioj, kiuj konsistigas takelon. Krome ĉe la bumo povas esti pliaj ŝnuroj, kiuj helpas ĝustigi la velan pozicion, helpas suprentiri la velon ĉe la masto antaŭ velado kaj subentiri ĝin post la uzo, kaj ĉe iuj sistemoj helpas fiksigi velon en parte malgrandigita pozicio.

Sur tradiciaj velboatoj la bumoj komence estis el masiva ligno, fine de la 19-a kaj dum la 20-a jarcento plej ofte el ŝtalajaluminiaj tuboj. En iuj tre modernaj jaĥtoj kaj sportaj velboatoj ili nun ankaŭ konsistas el karbonfibre fortigita plasto.