Japanio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
|||
Linio 237: | Linio 237: | ||
* [[Listo de japanaj esperantistoj]] |
* [[Listo de japanaj esperantistoj]] |
||
* [[Ĉefurbo de Japanio]] |
* [[Ĉefurbo de Japanio]] |
||
* [[Japanologio]] |
|||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
Kiel registrite je 10:55, 17 maj. 2016
Japanio aŭ Japanujo (fojfoje ankaŭ Nipono[3][4]) estas lando situante oriente de la azia kontinento, ĝi konsistas el insuloj. Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-koku aŭ Nippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".
La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon.
La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-ban. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.
La krizantemo estas la simbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiuj pasportoj japanaj.
Geografio
La japana insularo konsistas el kvar ĉefaj insuloj (Hokkaidoo (Hokajdo), Honŝuu (Honŝhuo), Ŝikoku (Ŝikokuo), kaj Kjuuŝuu (Kiuŝuo)) laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.
La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.
Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn: En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.
Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn. Meznombre okazas proksimume mil tertremoj jare.
Maroj
Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana Maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka Maro kaj sude Orientĉina Maro. La tiel nomata Japana Maro situas inter Japanio, Koreio kaj Rusio; koreoj nomas ĝin 'Orienta Maro'.
Datumoj
- Landkodo : .JP
- E-nomo: Japanio
- Naciaj nomoj : 日本 [nihon/nippon] (japane), 大和 [jamato] ("japane" en antikva epoko)
- Areo: 377 915 km²
- semotaŭga: 11%
Loĝantaro
En oktobro 2005 loĝis 127 767 994 loĝantoj homoj en Japanio, laŭtakse. El tiuj ĉi, 83 milionoj loĝas en la Tajheja Megalopolo.
- % urbana: 79% (2000)
- homoj en km²: po 342,7 (2005)
- homoj en km² da semotaŭga tero: po 3070,0 (2000)
- kreskanta procento: -0,05% (2005, takso)
- naskoj: po 8,4 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
- mortoj: po 8,6 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
- migrantoj: po +0,0 por 1000 homoj dum jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 3,91 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj por virino: po 1,26 (2005, takso) infanoj naskita po virino
- meza vivlongeco: po 80,7 jaroj (po 77,51 por viroj, po 84,05 por virinoj) (2000, takso)
Etnoj
En Japanio estas 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
- Religio: 16% budhismo, 2% ŝintoismo, 0,7% kristanismo
- Lingvo:
- alfabeta: 99%
Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.
Registaro
Japanio estas parlamenta demokratio, kaj dum la pastintaj 50 jaroj plejparte regiĝis de la Liberala Demokrata Partio de Japanio. La du ĉambroj de la japana parlamento nomiĝas Ŝugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj" kaj Sangiin aŭ "ĉambro de konsilantoj".
- sendependeco : 660 a. K. (en japana mito)
- organizoj: Unuiĝintaj Nacioj (1956)
- konstitucio: la 3-an de majo 1947
- korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
La ĉefurbo de Japanio estas Tokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro. Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝis ĉefurbo. Kelkaj diras ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo (Kioto), kaj ne ekzistas dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas ke la translokiĝo al Kioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.
Ekonomio
Eno (Japane: 円, en) estas la valuto aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis (2006) la kvara plej vaste uzata rezerva valuto post usona dolaro, eŭro kaj brita pundo kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.[5] Laŭ la normo ISO 4217 ĝiaj kodoj estas JPY
kaj 392
.
En la 1970-aj jaroj, la japanaj registaro kaj negocistoj ege priokupiĝis pro la fakto ke plialtiĝo de la valoro de la eno damaĝu eksportokreskon farante la japanajn produktojn malpli konkurencaj kaj tio damaĝu ankaŭ la industrian bazon. La registaro tiele plue intervenis forte en la eksterlanda kurzomerkato (aĉetante aŭ vendante dolarojn), eĉ post la decido de 1973 por permesi ke la eno flosadu.
Spite tiun intervenon, la merkatpremoj okazigis la fakton ke la eno plue plialtiĝu valore, pinte provizore al averaĝo de ¥271 por US$1 en 1973 antaŭ la konsekvencoj de la naftokrizo de 1973. La pliiĝantaj kostoj de importita nafto okazigis la devaluton de la eno al gamo de ¥290 al ¥300 inter 1974 kaj 1976. La re-apero de komercaj plusoj faligis reen la enon ĝis ¥211 en 1978. Tiu valuta plifortigo denove falis pro la dua energiokrizo de 1979, kiam la eno falis al ¥227 ĉirkaŭ 1980.
La Banko de Japanio (日本銀行 [nippon ginkō] estas la centra banko de Japanio.
Ekonomiaj datumoj
711 Gd (1998)
- por kapo: 5,62 kd (1998)
- kreskanta procento: 2,2% (2006, takso)
- inflacio: -0,8% (1999, takso)
- senokupa: 4,7% (1999, takso)
Regionoj
Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regionoj, depende ĉu la regiono Okinavo estas nombrita aparte aŭ inkludita en la regionono Kiuŝuo.
La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koŝinecu kaj Tokai.
Municipoj
Japanaj municipoj inkluzivas prefektlandojn (都[to] 道[doo] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉoo] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).
Gubernioj
Gubernioj de Japanio | ||
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinaŭa | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama |
Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-doo) Hokajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.
Urboj
Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima), atombombita je la 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kjooto), konata turisma urbo
- Kobe (Koobe)
- Koĉi (Kooĉi)
- Naha
- Nara, konata turisma urbo
- Nagano, dum 1998 18-aj vintraj Olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki), atombombita je la 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoja)
- Niigata
- Osako (Oosaka)
- Sapporo, dum 1972 11-aj vintraj Olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tookjoo), ĉefurbo, plej granda urbo en Japanio, dum 1964 18-aj someraj Olimpikoj
Historio
- Ĵomon-epoko
- En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centra Azio, Siberio kaj el la suda Pacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio.
- Jajoi-epoko
- Unuaj konfirmitaj rilatoj inter Japanio kaj la ĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K.
- Kofun-epoko
- Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbara Koreio kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis la ĉina skribo.
- Nara-epoko (710–784)
- En la Nara-epoko budhismo ricevis fortan subtenon. La ŝtatformo similis al la ĉina modelo.
- Heian-epoko (794–1185)
- Kresko de la kortega kulturo en Heian-kyo (Kioto), ĉefe pri poezio kaj literaturo. La potenco de la imperiestro malkreskis, kaj militistfamilioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klano Minamoto kreis la unuan ŝogunan reĝimon.
- Kamakura-epoko (1192–1333)
- Dum la Kamakura-epoko Kublaj-Ĥano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis pro tajfunoj, poste nomitaj diaj ventoj.
- Muromaĉi-epoko (1338–1573)
- Potencaj, sendependaj daimioj havis proprajn armeojn. La ŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis la Sengoku-epoko, la epoko de la disputintaj regnoj.
- Sengoku-epoko (1477–1568)
- Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu) finis en la Azuki-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon.
- Edo-epoko (1603–1867)
- Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj Nederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klano Tokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭr kreskis, kaj la nuna Tokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
- Meiĝi-epoko (1868–1912)
- La reformo de la imperiestreco sub Meiji-tenno ekde 1868, la Meiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton. Japanio iĝis konstitucia monarkio. Ekde 1910 Japanio koloniigis Koreion, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj.
- Taiŝo-epoko (Taiŝoo, 1912–1926)
- En la unua mondmilito Japanio staris je la flanko de la triopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
- Ŝova-epoko 1e (Ŝoova, 1926–1945)
- En 1931 Japanio okupis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtaton Manĉukuo (Manĉurio). En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe de Siamo Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron. Pro reago de Usono, Japanio eniris la duan mondmiliton kaj atakis ĉe Pearl Harbor sur Havajo. Okazis multaj militkrimoj, kiel deviga prostituo, la masakro de Nankingo kaj homoj eksperimentoj fare de la Unuo 731. La kapitulacio de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945.
- Ŝova-epoko 2e (1945–1989)
- Post la kapitulacio okazis la rekonstruado, unue en la okupita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭ komunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
- Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
- Komence de la 1990-aj jaroj krevis la vezika ekonomio, kaj forta deflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon.
Lingvoj
En Japanio, oni parolas per japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ per Ajnua lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj difinas ke en juĝejoj oni parolas per Japana lingvo.
Religioj
La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo, ŝintoismo, kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĝi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.
Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.
La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.
Edukado
Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por mezlernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) "super-meza lernejo" aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) "mallonga universitato", kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.
Kulturo
La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.
La Imperia Trezoro de Japanio 三種の神器 Sanŝu no Jingi, konsistas el glavo kusanagi (草薙劍), juvelo magatama (八尺瓊曲玉) kaj la spegulo kagami (八汰鏡). Ili reprezentas la tri primarajn virtojn de Japanio: la kuraĝo (glavo), la saĝo (spegulo) kaj la bonvolo (juvelo). Tiuj ĉi elementoj estas ligitaj al la budhanaj instruoj. Ekde la jaro 690, la prezentado de tiuj ĉi objektoj al la Imperiestro fare de grupo de ŝintoaj sacerdotoj, estas parto de granda kronceremonio.
Japana kuirarto
Japana kuirarto estas kuirarto, uzanta materialon kutiman en Japanio, kaj kreskinta speciale en japana medio. En la japana, tia kuiraĵo estas ofte nomata wasyoku (ŭaŝoku), kaj estas registrita kiel la nemateria kultura heredaĵo de UNESKO en decembro 2013. La bazaj kuirmaterialoj estas rizo, legomo kaj fiŝo, kaj aparte konataj ankaŭ eksterlande estas suŝio, saŝimo, tempuro kaj fagopiraĵo (nomata soba).
Arto
Literaturo
Genĵi monogatari (源氏物語, Romano pri Genĵi) estas klasika verko de japana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantino Murasaki Shikibu skribis ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉirkaŭ la pinto de la Epoko de Heian. Ĝi estas reprezenta verko en japana literaturo. Ĝi estis foje nomata la unua romano en la mondo, la unua moderna romano, la unua psikologia romano aŭ la unua romano ankoraŭ konsiderata klasikaĵo. Konsiderita kiel majstroverko, ties preciza klasigo kaj influoj kaj sur la okcidenta kaj sur la orienta kanonoj estis pridebatitaj temoj. Vivostilo de nobeloj en Heian-epoko kaj amoj de nobeloj estis unike priskribita.[6] La grava heroo estas Hikaru-Genĵi, kies patro estas japana imperiestro. Li estas tre bela viro kaj amis kelkajn virinojn.
Pentrarto
Kino
Mangao
Mangao (japanlingve:漫画 manga) estas esprimrimedo, ekvivalento de bildliteraturo. 漫 (man) signifas "necela"n aŭ "distrema"n. 画 (ga) signifas "bildo"n. Mangao havas pli multan grandan kvanton de japana kulturo ol de usona kulturo, tamen ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo. Mangao estas respektata kiel artformo, kaj ĝia legantaro ne limiĝas al infanaro.
Aliaj japanaj kultureroj
Luktoarto
Luktoartoj aŭ batalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano. En Japanio estas tradiciaj kaj tipaj la jenaj (en la ordo alfabeta):
- Aikido
- Ĵudo (柔道) - japana maniero, kies nomo signifas "milda arto"[7]
- Ĵuĵicuo (柔術) - japana maniero, kies nomo ankaŭ signifas "milda arto" [8]
- Karateo (空手) - japana maniero, kies nomo signifas "malplena mano"[9]
- Kendo (剣道) - japana maniero, kies nomo signifas "maniero de glavo"[10]
- Kobudo
- Sumoo
Vidu ankaŭ
- Imperiestro de Japanio
- Listo de imperiestroj de Japanio
- Listo de japanaj esperantistoj
- Ĉefurbo de Japanio
- Japanologio
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Japanio en la vikio de UEA esperante
Bibliografio
- Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.
Notoj
- ↑ Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en ĉina dialekto, kiun oni prononcas jāk-bəng.
- ↑ artikolo "Februaraj festoj", revuo Monato, februaro 2006, paĝo 17 esperante
- ↑ Nipono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
- ↑ NPIV, paĝo 785, sed kun indiko al "Japanio"
- ↑ Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results. Bank for International Settlements. Alirita 7a de Februaro, 2015.
- ↑ Birmingham Museum of Art. (2010) Birmingham Museum of Art : guide to the collection. [Birmingham, Ala]: Birmingham Museum of Art, p. 49. ISBN 978-1-904832-77-5.
- ↑ Ĵudo al Japon Omnibus
- ↑ Historio de ĵuĵicuo
- ↑ Karateo al MartialArtsInfo.com
- ↑ Kendo al Yama-TamiDojo.com
|
|