Sikimo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informkesto, formatigo, ŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 73: Linio 73:
== Ŝtatoj de Barato ==
== Ŝtatoj de Barato ==
{{Ŝtatoj de Barato}}
{{Ŝtatoj de Barato}}
==Vidu ankaŭ==
* [[Eliraĵo (geografio)]]


[[Kategorio:Sikimo| ]]
[[Kategorio:Sikimo| ]]

Kiel registrite je 18:52, 17 maj. 2016

w1
Sikimo
Origina nomo nepale सिक्किम

ŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Gangtok
Demografio
Oficialaj lingvoj nepala, sikima, lepĉa, limbua, nevara, rai, gurung, mangar, ŝerpa, tamang, sunvara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 607 688
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Areo 7 096 km² (709 600 ha)
Sikimo sur la mapo de Barato
Sikimo sur la mapo de Barato
Geografia situo 27° 33′ 0″ N, 88° 30′ 0″ O (mapo)27.5588.5Koordinatoj: 27° 33′ 0″ N, 88° 30′ 0″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-SK
Eksteraj paĝoj
www.sikkim.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Sikimo [+]
vdr
Flago de la antaŭa monarkio Sikimo

Sikimo (nepale सिक्किम) estas federacia ŝtato de Barato en la Himalajomontaro. La ŝtato situas en la norda parto de la lando kaj havas 594 056 (2005) loĝantojn. Ĝi estas la plej maldense loĝata ŝtato de Barato, kaj la dua plej malgranda. Gangtok estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo.

Historio

Sikimo estis sendependa ŝtato kiu estis regata de la Chogyal-monarkio ĝis 1975, kiam referendumo, por fari el ĝi la dudekduan ŝtaton de Barato, estis akceptita.

Geografio

La poleksforma ŝtato havas limon kun Nepalo en la okcidento, kun Tibeto en la nordo kaj kun Butano en la sudoriento. La distrikto Darĝiling de la Barata ŝtato Okcidenta Bengalio situas je la sudo de Sikimo.

Malgraŭ ĝia malgranda areo, Sikimo geografie estas diversa, pro ĝia situo ĉe flankmontaro de la Himalajo. La tereno etendiĝas de tropika en la sudo ĝis tundra en la nordo. Kangchenjunga, la tria plej alta monto de la mondo, situas en Sikimo.

Loĝantaro

La oficiala lingvo estas la nepala lingvo kaj la dominaj religioj estas hinduismo kaj (Vajrayana) budhismo.

Naturo kaj turismo

Sikimo fariĝis unu el la plej vizitataj ŝtatoj de Barato pro sia reputacio de netuŝita naturbeleco kaj politika stabileco.

La orkideo Dendrobium nobile estas la oficiala floro de Sikimo.

Administracia divido

Sikimo estas administracie dividita en kvar distriktoj. Ĉi sube estas listo de la distriktoj, kun la ĉeflokoj inter krampoj:

  1. Orienta-Sikimo (Gangtok)
  2. Norda-Sikimo (Mangan)
  3. Suda-Sikimo (Namchi)
  4. Okcidenta-Sikimo (Geyzing)
Distriktoj de Sikimo. La numeroj koincidas kun la tabelo.

Ŝtatoj de Barato

Vidu ankaŭ