Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Demando al kandidato
Linio 41: Linio 41:


== Demandoj al la kandidato ==
== Demandoj al la kandidato ==
* Ĉu povos vi klarigi al mi se vi volas nur partopreni al ''tuja'' forigo de forigendaj artikoloj, aŭ iĝi pli ĝenerala administranto? Por mi plej grava por nia Vikipedio estas plibonigi la enhavojn de la esperantaj artikoloj (kio ĉiuj uzantoj rajtas kaj volonte faras, ekz. per la "laboro de la semajno") kaj ankaŭ plibonigi la titolojn de artikoloj, kiuj tro ofte estas neologismoj per nur aldono de la finaĵo ''-o'' al anglaj aŭ francaj terminoj, sed nur administrantoj povas fari tiajn lastajn ŝanĝojn, kiam uzantojn proponas pli taŭgajn esperantlingvajn terminojn.--[[Vikipediisto:DidCORN|DidCORN]] la 23-a de majo 2016, 9:30 (UTC)


== Rezulto ==
== Rezulto ==

Kiel registrite je 09:38, 23 maj. 2016

Saluton!

Mi estas Gamliel Fiŝkin. Mi faris ekde 2010 multajn kontribuojn al du lingvaj sekcioj de Vikipedio: en la rusa kaj en Esperanto. En la ruslingva Vikipedio mi havas ekde 2013 la rajton forigi paĝojn kaj fari decidojn pri forigo aŭ konservo de paĝoj (tia statuso ekzistas en Vikipedioj en la lingvoj hinda, hispana, japana, korea, persa, portugala, rusa, ukraina kaj vjetnama).

En Vikipedio en Esperanto nemalofte okazas, ke peto pri tuja forigo estas traktata post kelkaj tagoj, foje eĉ post kelkaj semajnoj; mi esperas malpliigi tiujn tempodaŭrojn. En la esperantlingva interfaco foje elgrimpas netradukitaj anglalingvaj esprimoj; mi esperas helpi ankaŭ en tradukado de interfaco.

Mi kreis en Vikipedio en Esperanto plurajn ŝablonojn, kelkaj el kiuj havas komplikajn kodojn kaj multegajn inkludojn: kelkaj kreitaj de mi ŝablonoj havas po kelkmil inkludojn, kaj unu eĉ dek sep milojn. Tiom vaste uzataj ŝablonoj estas frue aŭ malfrue protektataj; se iuj kreitaj de mi ŝablonoj estos protektitaj sed mi ne estos tiam administranto, mi ne plu povos redakti tiujn ŝablonojn.

Mi esperas, ke la komunumo de Vikipedio en Esperanto konfidos al mi administrantecon. Mi antaŭdankas ĉiujn, kiuj eldiros sian opinion sur tiu ĉi paĝo.

Gamliel Fiŝkin 15:51, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Por

  1. Por Por: Ni bezonas administrantojn kun vera travivaĵo en nia vikipedio. Dankon Gamiel. --pino (diskuto) 16:07, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: --Lingveno (diskuto) 12:02, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: --Crosstor (diskuto) 08:52, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: Kial ne ? --Jean-François Clet (diskuto) 09:00, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: "Farigu Vikipedion bonegan denove"! :P ~pikolas d 10:14, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Je bona kunlaboro. ThomasPusch (diskuto) 13:11, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  7. Por Por: Sukceson kaj ĝojon en la posteno! --Haruo (diskuto) 13:14, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  8. Por Por: Estu efikeca kaj afabla administranto! Kuraĝon ! --Forstbirdo (diskuto) 15:38, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  9. Por Por: Tute bone, laŭ mi. Moldur (diskuto) 17:04, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  10. Por Por: Bone.--kani (diskuto) 17:57, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  11. Por Por: Dankon pro kandidatiĝi.--Salatonbv (diskuto) 21:07, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  12. Por Por: Mi deziras al vi mmultan sukceson je via lingvopuriga laboro.--Longharulo (diskuto) 07:24, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  13. Por Por: Mi ne konas tiun uzanton, sed mi fidas kion li diras pino Rei Momo (diskuto) 10:04, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  14. Por Por: Kun apogo Krzysztof Śliwiński (diskuto) 06:32, 14 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  15. Por Por: kun dankegon Uzanto:Edesbrieres 17:05, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  16. Por Por: Liaj celoj kaj lia laboro tre plaĉas al mi. —LLarson (dirita & farita) 17:29, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  17. Por Por: Ĉar vi estas sufiĉe lerta, mi subtenas vin. :-) --Tlustulimu (diskuto) 14:11, 17 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  18. Por Por: Multan sukceson. -- Yekrats (diskuto) 14:30, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ

Sindetenoj

Komentoj

  • Rigardu por ekzemplo al Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj. Ĉu vi vidas kien montras la ligilo «Poŝtelefonaj kontribuoj»? Tie necesas ne tre granda korekto, sed fari ĝin povas nur administrantoj. Mi vidis ankaŭ foreston de akuzativa finaĵo ktp. Ĉiuj uzantoj povas redakti plej multajn el artikoloj, el ŝablonoj kaj el ceteraj paĝoj. Sed permesi al ĉiuj uzantoj redakti interfacon estus tro riske, ĉar interfacaj paĝoj enhavas ne nur tekstojn sed ankaŭ koderojn, hazarda eraro en kiuj povas igi la tutan Vikipedion en Esperanto provizore ne funkcii. Gamliel Fiŝkin 18:51, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fiŝkin: Mi bedaŭras, ke mi ne diris, ke mia volo estis, ke legontoj sciu, ke nur multaj lingvaj ŝanĝoj ne bezonas administraton. Kaj, vidinte tion, kion vi priskribas, mi pli fervore atendas vian ontan postenon. Dankon. 😊 —LLarson (dirita & farita) 20:00, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Demandoj al la kandidato

  • Ĉu povos vi klarigi al mi se vi volas nur partopreni al tuja forigo de forigendaj artikoloj, aŭ iĝi pli ĝenerala administranto? Por mi plej grava por nia Vikipedio estas plibonigi la enhavojn de la esperantaj artikoloj (kio ĉiuj uzantoj rajtas kaj volonte faras, ekz. per la "laboro de la semajno") kaj ankaŭ plibonigi la titolojn de artikoloj, kiuj tro ofte estas neologismoj per nur aldono de la finaĵo -o al anglaj aŭ francaj terminoj, sed nur administrantoj povas fari tiajn lastajn ŝanĝojn, kiam uzantojn proponas pli taŭgajn esperantlingvajn terminojn.--DidCORN la 23-a de majo 2016, 9:30 (UTC)

Rezulto