Londono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 230: Linio 230:


== Loĝantaro ==
== Loĝantaro ==
[[Dosiero:London Landsat.jpg|eta|maldekstra|250px|Okcidenta Londono sur satelita foto de [[Sputniko]] [[Landsat 7]]. La verda loko en la centro estas [[Hyde Park]].]]
[[Dosiero:London Landsat.jpg|eta|dekstra|250px|Okcidenta Londono sur satelita foto de [[Sputniko]] [[Landsat 7]]. La verda loko en la centro estas [[Hyde Park]].]]
La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro [[1801]] estis proksimume 860.000 homoj, kontraŭ proksimume 670.000 loĝantoj en [[Parizo]] en la jaro [[1802]]. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro [[1825]] kaj restis tia ĝis [[1925]], kiam ĝi estis superita de [[Novjorko]].
La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro [[1801]] estis proksimume 860.000 homoj, kontraŭ proksimume 670.000 loĝantoj en [[Parizo]] en la jaro [[1802]]. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro [[1825]] kaj restis tia ĝis [[1925]], kiam ĝi estis superita de [[Novjorko]].



Kiel registrite je 22:46, 2 jun. 2016

Londono
angle: London
urbo
Oficiala nomo: London
Lando  Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono Granda Londono
Metroo Metroo de Londono
Parto(j) Interna Londono, Ekstera Londono
Konataj lokoj
Pontoj Ponto de Londono, Tower Bridge
Rivero Tamizo
Situo Londono
 - alteco 24 m s. m.
 - koordinatoj 51° 30′ 25″ N 00° 07′ 37″ U / 51.50694 °N, 0.12694 °U / 51.50694; -0.12694 (mapo)
Areo 1 577,00 km² (157 700 ha)
Loĝantaro 7 556 900 (junio de 2007)
Parkoj
Unua skribmencio 1267
Urbestro Boris Johnson
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo E
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: London
Retpaĝo: www.london.gov.uk
Tower Bridge
Londona ponto Millennium Bridge

Londono (angle: London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo de Britio situanta en la sudoriento de Anglio apud la marenfluejo de rivero Tamizo. Londono produktas 17 % de la MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.

Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatrejoj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj aliaj.

La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj kuniĝis al la nuntempa metropolo, en kiu loĝigis (en 2006) oficiale 7.512.400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da enloĝantoj.

Limigo de Londono

La hodiaŭa Londono estas identa kun la Granda Londono kaj administracie ĝi entenas 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan urbon. Sed la originala Londono ensumigis nur kelkajn kvadratan mejlon de la Londona urbo-centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj 1889 kaj 1965 Londono ricevis la teritorion de la tiama Londona graflando, kovranta la regionon nuntempe konatan kiel la interna Londono.

Oni konsideras la centro de Londono monumenton starantan sur Charing Cross, situanta ĉe la samnoma stacidomo. La malnovaj romianoj markis la centron de Londonia per ŝtono en la urbocentro.

Geografio

En la graflando Middlesex situas Londono, kiu tamen jam ekde la 13-a jarcento estis administrata sendepende de la graflando. La nordokcidentaj antaŭurboj de Londono same estas parto de la historia graflando.

Ĉerivera situo

La granda Londono havas areon de 1,579 km². Ĝi entenas havenon sur la rivero Tamizo, kiu utilegas por ŝipa transporto. Londono estis fondita ĉe la norda bordo de la Tamizo kaj dum multaj jarcentoj ekzistis nur unu ponto por transiri la riveron, la tiel nomata London Bridge. Pro tio Londono evoluis plejparte norde de la Tamizo.

Post kiam en la 18-a jarcento estis konstruitaj aliaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelkaj montetoj, kiel ekzemple Parliament Hill (la monteto de la parlamento) aŭ Primrose Hill, ili estas ne tre ampleksaj kaj prezentis nenian malhelpon al la evoluo de la urbo. Danke al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.

Barieroj sur la Tamizo, la plej grandaj reguligeblaj bariloj kontraŭ inundoj en la mondo.

La Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas nuntempe. La rivero, kiu trafluas tra la urbo nuntempe, estis kunpremita inter artefaritajn bordojn. Multaj alfluoj ĝis la Tamizo trafluas tra la londona subterejo. La Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala pro malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida kliniĝo de la tuta insulo Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmilo kontraŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur la Tamizo ĉe Woolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj ne povus esti sufiĉaj kaj estis rekomendite konstrui pluajn, 16-kilometrojn longajn barierojn laŭlonge de la riverfluo.

Klimato

Londono havas mildan klimaton. Someroj estas varmaj, sed nur malofte varmegaj, vintroj malvarmaj, sed malofte frostas kaj pluvoj estas regulaj, sed ne tro densaj. Someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superas 33 °C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝis pli kutimaj.

La plej alta temperaturo iam notita en Londono estas 37,9 °C. Ĝi estis mezurita sur la flughaveno Heathrow dum la varmega somero de la jaro 2003.

Densaj neĝadoj estas preskaŭ nekonata fakto en Londono. Dum la lastaj jaroj neĝo aperis proksimume dufoje jare kaj ĝi falis ĝis alteco de proksimume 25 mm.

Mezproksimaj pojaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varmaj hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 °C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.

Historio

Malnovepoko

Mapo de la antikva Londinium
Granda Londono

Ne pruveblis ekzisto de antaŭ-romia setlejo de keltoj en la loko de la urbocentro de Londono. Verŝajne do la romianoj fondis la urbon Londinium en la jaro 47. En la jaro 6061 la icenoj gvidataj de la reĝino Budiko detruis la setlejon. Londinium estis rekonstruita kaj iĝis komence de la 2-a jarcento ĉefurbo de Britannia anstataŭ Camulodunum (la nuna Colchester). Ekde 197 Londinium estis la ĉefurbo de la provinco Britannia Superior, ekde ĉirkaŭ 300 de la provinco Maxima Caesariensis. Ĉirkaŭ la urbon oni starigis fortikaĵojn.

En la jaro 410 la romianoj retiris siajn trupojn kaj la loĝantoj senprotektaj suferis la rabadojn de ĝermanaj triboj. Post la konkero de Anglujo fare de la engloj kaj la saksoj Londinium iĝis ĝis la fino de la 5-a jarcento neloĝata ruinaro.

Mezepoko

La anglosaksoj unue evitis la tujan ĉirkaŭon de la ruinigita urbo. Fine de la 7-a jarcento ili fondis okcidente de ĝi la setlejon Lundenwic, kiu apartenis unue al la reĝlando Mercia, poste al tiu de Essex. Sub la gvidado de Alfredo la Granda, reĝo de Wessex, la anglosaksoj rekonkeris de la danoj la regionon ĉe la marenfluejo de la Tamizo en la jaro 878. En la sekvaj jaroj la regiono ene de la romia urbomurego estis denove setlita. La novestiĝinta urbo nomiĝis Lundenburgh.

En 1066 la normandoj konkeris Anglujon. La nova reganto, Vilhelmo la 1-a konfirmis la apartajn rajtojn de Londono. Rikardo Leonkora nomumis en 1189 la unuan lordurbestron, kiuj ekde 1215 estis elektitaj de la pli kaj pli potencaj komercistaj gildoj.

En 1209 estis finkonstruita la unua ŝtona ponto de Londono, kiu ĝis 1750 estis la nura ponto al la nuna urbocentro. Plurfoje la londonanoj suferis rabadojn de ribelemaj kamparanaj soldataroj. Tiel okazis en 1381 dum la revolucio de la kamparanoj kaj en 1450 dum la ribelo de Jack Cade.

Dum la militoj de rozoj, kiuj finiĝis en 1485 per la kronado de Henri Tudor al Henriko la 7-a, la urbo subtenis la partion de la Jorkoj. La reformacio rompis la potencon de la eklezio, kiu ĝis tiam posedis ĉirkaŭ duonon de la tuta grundo. La disdivido de ekleziaj bienoj ekde 1535 estigis epokon de ekonomia kresko kaj Londono iĝis granda komercurbo.

Vidindaĵoj

La Brita Muzeo (British Museum) estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasikisma stilo. En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono. La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.

Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko. Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la reĝa familio. Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktoria (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901. La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas The Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe. La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.

Trafalgar Square (Placo Trafalgar, en esperanto) estas placo de la centro de Londono (Britio), konstruita por rememorigi la Batalon de Trafalgar en kiu la brita ŝiparmeo venkis super la ŝiparmeoj franca kaj hispana ĉe la marbordoj de Kadizo, Hispanio. La origina nomo estis placo de Vilhelmo la 4-a, sed George Ledwell Taylor sugestis la nomŝanĝon. En la norda zono de la placo situis la realaj staloj de la epoko de Eduardo la 1-a, dum sude troviĝis la Charing Cross origina. Oni nuntempe konsideras la Charing Cross kiel la kerno de Londono kaj de ĝi oni mezuras ĉiujn distancojn. La placo estas kutima loko por manifestacioj politikaj kaj estas loko kie staras la kolono de Horatio Nelson.

Administra divido

Londono estas dividita en distriktoj kaj kvartaloj.

City.

Kvartaloj, distriktoj aŭ ĉefurboj de Londono estas:

Politiko

Ekde 2016 la urbestro de Londono estis Sadiq Khan, de la Laborista Partio, pakistandevena, nome unua islama urbestro de Londono. El 2008 al majo 2016 urbestro estis Boris Johnson, konservisma. Ken Livingstone, de la Laborista Partio, estis la urbestro inter la jaroj 2000 kaj 2008.

Loĝantaro

Okcidenta Londono sur satelita foto de Sputniko Landsat 7. La verda loko en la centro estas Hyde Park.

La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro 1801 estis proksimume 860.000 homoj, kontraŭ proksimume 670.000 loĝantoj en Parizo en la jaro 1802. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro 1825 kaj restis tia ĝis 1925, kiam ĝi estis superita de Novjorko.

Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas la vorton Cockney.

La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1.579 km²) havas oficiale 7.421.228 loĝantojn, kio envicigas ĝin kune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigis tiun nombron je 7,29 milionoj. La oficiala nombro de loĝantoj de Londono en la jaro 2003 estis laŭ la ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7.387.900.

Etnoj

Dum popolnombrado en la jaro 2001 la loĝantoj de Londono klasifikis siajn etnajn grupojn jene:

  • 76 % da blankuloj („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“),
  • 10 % da hindoj, bangladeŝanojpakistananoj,
  • 5 % da afrikanoj,
  • 5 % da karibeanoj,
  • 3 % da hibridoj,
  • 1 % da ĉinoj.

Proksimume 21,8 % de la loĝantaro indikis naskiĝejon ekster la Eŭropa Unio. Irlandanoj estis pro nombro de proksimume 200.000 la plej grandnombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.

Religio

Apartenas laŭ la popolnombrado de 2001 58,25 % al iu eklezio kristana, 15,8 % estas senkonfesiaj.

Transporto

Londono ludas kernan rolon en la trasportosistemo de Britio. De la stacidomo St Pancras veturas rapidaj trajnoj Eurostar tra la Manika Tunelo al Parizo (Gare du Nord) aŭ al Bruselo (Midi/Zuid). Londono krome havas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj retoj de metroo.

Fervojo

Eurostar trajnoj en stacio St Pancras

Trajnoj el Londono al la aliaj urboj de Britio forveturas de pluraj stacidomoj, laŭ sia direkto. Ekzemple, al okcidenta parto de Anglio kaj Suda Kimrio trajnoj forveturas de stacio Paddington; al sudorienta kaj sudokcidenta parto de Anglio de Waterloo; de Victoria al suda bordregiono kaj Brajtono; de Euston al okcidenta parto de Anglio, Norda Kimrio kaj al Glasgovo; de King's Cross al nordorienta parto kaj al Leeds kaj Edinburgo; de Liverpool Street al orienta Anglio. Eurostar-trajnoj antaŭe forveturis de Waterloo International, sed de novembro 2007 ili forveturas de stacio St Pancras. Planata estas uzi ankaŭ InterCityExpress trajnoj de Deutsche Bahn

Famuloj

Charles Dickens priskribis en siaj romanoj la vivo de la londona areo de sia tempo.
Keira Knightley en 2005, nuntempa fama londonanino.

Partneraj urboj

Krome inter alie la urbopartoj Lewisham kaj Sutton (ekde 1968) aparte havas partnerajn rilatojn kun

Londono kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]

Esperanto en Londono

Mary L. Blake gvidis unuan Esperanto-kurson en Londono komence de la 20-a jarcento.

Citaĵo
 Grava biblioteko kaj arkivo de E: 36 Penrhyn Rd. Kingston. Parolado de Z en 1907 en Guildhall (Urbodomo). - 10-a kongreso de SAT 3-7 aŭg. 1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj. SEU bojkotas la kongreson per intenca neĉeesto de sovetianoj. Diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. - Postkongreso 9-11 aŭg 1930 kun plimulto de la partoprenantoj de la UK en Oxford
— Enciklopedio de Esperanto (1934).

Londonaj esperantistoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Bibliografio