Folksproko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Flinga (diskuto | kontribuoj)
→‎Eksteraj ligiloj: folksprak.org
Linio 79: Linio 79:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==


{{EL}} http://groups.yahoo.com/group/folkspraak/ - {{angle}}
{{EL}} http://groups.yahoo.com/group/folkspraak/ {{angle}}
{{EL}} http://de.wikibooks.org/wiki/Folksprak - {{germane}}
{{EL}} http://de.wikibooks.org/wiki/Folksprak {{germane}}
{{EL}} http://folksprak.de/vu - angle
{{EL}} http://folksprak.de/vu {{angle}}
{{EL}} http://folksprak.org/ – {{angle}}


{{Planlingvoj}}
{{Planlingvoj}}

Kiel registrite je 00:29, 6 jun. 2016

Folksprak (antaŭe Folkspraak - kaj ekzistas multaj aliaj skribmanieroj kiel ekzemple Folksprâk) estas zona projekto de internacia planlingvo proponita en 1995 por ĝermanlingvanoj.

Gramatiko

Alfabeto kaj prononco

Duobloj kaj grupoj da konsonantoj signifas mallongan vokalon. Esceptoj estas pronomoj, artikoloj kaj prepozicioj. Folksprak uzas la bazan latinan alfabeton. 'C' antaŭ molaj vokaloj ('e', 'i', 'eu' kaj 'y') oni prononcas kiel 's' aŭ 'c', alie kiel 'k'; 'th' oni prononcas 't'; 'ph' kiel 'f'. Ĝi do ne uzas diakritilojn: ik heur (mi aŭdas).

Morfologio

Folksprak ne havas adjektivan aŭ verban variaĵon. Sed substantivigoj de adjektivoj kaj infinitivoj havas la finaĵon "-e": de andere (la alia), have (havi).

Adverboj kaj adjektivoj havas la saman formon: hel (tuta, tute).

Folksprak ne havas genron aŭ kazojn, krom je personaj pronomoj: hun (ŝi), han (li), ik (mi), mi (min).

La defina artikolo neŝanĝebla estas "de", la maldefina artikolo neŝanĝebla estas "en", sed oni uzas ĝin nur en singularo.

La pluralo de substantivo estas farita per -en aŭ, se la substantivo finiĝas per neakcentata finaĵo, per -s: mann (viro), mannen (viroj), auto (aŭto), autos (aŭtoj).

Sintakso

La baza vortordo estas SVO (subjekto, verbo, objekto). Demandojn oni faras per antaŭigo de verbo (VSO).

Artikolo kaj adjektivoj venas antaŭ la substantivo: de god mann (la bona viro).

Ekzemplo

Folksprak er en planed sprak entworpen fur make maglik de communication twisch sprekern fan de ferschillend nytidlik spraken in de nordern Europa (dat kom fro en dod gemeun germanisch stammsprak).[mankas fonto]

Traduko: "Folkspraak estas lingvo planita por faciligi la interkomunikado inter parolantoj de diversaj nuntempaj lingvoj de l' nordo de Eŭropo, derivataj de unu estinta komuna lingvo: la Proto-Germana.

Folksprak (Boksprak) Fůlkspræk (Orsprak)
Onser Fader in de hemmen, Ůnsĕr Fadĕr ĭn đă ħemmĕn,
Werde heliged din nam, Werđĕ ħạlĭgĕd đin nam,
Kome din rick, Kwe°mĕ đin rikj,
Gescheje din will, Găskeƕĕ đin wėll,
Hu in de hemmen, so up de erd. Hu ĭn đă ħemmĕn, so ŭp đă erđ.
Gev ons hidag onser daglik brod. Geƀ ůns ħidag ůnsĕr dãglĭk brḁđ.
Ond fergev ons onser schuld, Ůnđ fĕrgeƀ ůns ůnsĕr skuld,
Hu ok wi fergev dem onser schuldern. Hu ḁk wi fĕrgeƀ đĕm ůnsĕr skuldĕrĕn.
Ond led ons nit in ferseuking, Ůnđ led ůns nĭt ĭn fĕrsȍking,
Aver erleus ons af de yvel. Aƀĕr ŭtlọs ůns ăf đă ȕbĕl.
(Als din er de rick ond de macht (Alns đin ez đă rikj ůnđ đă maħt
Ond de herlikhed in eeighed.) Ůnđ đă ħạrlĭkħạd ĭn ạwĭgħạd.)
Amen. Amĕn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://groups.yahoo.com/group/folkspraak/angle Ŝablono:EL http://de.wikibooks.org/wiki/Folksprakgermane Ŝablono:EL http://folksprak.de/vuangle Ŝablono:EL http://folksprak.org/angle