Distrikto Frislando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
e Lingveno movis paĝon Distrikto Friesland al Distrikto Frislando anstataŭigante alidirektilon: esperantiigo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 07:33, 12 jun. 2016
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Jever |
Areo: | 607 km² |
Loĝantoj: | 100277 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 166 |
Aŭtokodo: | FRI |
Municipokodo: | 03455 |
Komunumoj: | 8 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Friesland (aŭ Frislando, germane Landkreis Friesland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, iom norde de la urbo Oldenburg, kaj tuj okcidente de la urbo Wilhelmshaven. Administra centro estas la tradicia urbo Jever.
La distrikto kulture, sed ne politike, estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Laŭ politika vidpunkto ĝi dum la plejparto de sia historio estis parto de la regiono Oldenburgio. Ĝi havas areon de 607 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 100 277 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Geografio
La distrikto Friesland, kiu estas karakterizita per marĉoj kaj sablaj grundoj, norde kaj oriente limiĝas de la Norda Maro. Al ĝia teritorio apartenas la Orientfrisa insulo Wangerooge. La plej nordan parton de la kontinenta teritorio konsistigas la historia pejzaĝo (kaj nuna komunumo) Wangerland.
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL oficiala retaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj
Frislando
Indas atenti, ke la tuta historia regiono Frislando - do la teritorio, kie ĝis la mezepoko estis parolata la frisa lingvo - konsistas el okcidenta Frislando (la nordoriento de Nederlando - ĝia nuna provinco Frislando), orienta Frislando (la nordokcidento de Germanio, al kies politika regiono aldoniĝas la distrikto Friesland oriente, kaj la pejzaĝo Saterland sude), plus norda Frislando, kies centro estas la nuna distrikto Nordfriesland de Ŝlesvig-Holstinio, sed kiu kulture ankaŭ ampleksas iom pli vastan teritorion kun inter alie la plej sudokcidenta parto de Danio.
|
|