Franca lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:


[[Dosiero:Flag of La Francophonie.svg|eta|150px|Logobildo de [[Franclingvio]]]]
[[Dosiero:Flag of La Francophonie.svg|eta|150px|Logobildo de [[Franclingvio]]]]
La '''franca lingvo''' (france: ''langue française'', ''français'' /fʁɑ̃sɛ/) estas latinida lingvo parolata de '''125 milionoj''' (41,6% kiel dua lingvo), precipe en [[Francio]], [[Kanado]], [[Alĝerio]], [[Haitio]], [[Belgio]], [[Svislando]], [[Afriko]] kaj [[Usono]]. Ĝi estas oficiala lingvo de [[UN]] kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko.
La '''franca lingvo''' (france: ''langue française'', ''français'' /fʁɑ̃sɛ/) estas latinida lingvo parolata de '''274 milionoj'''<ref>http://www.francophonie.org/Estimation-des-francophones.html</ref> (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en [[Francio]], [[Kanado]], [[Alĝerio]], [[Haitio]], [[Belgio]], [[Svislando]], [[Afriko]] kaj [[Usono]]. Ĝi estas oficiala lingvo de [[UN]] kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko.


La franca lingvo estas [[romanida lingvo]] precipe elvenante el la vulgara [[latino]] parolata en [[Gaŭlio]]. Oni konsideras ke la [[malnovfranca lingvo]] ekzistis de la [[842]] ĝis ĉirkaŭ [[1400]] (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ [[1400]] ĝis [[1600]] la lingvo estas nomata [[Franca (meza)|meza franca]] (ISO 639: frm).
La franca lingvo estas [[romanida lingvo]] precipe elvenante el la vulgara [[latino]] parolata en [[Gaŭlio]]. Oni konsideras ke la [[malnovfranca lingvo]] ekzistis de la [[842]] ĝis ĉirkaŭ [[1400]] (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ [[1400]] ĝis [[1600]] la lingvo estas nomata [[Franca (meza)|meza franca]] (ISO 639: frm).
Linio 164: Linio 164:


³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.
³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.

=== Sonkunligo ===
Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan [[Ortografio|ortografion]], tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero.

==== Devigaj kunligoj ====
Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta ''a''- aŭ ''o''-vorto:
les enfants

Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:

En kelkaj kunmetaĵo:


== Gramatiko ==
== Gramatiko ==
Linio 303: Linio 314:


== Francdevenaj Esperantaj vortoj ==
== Francdevenaj Esperantaj vortoj ==
Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun aldonita ''-o''-finaĵo.
Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita ''-o''-finaĵo.


Ekzemploj : ''absorbi'', ''adopti'', ''brodi'', ''diri'', ''dormi'', ''fini'', ''honori'', ''lavi'', ''profiti'', ''agresi'',
Ekzemploj : ''absorbi'', ''adopti'', ''brodi'', ''diri'', ''dormi'', ''fini'', ''honori'', ''lavi'', ''profiti'', ''agresi'',
Linio 315: Linio 326:


== Langrompilo ==
== Langrompilo ==
Fama franca [[langrompilo]] estas la frazo ''Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?''.
Fama franca [[langrompilo]] estas la frazo ''Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?''. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]


== Specimeno: [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] ==
== Specimeno: [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] ==

Kiel registrite je 08:44, 13 jun. 2016

Franca lingvo
Français
Mapo
moderna lingvonatura lingvo • lingvo
Lingvoj de oïl • sud-Eŭropaj lingvoj • gaŭlo-latinida lingvarolatinida lingvaro
Parolata en Francio kaj proksimume 50 aliaj landoj
Parolantoj 77 200 000
Denaskaj parolantoj proksimume 110-128 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 265-500 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Okcidenta latinida lingvaro
Franc-latinida lingvaro
Franca lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj
Reguligita de Académie française
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fr
  ISO 639-2
    Bibliografia fre
    Terminologia fra
  ISO 639-3 fra
  SIL FRA (Pri Franca lingvo en SIL angle)
  Glottolog stan1290
Angla nomo French
Franca nomo français
Vikipedio
vdr
Logobildo de Franclingvio

La franca lingvo (france: langue française, français /fʁɑ̃sɛ/) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, Afriko kaj Usono. Ĝi estas oficiala lingvo de UN kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko.

La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

Franclingvio

Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata. Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[2]:

  1. 62,97 -  Francio
  2. 33,22 -  Demokratia Respubliko Kongo
  3. 11,94 -  Germanio (ne membras en IOF)
  4. 11,20 -  Alĝerio (ne membras en IOF)
  5. 10,66 -  Maroko
  6. 10,52 -  Britio (ne membras en IOF)
  7. 10,47 -  Kanado (Kebekio: 7,67)
  8. 9,39 -  Italio (ne membras en IOF)
  9. 9,33 -  Kameruno
  10. 8,09 -  Belgio (Federacio Valonio-Bruselo aŭ Franclingva Komunumo de Belgio: 4,66)
  11. 7,22 -  Ebura Bordo
  12. 6,09 -  Tunizio
  13. 5,40 -   Svislando
  14. 5,02 -  Hispanio (ne membras en IOF)
  15. 4,85 -  Madagaskaro
  16. 4,45 -  Haitio
  17. 4,28 -  Senegalo

Parencaj lingvoj kaj dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.

Historio

- 100.
La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
500.
Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
1000.
En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.
1500.
Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.

Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp

Jarcentoj 19-a kaj 20-a.
La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Prononco

Konsonantoj

  Bilabiala Labiodenta Labial-palatala Labial-velara Alveola Postalveola Palatale Velara Uvula
Plozivo p  b       t  d     k  g
Nazalo m       n   ɲ ¹ ŋ ²
Frikativo   f  v     s  z ʃ  ʒ     ʁ ³
Alproksimiĝo     ɥ 4 w 4 l   j 4  

¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).

Vokaloj

Franclingvaj vokaloj

La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.

  Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i    y   u
Mezmalvasta e    ø   o
    ə ¹  
Mezvasta ɛ ɛ:²  ɛ̃    œ  œ̃ ¹   ɔ  ɔ̃
Vasta a   ɑ ³  ɑ̃

¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.

² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.

³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.

Sonkunligo

Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero.

Devigaj kunligoj

Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto: les enfants

Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:

En kelkaj kunmetaĵo:

Gramatiko

Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj

La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.

Verbo

En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).

Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.

parler (paroli), unua grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je parle mi parolas
tu parles vi parolas
il, elle, on parle li, ŝi, oni (ĝi) parolas
nous parlons ni parolas
vous parlez vi parolas
ils, elles parlent ili parolas
finir (fini), dua grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je finis mi finas
tu finis vi finas
il, elle, on finit li, ŝi, oni (ĝi) finas
nous finissons ni finas
vous finissez vi finas
ils, elles finissent ili finas
prendre (preni), tria grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je prends mi prenas
tu prends vi prenas
il, elle, on prend li, ŝi, oni (ĝi) prenas
nous prenons ni prenas
vous prenez vi prenas
ils, elles prennent ili prenas
être (esti), helpverbo
Persono Verbo Tradukaĵo
je suis mi estas
tu es vi estas
il, elle, on est li, ŝi, oni (ĝi) estas
nous sommes ni estas
vous êtes vi estas
ils, elles sont ili estas

Francdevenaj Esperantaj vortoj

Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita -o-finaĵo.

Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.

Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.

Langrompilo

Fama franca langrompilo estas la frazo Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]

Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Artikolo 1a

Tous les êtres humains naissent libres et égaŭ en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.

Artikolo 2a
  1. Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation.
  2. De plus, il ne sera fait aucune distinction fondée sur le statut politique, juridique ou international du pays ou du territoire dont une personne est ressortissante, que ce pays ou territoire soit indépendant, sous tutelle, non autonome ou soumis à une limitation quelconque de souveraineté.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL La franca akademio Ŝablono:EL French 101 La franca por komencantoj angle Ŝablono:EL http://agence.francophonie.org/ La Francophonie Ŝablono:EL Ethnologue raporto pri la franca Ŝablono:EL Franca klavaro Ŝablono:EL Vortaro pri franca lingvo

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/10, paĝo 23: La franca verkita de Bradley Kendal.
  1. http://www.francophonie.org/Estimation-des-francophones.html
  2. http://www.francophonie.org/IMG/pdf/pays-plus-1-million-locuteurs.pdf