Franca lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
MatjoT (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e →Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: korekta iksokodigo (égaux) Etikedo: Iksokodo |
||
Linio 357: | Linio 357: | ||
== Specimeno: [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] == |
== Specimeno: [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] == |
||
; Artikolo 1a |
; Artikolo 1a |
||
Tous les êtres humains naissent libres et |
Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité. |
||
; Artikolo 2a |
; Artikolo 2a |
||
# Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation. |
# Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation. |
Kiel registrite je 10:11, 13 jun. 2016
Franca lingvo | ||
Français | ||
moderna lingvo • natura lingvo • lingvo | ||
---|---|---|
Lingvoj de oïl • sud-Eŭropaj lingvoj • gaŭlo-latinida lingvaro • latinida lingvaro | ||
Parolata en | Francio kaj proksimume 50 aliaj landoj | |
Parolantoj | 77 200 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 110-128 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 265-500 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj | |
Reguligita de | Académie française | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | fr | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | fre | |
Terminologia | fra | |
ISO 639-3 | fra | |
SIL | FRA (Pri Franca lingvo en SIL angle) | |
Glottolog | stan1290 | |
Angla nomo | French | |
Franca nomo | français | |
Vikipedio | ||
La franca lingvo (france: langue française, français /fʁɑ̃sɛ/) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, Afriko kaj Usono. Ĝi estas oficiala lingvo de UN kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).
Franclingvio
Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata. Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[2]:
- 62,97 - Francio
- 33,22 - Demokratia Respubliko Kongo
- 11,94 - Germanio (ne membras en IOF)
- 11,20 - Alĝerio (ne membras en IOF)
- 10,66 - Maroko
- 10,52 - Britio (ne membras en IOF)
- 10,47 - Kanado (Kebekio: 7,67)
- 9,39 - Italio (ne membras en IOF)
- 9,33 - Kameruno
- 8,09 - Belgio (Federacio Valonio-Bruselo aŭ Franclingva Komunumo de Belgio: 4,66)
- 7,22 - Ebura Bordo
- 6,09 - Tunizio
- 5,40 - Svislando
- 5,02 - Hispanio (ne membras en IOF)
- 4,85 - Madagaskaro
- 4,45 - Haitio
- 4,28 - Senegalo
Parencaj lingvoj kaj dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.
Historio
- - 100.
- La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
- 500.
- Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
- 1000.
- En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.
- 1500.
- Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
- Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
- La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.
Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp
- Jarcentoj 19-a kaj 20-a.
- La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
Prononco
Konsonantoj
Bilabiala | Labiodenta | Labial-palatala | Labial-velara | Alveola | Postalveola | Palatale | Velara | Uvula | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plozivo | p b | t d | k g | ||||||
Nazalo | m | n | ɲ ¹ | ŋ ² | |||||
Frikativo | f v | s z | ʃ ʒ | ʁ ³ | |||||
Alproksimiĝo | ɥ 4 | w 4 | l | j 4 |
¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).
Vokaloj
La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.
Antaŭa | Centra | Malantaŭa | |
---|---|---|---|
Malvasta | i y | u | |
Mezmalvasta | e ø | o | |
ə ¹ | |||
Mezvasta | ɛ ɛ:² ɛ̃ œ œ̃ ¹ | ɔ ɔ̃ | |
Vasta | a | ɑ ³ ɑ̃ |
¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.
² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.
³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.
Sonkunligo
Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas naza vokalsono foje perdas nazeco (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).
Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).
Devigaj kunligoj
Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto:
- les enfants [lɜz‿ɑ̃fɑ̃] (la infanoj)
- mon amie [mɔ̃n‿ami] (mia amikino), mes amis [mɜz‿ami] (miaj amikoj)
- cet arbre [sɛt‿aʁbʁ] (tiu arbo)
Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:
- vous êtes [vuz‿ɛt] (vi estas)
- allons-y [alɔ̯z‿i] (ni iru tien)
- ont-ils [ɔ̃t‿il] (ili havas)
En kelkaj kunmetaĵoj:
- pot-au-feu [pot‿ o fø] (bolita bovaĵo)
- États-Unis [etaz‿yni] (Usono)
- petit à petit [pətit‿a pəti] (iom post iom)
Konsinlindaj kunligoj
Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta a-vorto: vous êtes idiots [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)
Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: elle est allée [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)
Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: dans un champ [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)
Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: très heureux [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)
Inter verbo kaj ties komplemento: je crois en toi [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)
Inter o-vorto je multenombro kaj la sekvanta a-vorto: des arbres immenses [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)
Malpermesitaj kunligoj
Post et (kaj)
Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: des haricots [dɛ aʁiko] (fazeoloj)
Gramatiko
Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj
La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.
Verbo
En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).
Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
Francdevenaj Esperantaj vortoj
Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita -o-finaĵo.
Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.
Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.
Langrompilo
Fama franca langrompilo estas la frazo Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]
Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
- Artikolo 1a
Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.
- Artikolo 2a
- Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation.
- De plus, il ne sera fait aucune distinction fondée sur le statut politique, juridique ou international du pays ou du territoire dont une personne est ressortissante, que ce pays ou territoire soit indépendant, sous tutelle, non autonome ou soumis à une limitation quelconque de souveraineté.
Bildaro
-
Malhelblua: francparolanta - Blua: oficiala lingvo
-
Regionaj lingvoj de Francio
-
Esperantaj nomoj de regionaj lingvoj de Francio
-
Franclingva Afriko
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL La franca akademio Ŝablono:EL French 101 La franca por komencantoj angle Ŝablono:EL http://agence.francophonie.org/ La Francophonie Ŝablono:EL Ethnologue raporto pri la franca Ŝablono:EL Franca klavaro Ŝablono:EL Vortaro pri franca lingvo
Literaturo
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/10, paĝo 23: La franca verkita de Bradley Kendal.