Malnova kaj Akceptita Skota Rito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
MatjoT (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Grandaj Konstitucioj de Laŭzano.jpg|eta|334x334ra|[[Dukapa aglo]] estas la ĉef[[simbolo]] de la Malnova kaj Akceptita Rito. Unua paĝo de la Grandaj Konstitucioj de Laŭzano (1875).]]
[[Dosiero:Dukapa aglo 1875.jpg|eta|322x322ra|[[Dukapa aglo]] estas la ĉef[[simbolo]] de la Malnova kaj Akceptita Rito. Unua paĝo de la Grandaj Konstitucioj de Lauxzano (1875).]]
'''Malnova kaj Akceptita Skota Rito''' '''(MAS Rito)''' estas unu el la plej famaj [[Framasonismo|framasonaj]] [[Rito|ritoj]], oficiale starigita en 1801. Ĝi konsistas el progresiva sinsekvo de 30 altaj gradoj praktikitaj tutmonde, kaj foje 3 bazaj "metiaj" gradoj praktikitaj ĉefe en kontinenta [[Eŭropo]].
'''Malnova kaj Akceptita Skota Rito''' '''(MAS Rito)''' estas unu el la plej famaj [[Framasonismo|framasonaj]] [[Rito|ritoj]], oficiale starigita en 1801. Ĝi konsistas el progresiva sinsekvo de 30 altaj gradoj praktikitaj tutmonde, kaj foje 3 bazaj "metiaj" gradoj praktikitaj ĉefe en kontinenta [[Eŭropo]].



Kiel registrite je 16:03, 14 jun. 2016

Dukapa aglo estas la ĉefsimbolo de la Malnova kaj Akceptita Rito. Unua paĝo de la Grandaj Konstitucioj de Lauxzano (1875).

Malnova kaj Akceptita Skota Rito (MAS Rito) estas unu el la plej famaj framasonaj ritoj, oficiale starigita en 1801. Ĝi konsistas el progresiva sinsekvo de 30 altaj gradoj praktikitaj tutmonde, kaj foje 3 bazaj "metiaj" gradoj praktikitaj ĉefe en kontinenta Eŭropo.

La tri unuaj gradoj estas administritaj de Granda Loĝio aŭ Granda Oriento dum la altgradoj (kromgradoj) estas regitaj de Plejsupra Konsilantaro, po unu en ĉiu lando tradicie (sed ekzistas tre multaj esceptoj). Ne ekzistas tutmonda organizaĵo por tiu rito ĉar ĉiu Plejsupra Konsilantaro estas suverena rilate al sia jurisdikcio.

Historio

Pri la vorto "Skota" kaj la "Skotismo"

Verŝajne, la vorto "Skota" ne rilatas al Skotlando kiel naskiĝloko de tiaj gradoj, sed kiel honoriga kaj memoriga aludo pro tio, ke tiu lando havis gravan rolon en maturiĝo de framasonismo dum la 17-a jarcento[1].

La "Skotismo" rilatas al aro da framasonaj altgradoj, kiuj estas praktikitaj preter la grado de Majstro. Ĝi venas el la nomoj de la unuaj kromgradoj[2]. Interalie menciindas:

  • Scots Master (grado de "Skota Majstro) en Anglio ĉ. 1730
  • Scotts Masons’ Lodge (Loĝio de Skotaj Framasonoj) en Anglio ĉ. 1733
  • Aliaj aludoj pri "Framasonaj Skotaj Mastroj" en Anglio en 1735 kaj 1740

En Prusio, framasonismo estis enkondukita en 1737 kaj la unuan mencion pri "skotismo" oni trovas la nomo de "La Tre Honorinda kaj Respektinda Loĝio de la Unio", kreita en Berlino la 30-an de novembro 1742, en la tago de Sankta Andreo (patrono de Skotlando). Tiu Loĝio estas rigardata kiel unu el la unuaj "Patrinaj Loĝioj" ĉar ĝiaj anoj agadis por disvastigi Skotismon, tiel ke aliaj Loĝioj estis rapide kreitaj en Lepziko (1743), Frankforto ĉe Majno (1745), Kopenhago (1749), Transilvanio (1749), Altenborgo (1751)[2][3].

"Skotismo" ankaŭ eniris Francion ĉ. 1740. En 1745 estis fondita en Bordozo la "Perfekta Skota Loĝio de Sankta Johano de Jerusalemo" kaj en 1760 "Skota Patrina Loĝio" en Marsejlo, kiu praktikis 7 gradojn[4]. En 1742, malkaŝocela libro L'Ordre des Francs-Maçons trahi ("La Framasona Ordeno perfidita") mencias:

"nebula ondo iras inter framasonoj pri iu ordeno, kiun ili nomas Skotoj, laŭdire supera al ordinaraj framasonoj, kun siaj apartaj ceremonioj kaj sekretoj"

Kelkaj "skotaj" naskiĝis tiutempe en Francio, interalie "Scots Master" (Skota Majstro) kaj "Maître Écossais des 3 J" (Skota Majstro de la 3 J, foje ankaŭ nomata Skota Majstro de Parizo aŭ de Clermont) ĉ. 1740.

Manuskripto de Henry Francken.

La Perfektiga Rito

Tiu rito iom post iom disvolviĝis en Francio meze de la 18-a jarcento. Unue estis 7 gradoj, poste 10, 14, 24 (ĉ. 1750[5]) kaj ĝis 25 en la fina formo (Bordozo, 1762[3]).

Franca negocisto Étienne Morin [etjɛn moʁɛ̃] (1717 en Cahors, Francio - 1771 en Kingstono, Jamajko) fondis loĝion "Perfektaj Elektitoj" en Bordozo en 1745[3][6]. Ĉirkaŭ 1750, li vojaĝis inter Eŭropo kaj la tiutempaj francaj insulaj kolonioj en Ameriko, kunportante 24-gradan praformon de la Perfektiga Rito. Reveninte en Francio, la 27-an de aŭgusto 1761, li ricevis de la tiutempa Granda Loĝio de Francio permeson disvastigi "en ĉiujn mondopartojn la Perfektan kaj Noblegan Framasonismon, fondi loĝiojn, inici kaj plirangigi Fratojn je la noblaj gradoj de la plej alta perfekto". La 27-an de marto 1762, Étienne Morin enŝipiĝis en Bordozo, kun la ĵus pretigita 25-grada "Perfektiga Rito" kaj iris al Sankta Domingo, kie li fondis loĝion "La Perfekta Harmonio" en 1764. Tie li nomumis "deligitojn ĝeneralajn inspektorojn", interalie la nederlanda Henry Andrew Francken (1720-1795), kiu fariĝos lia sekretario kaj kunlaboranto[7].

Henry Francken tradukis la riton al la angla per la nomo "Ordeno de la Reĝa Sekreto" (laŭ la nomo de la plejalta grado de tiu rito). Li vojaĝis en Nord-Ameriko (estonta Usono) de 1767 ĝis 1769 kaj fondis loĝion en la urbo Albany, disvastigante la Perfektigan Riton[6][7]. Li redaktis plurajn manuskriptojn en 1771 (kun Étienn Morin) kaj poste en 1783 kaj 1786.

Grandaj Konstitucioj de Berlino - 1786

Grava dokumento por la MAS Rito estas la Grandaj Konstitucioj de Berlino. Ne ekzitas originala dokumento, sed nur kopioj. Laŭdire la originala estis subskribita de Frederiko la 2-a. Tiu dokumento, kvankam debatita de historiistoj, jam entenas mencion pri 33 gradoj kaj daŭre rolas kiel referenco por nuntempaj Plejsupraj Konsilantaroj.

Naskiĝo de la Malnova kaj Akceptita Skota Rito: 1801-1804

Transformiĝo de Perfektiga Rito al MAS Rito okazis inter 1798 kaj 1801 en Suda Karolino, Usono. La unua Plejsupra Konsilantaro estis kreita en Charleston la 31 de majo 1801, fare de John Mitchell (1741-1816) kaj Frederick Dalcho (1770-1836)[3][8].

La 2-an de decembro 1802, la Plejsupra Konsilantaro de Charleston eldonis Circular throughout the two Hemispheres ("Cirkulero tra ambaŭ Duonsferoj")[3][9].

Franca nobelo Alexandre de Grasse-Tilly [alɛksɑ̃dʁ də gʁas tiji], kiu estis inicita en 1783, ricevis ĉarton de la Plejsupra Konsilantaro de Charleston la 21-an de februaro 1802. Li fondis Plejsupran Konsilantaron en Francio en 1804. La saman jaron, estis kreitaj la tri unuaj gradoj de tiu rito, laŭ la tradicio de la Rito de Malnovuloj[7].

Grandaj Konstitucioj de Laŭzano - 1875

Inter la 6-a kaj la 22-a de septembro 1875 en Laŭzano, okazis Interncia Konvento, kiun partoprenis 11 el 22 Plejsupraj Konsilantaroj, ĉefe Eŭropaj (Anglio, Belgio, Kubo, Francio, Grekio, Hungario, Italio, Peruo, Portugalio, Skotlando kaj Svislando)[7]. Tiu dokumento firmigas la bazojn de MAS Rito, konforme kun pasintaj dokumentoj (Grandaj Konstitucioj de Berlino, Cirkulero tra ambaŭ Duonsferoj). Ĝi ankaŭ entenas elprovolibron pri insignoj, dekoroj, pasvortoj, gestosingoj de ĉiuj gradoj[3][10]

Gradoj

Por Majstroj, altgradaj aŭ flankogradaj sistemoj, kiel la MAS Rito, kompletigas la inican progreson kun diversaj legendoj, plejofte el la Malnova Testamentotemplanaj/kavaliraj moralaĵoj. Ne ĉiuj gradoj estas praktikitaj (la plej oftaj estas 4-a, 9-a, 12-a, 14-a, 18-a, 28-a, 30-a, 31-a, 32-a kaj 33-a).

Gradoj de la Malnova kaj Akceptita Skota Rito kompare kun la Perfektiga Rito
Gradoj Angle (Usono Suda Jurisdikcio1 kaj Anglio) France2 Esperante Perfektiga Rito
1-a Apprentice Apprenti Metilernanto 1 Metilernanto
2-a Fellowcraft Compagnon Submajstro 2 Submajstro
3-a Master Maître Majstro 3 Majstro
4-a Secret Matser Maître Secret Sekreta Majstro 4 Sekreta Majstro
5-a Perfect Master Maître Parfait Perfekta Majstro 5 Perfekta Majstro
6-a Intimate Secretary Secrétaire Intime Intima Sekretario 6 Intima Sekretario
7-a Provost and Judge Prévôt et Juge Provosto kaj Juĝisto 7 Intendanto de la Konstruaĵo(j)3
8-a Intendant of the Building Intendant des Bâtiments Intendanto de la Konstruaĵo(j) 8 Provosto kaj Juĝisto3
9-a Elu/Elect of the Nine (Maître) Élu des Neuf Elektito de la Naŭopo 9 Kavaliro Elektito de la Naŭopo
10-a Elu/Elect of the Fifteen (Illustre) Élu des Quinze Elektito de la Dekkvinopo 10 Kavaliro Elektito de la Dekkvinopo
11-a Elu of the Twelve / Sublime Elect Sublime Chevalier Élu Noblega Elektito / Elektito de la Dekduopo 11 Glora Elektito Estro de la Dekdu Triboj
12-a Master Architect Grand Maître Architecte Majstro Arĥitekto 12 Majstro Arĥitekto
13-a Royal Arch of Salomon/Enoch Chevalier de Royale Arche Reĝa Arko 13 Kavaliro de Reĝa Arko
14-a Perfect Elu Grand Élu Parfait Perfekta Elektito 14 Granda Elektito
15-a Knight of the East/Sword Chevalier d'Orient/de l'Épée Kavaliro de Oriento 15 Kavaliro de la Spado
16-a Prince of Jerusalem Prince de Jérusalem Princo de Jerusalemo 16 Princo de Jerusalemo
17-a Knight of the East and West Chevalier d'Orient et d'Occident Kavaliro de Oriento kaj Okcidento 17 Kavaliro de Oriento kaj Okcidento
18-a Knight/Sovereign Prince Rose Croix Chevalier Rose+Croix Kavaliro de Rozkruco 18 Kavaliro de Rozkruco
19-a Grand Pontiff Grand Pontife Granda Pontifiko 19 Granda Pontifiko / Dumviva Majstro
20-a Master of the Symbolic Lodge / Venerable Master Maître Ad Vitam / Vénérable Maître des Loges Symboliques (Respektinda/Dumviva)4 Majstro de Simbola(j) Loĝio(j)
21-a (Patriarch) Noachite / Prussian Knight Noachite / Chevalier Prussien Nohido / Prusa Kavaliro 20 Granda Patriarko
22-a Knght of the Royal Axe / Prince of Libanus Prince du Liban / Chevalier de Royale Hache Princo de Libano / Kavaliro de Reĝa Hakilo 225 Princo de Libano / Kavaliro de Reĝa Hakilo
23-a Chief of the Tabernacle Chef du Tabernacle Estro de la Tabernaklo
24-a Prince of the Tabernacle Prince du Tabernacle Princo de la Tabernaklo
25-a Knight of the Brazen Serpent Chevalier du Serpent d'Airain Kavaliro de la Bronza Serpento
26-a Prince of Mercy Prince de Mercy Favorkoreca6 Princo
27-a Commander of the Temple Grand Commandeur du Temple Komandoro de la Templo
28-a Knight of the Sun Chevalier du Soleil Kavaliro de la Suno
29-a (Scottish) Knight of Saint Andrew Grand Écossais de Saint André d'Écosse (Skota) Kavaliro de Sankta Andreo
30-a Knight Kadosh Chevalier Kadosh / Chevalier de l'Aigle noir et blanc Sankta7 Kavaliro / Kavaliro de la Blankanigra Aglo 24 Glora Kavaliro Komandoro de la Blankanigra Aglo
31-a (Grand) Inspector Inquisitor (Commander) Grand Inspecteur Inquisiteur Commandeur Granda Inspektoro Inkvizitoro Komandoro
32-a Master/Subime Prince of the Royal Secret Sublime Prince du Royal Secret Noblega Princo de la Reĝa Sekreto 25 Noblega Princo de la Reĝa Sekreto
33-a (Sovereign Grand) Inspector General (Souverain) Grand Inspecteur Général (Suverena) Granda Ĝenerala Inspektoro

1 La Usona Suda Jurisdikcio estas la plej malnova el la mondo por tiu rito. 2 Nomoj de gradoj plejparte venas el Perfektiga Rito, kiu estis ellaborita en Francio meze de la 18-a jarcento. 3 La 7-a kaj 8-a gradoj estis inversigitaj. 4 "Respektinda Majstro" estas la titolo de Loĝiestro. Tiu ofico iam estis "dumviva". 5 La 21-a kaj 23-a gradoj havas malsaman nomon en la Perfektiga Rito. 6 El la latina mercedem (rekompenso, graco), tra la malnova franca kaj poste la angla mercy (mizerikordo, kompatemo, favorkoreco). 7 El la hebra קדוש /kadoŝ/ (sankta, sanktulo).

Gradoj estas praktikitaj en diversaj simbolaj ejoj: Loĝio, Kapitulo, Areopago, Tribunalo, ktp.

Gradoj Usona Suda Jurisdikcio kaj Francio
1-3 Simola/Blua Loĝio
4-14 Perfektga Loĝio
15-18 Kapitulo
18-30 Areopago
31 Suvereno Tribunalo
32 Konsistorio
33 Plejsupra Konsilantaro

Organizaĵoj

Notoj kaj referencoj

  1. Roger Dachez, Histoire de la Franc-maçonnerie Française, PUF, 2003
  2. 2,0 2,1 http://www.compagnonnage.info/renaissancetraditionnelle/Articles/ordre-ecossais-berlin.htm
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Yves-Max Viton, Le Rite Écossais Ancien et Accepté, PUF, 2012
  4. http://www.amhg.fr/Le-sens-du-mot-ecossais.html
  5. http://www.amhg.fr/Rite-Morin.html
  6. 6,0 6,1 http://www.jlturbet.net/article-bordeaux-honore-etienne-morin-la-reaa-en-fete-le-7-juin-2013-118311392.html
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Jacques Simon, Rituels des trois premiers degrés selon les anciens cahiers 5829, Éditions de La Hutte, 2010
  8. http://www.themasonictrowel.com/Articles/apendent_bodies/york/the_royal_secret_in_america_before_1801.htm
  9. http://www.scdf.net/manager/uploads/1802%20Circulaire%20aux%20deux%20hemispheres.pdf
  10. http://pmbordeaux.perso.sfr.fr/constitutions1875.swf