Carlo Minnaja: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
Minnaja estas membro, senatano kaj vicprezidanto de [[AIS]] San-Marino.
Minnaja estas membro, senatano kaj vicprezidanto de [[AIS]] San-Marino.


En la 1960aj jaroj Carlo Minnaja estis estrarano de [[TEJO]] pri fakaj sekcioj kaj servoj.<ref>[http://www.uea.org/informado/arkivo/63/2/feb63.html#ljv ''Esperanto,'' februaro 1963.]</ref> Li tre aktivas pri esperantologio kaj esperanto-literaturo. Li estis ano de la literatura rondo [[La Patrolo]]. En 1981 aperis lia traduko en Esperanton "La gastejestrino" de [[Carlo Goldoni]]; en 1982 liaj tradukoj de poemoj de [[Cesare Pavese]].
En la 1960aj jaroj Carlo Minnaja estis estrarano de [[TEJO]] pri fakaj sekcioj kaj servoj.<ref>[http://www.uea.org/informado/arkivo/63/2/feb63.html#ljv ''Esperanto,'' februaro 1963.]</ref> Li tre aktivas pri esperantologio kaj esperanto-literaturo. Li estis ano de la literatura rondo [[La Patrolo]]. En 1981 aperis lia traduko en Esperanton "[[La gastejestrino]]" de [[Carlo Goldoni]]; en 1982 liaj tradukoj de poemoj de [[Cesare Pavese]]; en 1990 "[[Enlumas min senlimo]]", eldonita de [[LF-Koop]] 1990.


En 1996 publikiĝis lia pli ol 1400-paĝa [[Esperanto-itala vortaro|vortaro]] itala-esperanta. Ĝi estas la plej ampleksa tiutipa, kiu ĝis nun aperis, kaj komparebla nur kun la samkategoriaj vortaroj germana-esperanta de Krause (2007), la hispana-esperanta de De Diego (2002) kaj la hungara-esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny (1996).
En 1996 publikiĝis lia pli ol 1400-paĝa [[Esperanto-itala vortaro|vortaro]] itala-esperanta. Ĝi estas la plej ampleksa tiutipa, kiu ĝis nun aperis, kaj komparebla nur kun la samkategoriaj vortaroj germana-esperanta de Krause (2007), la hispana-esperanta de De Diego (2002) kaj la hungara-esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny (1996).

Kiel registrite je 17:51, 18 jun. 2016

Carlo MINNAJA [KARlo minNAja] (naskiĝis la 19-an de marto 1940 en Romo) estas itala matematikisto. Li estas denaska Esperanto-parolanto kaj vortaristo kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Minnaja magistriĝis pri matematikaj sciencoj en Pizo en 1963; doktoraj studoj pri analitiko ĉe Scuola Normale Superiore, Pizo 1963-65; unua profesorposteno ĉe la ŝipakademio en Livorno en 1965. Poste li iris al la universitato de Padovo kiel profesoro de la inĝeniera fakultato, pri diversaj matematikaj fakoj; de 1973 li estas konstanta profesoro. Inter 1979 kaj 1994 li estis membro de la Scienca Konsilio de la Instituto pri Komputa Lingvistiko en Pizo. En 1983/84 li estis gastprofesoro Fulbright-a ĉe Virginia Polytechnic Institute kaj University of California en Los-Anĝeleso. Li prelegis ĉe pluraj eŭropaj universitatoj, estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉ. 50 sciencaj kaj didaktikaj verkoj pri matematiko; verkinto de pluraj libroj kaj multaj artikoloj koncernantaj la internacian lingvon. En 1980 li estis distingita de la Itala Ĉefministro per "Premio de la kulturo".

Minnaja estas membro, senatano kaj vicprezidanto de AIS San-Marino.

En la 1960aj jaroj Carlo Minnaja estis estrarano de TEJO pri fakaj sekcioj kaj servoj.[1] Li tre aktivas pri esperantologio kaj esperanto-literaturo. Li estis ano de la literatura rondo La Patrolo. En 1981 aperis lia traduko en Esperanton "La gastejestrino" de Carlo Goldoni; en 1982 liaj tradukoj de poemoj de Cesare Pavese; en 1990 "Enlumas min senlimo", eldonita de LF-Koop 1990.

En 1996 publikiĝis lia pli ol 1400-paĝa vortaro itala-esperanta. Ĝi estas la plej ampleksa tiutipa, kiu ĝis nun aperis, kaj komparebla nur kun la samkategoriaj vortaroj germana-esperanta de Krause (2007), la hispana-esperanta de De Diego (2002) kaj la hungara-esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny (1996).

Minnaja estas ano de la scienca komitato de Itala Interlingvistika Centro, konstanta kunlaboranto de Literatura Foiro ekde ĝia fondo (ĝia ĉefredaktoro en 2014), kaj regula literatura recenzanto de la magazino Monato.

Li ankaŭ kontribuis al BA2.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Interreta vortaro itala-esperanto de Carlo Minnaja Ŝablono:EL Vortaro itala-esperanto de Minnaja - hVortaro fare de Danio Manetta: programo por Linukso aŭ Vindozo. Ŝablono:EL TTT-ejo de Carlo Minnaja Ŝablono:EL biografio (itala) Ŝablono:EL Libroj de kaj pri Carlo Minnaja en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Ŝablono:EL Artikoloj de kaj pri Carlo Minnaja en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)

Trovu « Carlo Minnaja » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»