Ĉinuka piĝino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 151: Linio 151:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
[http://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/chn Ĉinuk-piĝina vikipedio] apenaŭ aktiva ĝis 2011.06.27
# [http://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/chn Ĉinuk-piĝina vikipedio] apenaŭ aktiva ĝis 2011.06.27
# [https://chinookjargon.com/ Chinookjargon.com], angla retejo kun multegaj legprovoj kaj tradukoj de kaj el la ĉinuka lingveto al la angla


== Fontoj ==
[[Kategorio:Piĝinoj]]
[[Kategorio:Piĝinoj]]
[[Kategorio:Ĵargonoj]]
[[Kategorio:Ĵargonoj]]

Kiel registrite je 12:59, 19 jun. 2016

La ĉinuka lingveto (angle: Chinook Jargon, The Jargon, Chinook; propre Chinuk wawa) estas interlingvo de ĉirkaŭ 700 vortoj, kiu ekde antaŭ ol Usono naskiĝis ĝis ĉirkaŭ 1950 paroliĝis kiel komerca kaj ĉiutaga lingvo en Noreklando (Kanado kaj la nord-malokcidenta flanko de Usono) de preskaŭ ĉiuj loĝantoj. Nuntempe, ankoraŭ ekzistas kaj paroliĝas sed kompare ol antaŭtempe, preskaŭ ne ekzistas.

Nuntempa ekzemplo pri kiel la ĉinuka ankoraŭ uziĝas: kiel atentiga frapfrazo por anonci.

Estis tiom ĉiutaga, ke paroliĝis juĝeje kaj gazetoj ne eĉ tradukis la lingveton kiam aperis artikole, anonce ktp. Uziĝas de indiĝenanoj, ĉinanoj, usonanoj ktp — ĉiuj loĝante en la regiono.

Kelkaj vortoj el la lingveto ankoraŭ uziĝas nuntempe kiel dialektaj vortoj en la angla, sed ĉefe la vortoj uziĝas kiel nomoj de urboj, riveroj, gazetoj, kompanioj, kaj en komercaĵaj atentigaj frazoj. Nuntempe la landanoj plejofte ne scias la signifojn de ĉi tiuj, ĉar la lingveto forpremegiĝis de la forpeliĝo de la indiĝenanoj kaj la dua militego: inter aliaj aferoj, la registraroj deziris ke ja ĉiuj landanoj, ambaŭ la indiĝenanoj kaj la aliaj, parolus nur la tiel-nomatan puran anglan sendialekte.

Ankoraŭ-uzataj vortoj:

Plejparte la lingvo ne nuntempe uziĝas, sed ankoraŭ ekzistas kiel dialektaj vortoj, loknomoj, ktp en la angla lingvo. Ĉi tie estas kelkaj kiujn homoj de tie kredeble sciius, eĉ se skribiĝas per alia maniero:

Dosiero:Siwash fruit ad male.jpg
»Siwash = indiĝenano«, anonco pri frukto.

Chinook = ankoraŭ uziĝas bazlerneje Usone signifi pri la interlingvo anstataŭ ol la vera ĉinuka lingvo.

Tillicum = »popolo, amiko«, urbnomo Usone.

potlatch, potluck = »dono, donaco«, uziĝas ankoraŭ nuntempe oftege pri festoj

salt chuck = »sala akvo«, maro. Diriĝas radie pri la vetero, Usone.

masi, mahsi = »dankon«, diriĝas radie, Kanade.

siwash = »indiĝenana«, ofte ekzistis kiel nomo de komercaĵoj sed nuntempe estas fivorto al la devena popolo.

hiyu, HiYu = »multe«, nuntempe la nomo de festoj kaj komercaĵoj.

tee, tyee = »estro«, diriĝas dialekte en kelkaj frazoj kiel »the big tyee« (la granda estro) kaj »tyee salmon« (salmestro).

high muckamuck = »multe manĝaĵo(n havas)« riĉulo, gravulo, pompulo. Diriĝas dialekte.

»Siwash« signifas »indiĝenano« en la ĉinuka

skookum = »forte, bonaĵo«, loknomo kaj dialekta vorto Kanade por signifi kiel »bone!«.

stick = »arbaro, arbo, arbaĵo (ŝtipo, ligno ktp)«, loknomo.

cultus = »aĉa, vana, senvalora, malbona«, loknomo.

chee chako = »ĵusveninta, freŝa veno«, nova homo al loko (kiel nia esperanto slango, »freŝbakito«).

Klootch, Cluchman = »ino, edzino«, uziĝas dialekte.

quiggly, kekuli, kickwillie = »sub, subtera«, la nomo de subtera domospeco.

tolo = »gajni, venki«, nuntempe uziĝas Usone por signifi speciala speco de dancofesto ĉe lernejoj.

Vortoj kaj vortordo

Laŭnia scio, ekzistis nur ĉirkaŭ 700 vortoj. Kelkaj vortoj estas vere pli ol unu vorto en la devena lingvo, ekzemple »gitop« vek', ellit' venas el la angla »get up« (laŭvorte: ricevi sur) , kaj »li dawn« kuŝ' venas el »lie down« (laŭvorte: kuŝi malsupre), sed git, op, li, dawn, memsole ne ekzistas kun tiuj anglaj signifoj kaj ne estas diseblaj vortoj en la ĉinuka lingveto.

Ekzemplo de la antaŭtempa skribsistemo

Ĉirkaŭ 50% da la vortoj venas el la lingvoj de la ĉinukanoj, kiuj loĝis laŭ la malalta parto de la valo de la Rivero Kolumbia; inter tiuj lingvoj estis la kikŝta (»Kiksht«), klakama »Clackamas« kaj klacpa »Clatsop«. Aliaj indiĝenaj lingvoj (laŝucida »Lushootseed«, nutka »Nuu-cha-nulth«, ĉehelsa »Chehalis«), samtempe la franca kaj angla, estis malpli gravaj fontoj. Tamen la gramatiko de tiuj lingvoj ne uziĝis.

Sufiĉis uziĝi kiel ĉehejma, laboreja kaj komerca lingvo, sed multaj vortoj signifas klare nur laŭokaze, kaj mansignoj uziĝis ofte por pliklarigi la signifojn (tamen la lingvo jes skribiĝis, do eĉ se mansignojn mankus ankoraŭ komprenus oni la lingvon). Ekzemple, pi signifas ambaŭ »kaj, sed«, okuk signifas ambaŭ »ĉi tiu, tiu«, ilihi signifas ambaŭ »ter', land', vilaĝ', urb', mond'« kaj ne vere ekzistas »si, pri, ke, la, ol« do aliaj vortoj anstataŭiĝas.

Se vorto ne direndis, ne diriĝis. Do, ekzemple, »maika tiki mawich (ci volas cervon)«, vere signifus »ci volas cervon; ci volas cervan viandon«.

Ekzistas nesameco inter vivuloj kaj nevivuloj sed nur en la vortoj »klaska (ili pri homoj, bestoj ktp)« kaj »iaka (ili pri ŝtonoj, domoj ktp)«. Ne ekzistas nesameco inter lokoj kaj tempoj, inoj kaj viroj, o-formoj kaj oj-formoj ktp.

En la gramatiko plejparte ekzistas nur vortordo; ne ekzistas diversaj specoj de vortoj kiel »o-vorto, a-vorto, j-vorto, s-vorto (verbo)«. Precize kiel la indonezia, kaj la inuita lingvaro, tempeco klariĝis nur laŭbezone kaj de vortoj kiel »alki (iam, estonteco, -os), tomalo (morgaŭ, la sekva tago, -os), ankuti (antaŭtempe, eks-, -is)«.

La nura gramatiko estas ke la antaŭa vorto prias kaj malvastigas la signifon de la malantaŭan, do ĉiuj vortoj funkcias simile ol esperantaj radikoj, kaj oni komprenas laŭvortorde kaj laŭsaĝe. La vortordo estas ĉi tiel:

(a-vorto) (o-vorto) (verbo) (n-vorto)

E-vortoj venas laŭbezone: se la e-vorto prias la tutan frazon, venas ĉe la komenco aŭ malkomenco de la frazon. Se prias pli nur la verbon, venas tujantaŭ la verbon. Se estas prepozicio (kiel »je, al, ĉe« ktp), venas tujantaŭ ol la priata vorto:

nika = mi, mia, miaj, min, miajn....

memalus = morto, morte, la morta, mortas, mortus...

Ekzemple:

nika memalus = mia morto; mi morte; mi mortas/mortis/mortos/mortus.

nika aw memalus = mi(a) virfrat(o) mort(estas)

okuk man memalus nika aw = Ĉi / tiu hom(o) mort(as/is/os/us) mi(an) virfrat(on).

Ĉefvortoj gramatikigaj

mamuk = labor', task', far'. Uziĝas kiel -ig- kaj verbigi.

  1. mamuk memalus = mortigi.
  2. wik nsaika komtaks ikta nsaika mamuk = ni ne sci(as) kion ni far(as).

chako = ven, -iĝ-.

  1. iht tkop man chako = unu blankhaŭta homo ven(is).
  2. naika tiki chako liplit = mi volas iĝi pastro

kopa = loke, temploke, je, (foje) pri.

  1. klaska klatwa kopa hloima ilihi alta = ili vojaĝas loke(n) alia lando nun = ili vojaĝas je (al, en) alia lando...
  2. naika tumtum kopa kofi = mia opinio loke kafo (= mia opinio pri kafo)

kopet = nur; fin, halt, ĉes; posttempe ol

  1. pus kopet makmak = kiam ĉes/fin(is) la manĝon
  2. kopet sitkom son = posttempe ol tagmeze
  3. kopet iht = nur unu; sole

pus = por, dum, pri ke. La »dum« signifo ofte tradukiĝas kiel »kiam«.

  1. pus kopet makmak = dum finis manĝe (= post ol kiam finiĝis manĝi)
  2. iawa nsaika lidawn pus slip = tie ni kuŝ(is) por dormi
  3. tkop man klaska mash sitkom ukuk hwit, pi klaska iskom sitkom; tiki pus drit tikop klaska saplil = blankhaŭtaj homoj, (tiuj) forigas duone ĉi tritikon, kaj (tiuj) prenas duonon; volas (pri) tre blanka (sia) faruno.

kakwa = kiel, tiel, ĉi tiel; tial.

  1. mamuk rost ukuk kopa fraing pan, kakwa msaika rost kofi = rosti ĉi tion loke fritilo, kiel vi rostas kafon
  2. klaska tiki pus drit tikop klaska saplil, kakwa klaska mash ukuk hwit iaka skin = tiuj volas tre blanken sian farunon, tial (tiuj) forigas tiun tritikon de sia haŭto (=ŝelo).

Ĉi vortoj eĉ kunmetiĝas por signifi aliajn gravajn vortojn laŭbezone: kakwa (tiel) + pus (dum) = kakwa pus (kvazaŭ, simile).

Naskiĝo de la lingvo

Ni ne scias ekde kiam la lingvo ekzistis. Jam kiam la unuaj anoj de Usononto (Meriwether LEWIS kaj William CLARK) venis, ia interlingvo jam paroliĝis de la indiĝenanoj por komerci, kiu jam enhavis la radikojn kaj bazvortojn de ĉi ĉinuka lingveto. Ekzistis tiom lingvoj tie ke se alie, homoj (jes, eĉ indiĝenaj) ne eblus vojaĝi kaj interparolie ie ajn.

Post tiam, ekzistis pli indiĝenanoj ol aliaj homoj kaj do infanoj malinfaniĝis apud unu la alia sed parolus nesamajn lingvojn. Kompreneble, tial la ĉinuka iĝis kiel ĉiutaga lingvo urbe, lerneje, laboreje kaj eĉ ete registare. Post tiam, eĉ post al multaj indiĝenanoj parolis la anglan, la tie-loĝantoj uzadis la lingvon kvazaŭ dialekton, por fieri kaj klarigi ke »ni venas de ĉi tie!«.

La Kompanio de la Hudsona Golfo (felokompanio) utilis la lingvon por pliprofitigi; la indiĝenanoj kaptis kaj felis bestojn ege pli bone kaj malmultekoste ol la aliaj popoloj, kaj oni bezonis interlingvon. Samtempe, la usonanoj, kanadanoj ktp bezonis klarigi siajn pensojn kaj intencojn al la indiĝenanoj, alie eble mortiĝus.

Ĉar la kompanio venis plej frue el la usonanoj kaj kanadanoj, kaj ĉar homoj ne eĉ zorgis pri kion la indiĝenanoj diris pri siaj historioj, la usonanoj kaj kanadanoj disvastigis kaj kredis la mensogon ke la kompanio kreis la ĉinukan lingveton.

Eksparoliĝo, Reparoliĝo, Skribsistemo

La lingvo fake ankoraŭ paroliĝas. Tamen, ekzistas du specoj: la antaŭtempa lingveto ankoraŭ uziĝas en anoncoj, nomoj ktp kaj homoj lernas ĝin kiel alian lingvon (ĉefe rete). Inter aliaj aferoj, legiĝeblas multajn historiajn skribaĵojn kaj klarigas frazojn kaj vortojn el anglaj kantoj, primemaj libroj, leteroj ktp ĉar uziĝis tiom ofte antaŭtempe ke neniu tradukis anglen.

La unua tajpaĵo uzanta unikodan karaktraron de "Chinook pipa", la stenografia skribsistemo uzita en la periodaĵo "Kamloops Wawa"

Sed kiam ĉiujn el la indiĝenanoj perforte moviĝis al malvastajn lokojn usone ktp, la ĉinuka iĝis interlingvo al ĉiuj indiĝenanoj, kaj iam post iam kreskiĝis de lingveto ĝis lingvo. Ĉi lingvo plejparte ekzistas en »Oregon«. La bazo ankoraŭ samas ol la antaŭtempa, sed periĝas alian skribsistemon, enhavas pli vortojn ktp. Ĉi lingvo nun lerniĝas al indiĝenanaj infanoj kaj aliaj homoj lerneje. Ekzemploj: Kutima skribsistemo: klahawiam kanawi tilikom kopa kamlups... Klunas tumolo nsaika mash ukuk ilihi, pi nsaika wiht kuli, pi nsaika tlap kopa lipap iaka ilihi...

Nomŝildo kun nomo en ĉinuka piĝino laŭ la skribsistemo "Kamlups wawa"

Nova skribsistemo: łax̣áwyam kánawi tílikəm kopa kémlups... t̓łúnas tumólo nsáyka másh úkuk ílihi, pi nsáyka wə́x̣t kúli, pi nsáyka t̓łáp kopa ləpáp yaka ílihi...

Alie, ekzistas stena skribsistemo kiu tute ne ankoraŭ uziĝas, sed forte uziĝas en kelkaj urboj kaj epokoj. Do multaj historiaj skribaĵoj nur ekzistas en ĉi steno.

La nesameco inter la nuntempa kaj antaŭtempa lingvoformoj estas plejparte nur la skribsistemo kaj eldiro (antaŭtempe la ĉinuka eldiriĝas nesame laŭparolante; oni dirus Ŝ anstataŭ ol Ĉ se ne eldireblus la Ĉ, ktp, sed la nuntempa pli fiksitas).

Tamen, ekzistas unu grava nesameco: la antaŭtempa »mamuk (labor', far', ig', verbilo)«, en la nuntempa estas »munk« kaj signifas »fiki; laboro, labortago«. Kompreneble, munk ne ofte uziĝas en la nuntempa, sed treege uziĝas mamuk en la antaŭtempa.

Ekzemplaj tekstoj

(De la antaŭtempa):

Tkop man klaska cipi: klaska mash sitkom ukuk hwit... Ilip tlus klaska mash ukuk tkop saplil kopa kosho pi klaska iskom bran pus klaska makmak. Ilip tlus klaska mash ukuk tkop saplil kopa kosho pi klaska iskom bran pus klaska makmak.

La blankhaŭtaj homaj miso: tiuj forig(as) duonon de tiu tritikon... Pli / plej bonas (ke) ili forigus tiun blankan farunon loke (la) porkoj kaj tiuj ricevus (= manĝus) branon dum tiuj manĝas.

Iht tlus wiht makmak. Iskom saplil kanamokst iaka bran, mamuk rost ukuk kopa fraing pan, kakwa msaika rost kofi. Pus iaka tanas tlil kopa paia, iaka tlus alta pus mamuk lasup. Mamuk liplip kopa chok, mamuk lasup: ukuk lasup alki mamuk drit skukum msaika.

Unu bona plia manĝo. Prenu farunon kune sian branon, rosti ĉi tion loke fritilo, rosti tiel vi rostas kafon. Dum (=post ol) tiuj nigretas loke (= danke al la) fajro, tiuj bonas por supo. Boligi loke akvo, supi: ĉi supo tre fortos vin.

Mamuk hwit kofi pi barli kofi. Iskom hwit iskom barli, mamuk rost kakwa kofi, mamuk ilihi kakwa kofi, pi mamuk kakwa kofi kopa ukuk. Ilo aias makuk ukuk kofi. Pus kanawi kluchmin mamuk kakwa, klaska chako skukum, pi klaska tlus tomtom, wiht wik klaska mash klaska chikmin kopa kaltash makmak mitlait kopa makuk haws: ukuk mamuk sik tilikom pi mamuk chako kopit klaska chikmin.

Fari tritikan kafon kaj hordean kafon. Prenu tritikon prenu hordon, rostu kiel kafo, terigu (= pulvrigu) kiel kafo, kaj faru kiel kafo loke (= per) ĉi tio. Ne multekostas ĉi kafo. Se ĉiuj inoj farus ĉi tiel, ne plu forĵetus tiuj monon loke (= por) aĉa manĝo loĝe loke (= ĉe) aĉetejo: tiu igas malsanan popolon kaj ĉesiĝas (=malŝpariĝas) ties mono.[1]

Patro Nia:

Malnova skribsistemo:

Nesika Papa klaxta mitlite kopa Sahalee, kloshe kopa nesika tumtum mika nem. Nesika hiyu tikeh chahco mika illahee; Mamook mika kloshe tumtum kopa okoke illahee kahkwa kopa Shalee. Potlatch konaway nesika mesahchee, kahkwa nesika mamook kopa klaska spose mamook mesahchee kopa nesika. Wake lolo nesika kopa peshak pee marsh siah kopa nesika knoway mesahchee. Kloshe kahkwa.

La Bahaisma ĉiutaga preĝo:

La traduko estas kunlaboro de Henry ZENK, Dave ROBERTSON, Tony JOHNSON, John MAIL, Joseph TARABOCHIA Jr., Scott TYLER, kiuj venas de la lingvoloko.

Malnova skribsistemo:

O Sahalee Tyee, nika kumtux nawitka kakwa, Mika mamook mitlite nika kopa illahee,

kopet spose nika kumtux Mika, pe kopet spose nika nanich sahalee kopa mika

O Sahalee Tyee, alta nika kumtux nawitka kakwa,

wake skookum nika pe delate skookum Mika, delate klahowyum nika pe hyas kloosh Mika

O Sahalee Tyee, nika kumtux nawitka kakwa Mika okeoke, kopet ikt Sahalee Tyee mitlite

Mika okeoke, mamook klah nesika kopa Masachie Mika okeoke, Skookum Mitwit spose Kwanesum

Nova skribsistemo:
o saXali tayi, nayka kEmtEks nawitka kakwa, mayka munk milayt nayka kapa ili7i,

kapit pus nayka kEmtEks mayka, kapit pus nayka naniC saXali kapa mayka.

o saXali tayi, nayka kEmtEks nawitka kakwa, weyk skukEm nayka pi dret skukEm mayka,

dret laXayam nayka pi hayaS luS mayka.

o saXali tayi, nayka kEmtEks nawitka kakwa, mayka ukuk, kapit ixt saXali tayi milayt,

mayka ukuk, munk laX nEsayka kapa masaCi, mayka ukuk, skukEm mitxwEt pus kwanEsam.


Esperante:
Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke mi konu kaj adoru Vin. Mi atestas, ĉi-momente, pri mia senforteco kaj pri Via potenco, pri mia malriĉeco kaj pri Via riĉeco. Ne ekzistas alia Dio krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto.

Eksteraj ligiloj

  1. Ĉinuk-piĝina vikipedio apenaŭ aktiva ĝis 2011.06.27
  2. Chinookjargon.com, angla retejo kun multegaj legprovoj kaj tradukoj de kaj el la ĉinuka lingveto al la angla

Fontoj

  1. https://chinookjargon.com/2016/02/15/1890s-ladies-diet-advice-in-chinuk-wawa/